Iismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo"

~ Zamenhof pri iismo

"Aceptez Iesu Kristo kom vua salvero"

~ kristana idisto al Zamenhof

"Iismo is on Facebook"

~ Facebook pri iismo
173b-skola.jpg

Internacia Iisma Instituto

"Buy iismo neciklopedio"

~ Interneta reklamo pri ĉi tiu artikolo

"Kreez la pagino "Iismo" in ca wiki!"

~ Ida vikipedio pri Iismo

"Zorgu sin, ĉiuj mem"

~ Meduzo

"Plaĉa artikoleto, gratulon"

~ leganto

"Mi promesas. Kiel ĉefo de granda retpaĝo organizata per landonomoj, mi uzos nur '-ujo'n."

~ Usono de Usonujo

"Plu bona ulo kam nulo"

~ idisto
Esperanto 1909.jpeg

Iismo, ankaŭ nomata iismo, estas dusilaba trisilaba vorto. Ĝi estas tre interesa afero kaj vorto. Ĝi, laŭ konspira teorio, signifas la uzon de "i" anstataŭ "uj" en landnomoj. Iismo estas bolŝevisma ideo, kaj grava kaŭzo de la Malvarma Milito kaj tiel plu. Ĝi klare rompas la principon, esprimatan en la diraĵo:

"Ne decas maltro da vestoj sur korpo, aŭ maltro da literoj en vorto."


La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de iismo.

Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! Mi preferas daŭre ne kompreni tion.

[redakti] Origino

Malmultaj homoj scias, ke en la komenco multaj homoj skribis Esperanton per la araba skribsistemo. Ĉar Esperanto ne havas longajn kaj mallongajn vokalojn, la unua araba skribsistemo por Esperanto neniam skribis la literon -u sed ĉiam -o. Do la sufikso -ujo estis skribita -يو, sed kelkaj homoj konfuziĝis kaj prononcis ĝin -io. Tial Esperantistoj adoptis la Fundamenton.

[redakti] Io kaj Ujo

Uzo de io (kiu sekvas la eŭropan kutimon pri -ia) devenas jam de la plej fruaj tagoj de Esperanto, kaj tiel frue, kiel la dudekaj jaroj, la Akademio de Esperanto forte konsilis _kontraŭ_ tio.

La -ujo- sistemo ne estas universale aplikebla; ĝi taŭgas nur por tiuj landoj, kiuj estas nomeblaj laŭ la unusola, aŭ plej multenombra, gento loĝanta tie. En la t.n. nova mondo, oni tute ne povas uzi tiun sistemon; oni devas krei _unue_ la landnomon (ekz. Kanado) kaj poste ties loĝanton, kies genta aparteno estas (en ĉi tiu kunteksto) malgrava (ekz. Kanadano). Do oni trovas du "sistemojn" (se mi rajtas uzi tiun vorton) en Esperanto.

La -io- sistemo proponas eventualan solvon. Per ĝi, _ĉiu_ lando povas kunĝui la saman sufikson. Cetere, per ĝi oni povas distingi inter gento, kiu donis sian nomon al la lando, kiam tio taŭgas (rumanoj -> Rumanio) kaj homo de kiu ajn gento, kiu sentas sin civitano de la lando (Rumanio -> rumaniano), kio estas ankaŭ formale, sed pro la senco de la sufikso eble ne emocie, farebla ankaŭ per -uj-. Post 50-100 jaroj -ujo- simple malaperos el tiu uzo (same kiel ĝi faris, frue en la historio de Esperanto, rilate sian trian signifon, arbon kiu portas difinitan frukton, pirujo -> pirarbo, pomujo -> pomarbo). La procedo eble bezonos iom pli longan tempon por tiuj landoj (Usono, Brazilo, ktp) kiuj nuntempe _ne_ floras sufikse.

Ĉe la Vikipedio, oni kuraĝe provis skribi seriozan artikolon pri iismo.
Content Navigation
Aliaj lingvoj