Imperiestro
El Neciklopedio
"Kiam jukas al la imperiestro, devas grateti sin la popolo."
~ Heinrich Heine pri Imperiestro
"Eĉ al japanoj, mi devas fidi, kvankam tiuj eble ŝatas sian imperiestron multe pli ol min"
~ Hans-Georg Kaiser pri japana imperiestro
"Bona kaporalo revas esti generalo"
"Mi petas pri pardono, sed mi ne deziras esti imperiestro"
"Vere granda viro nek distretas vermon, nek rampas antaŭ imperiestro."
En Januaro 2009 Barack Obama ricevis la titolon Lua Sinioro Imperiestro di Skolo dal Suvereno de la idistoj, kiu petis al li malpermesi la stultan lernadon de Esperanto, sed li proklamis sin kiel "Imperiestro de Usono Kreinto de Centralizo de Ŝtatpotenco" kaj forigis la idistojn.
[redakti] Imperiestra favoremo
Unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension. — Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke ĉiuj sciu, ke mi ricevis tiun ĉi favoron el viaj manoj. Aŭgusto respondis : — Bonege, diradu ĉie, ke mi kvazaŭ donas al vi pension, mi tion ĉi ne neados. [J. Seleznev.]
[redakti] El la pasintaj tempoj
La imperiestro Paŭlo ordonis, ke ĉiuj preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaŭ por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago. Sur la strato montriĝas rapide veturanta kaleŝo, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kaleŝo. La imperiestro, domaĝante ŝian riĉan veston, ekkriis : "sidiĝu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas . . . sur la koton de la strato. Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte ŝin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro. [M. Solovjev.]
[redakti] Vera majesto
Pedro la 2-a regis Brazilon de 1840—1889; oni ŝerce diras, ke Latinameriko neniam havis pli demokratan prezidenton ol tiun duan imperiestron de Brazilo. Li aranĝis publikajn aŭdiencojn, dekoraciis artistojn, sciencistojn kaj poetojn, interesiĝis pri la ordinara “homo en la strato”, kuraĝigis virojn kiaj Graham Bell kaj Pasteur. Li studis la hebrean lingvon kaj tradukis poemojn el la angla en la portugalan. Li ŝatis vojaĝi en Eŭropo, kie li frekventis muzeojn kaj artgaleriojn kaj ofte interkonatiĝis kun ĉiufakaj eminentuloj.
Kiam li foje estis en Parizo, li vizitis la verkiston Viktoro Hugo, kaj
tuj ambaŭ kleruloj troviĝis en profunda konversacio pri poezio. Hazarde la juna nepo de la verkisto venis en la ĉambron. “Salutu la majestan
moŝton, knabo,” ordonis Hugo al la etulo. Sed la imperiestro nee skuis
sian kapon dirante. “Ne, infano; en ĉi tiu ĉambro estas nur unu majestulo: via avo!”