Idismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiam la aliaj kredas ke oni estas fiaskonta, tiam estas nur la vera komenco."

~ Konrad Adenauer pri Idismo

"Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos"

~ Zamenhof pri Idismo


Idismo estas sekto, kiu poste konvertiĝis en fireligio. Ĝi estis fondita de fripono Belfrunto Iskarioto en la 20a jaro de la Zamenhofa Kalendaro (antaŭe 1907) post la frenezemo de La Majstro kaj aplikado de murdiga progromo nomata "Homaranismo" multaj Majstro-adorantoj ekribeliĝis kaj elektis novan profeton. Laŭ Belfrunto Iskarioto (fuŝulo, sentaŭgulo), li ricevis novan revelacion nomata "Detaloza Gramatiko di Ido" kaj komencis prediki ĝin. Tiu estis la komenco ĝis la hodiaŭa epoko de la "jiĥado" inter murdaj esperantistoj kaj sanktaj idistoj. Tamen idistoj venkis la militon kaj sukcese malaperigis esperantistojn dum la Kruc Stel-militoj. Kvankam ekzistas komunaj rilatoj inter ambaŭ religioj ankaŭ ekzistas diferencoj. Idistoj fieras ĉar ili ne havas ĉapelojn, n-finaĵon aŭ tabelon de korelativaj vortoj. Idistoj (huliganoj) ne adoras la profeton sed ĉiutage devige ripetas la verson "Ne ekzistas pli vera lingvo ol Ido kaj Belfrunto Iskarioto estas ĝia Kreanto" kaj devas pilgrimi unu foje jare al Internaciona Ido-Konfero por renkontiĝi kun pluraj milionoj da kredantoj el ĉiuj mondopartoj kaj eĉ el malproksimaj galaksioj. Esperantistoj tamen konsideras hundaĉaj idistojn kiel herezulojn ĉar la kanajlo Belfrunto Iskarioto mem ne estis profeto sed perfida kaj peforta apostolo kiu fondis la francan Esperantisman landan sekton kaj poste per 20 francaj frankoj vendiĝis al "Komisiono por Altrudo de Murdiga Lingvaĉo". La plej sankta libro de la idistoj estas kaj la Biblio kaj Detaloza Gramatiko, konsiderata kiel apokrifa de la esperantistoj.