Usono
El Neciklopedio
"Usono estas koŝmaro"~ Don DeLillo pri Usono
"En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro"
"Usono estas la ununura lando kiu pasis de barbareco al dekadenco sen sperti periodon de civilizacio inter la du."
~ Oscar Wilde pri Usono
"Usono estas grandioza ĉar ĝi estas bona."
~ Alexis de Tocqueville pri Usono
"Al mono kaj forto humiliĝas la sorto"
~ Zamenhof pri Usono
"Ŝajnas al mi ke usono ne havas dieton"
~ Antonio De Salvo pri Usono
"Mi naskiĝis, en la USA"
~ La Estro pri kie sia patrino lin naskis
"Mi ne scias precize pri tio, kio okazas en usono, sed mi mirus se la parlamento de Kalifornio havus esence pli da povoj ol la parlamento de Bavarujo"
~ Renato Corsetti pri Usono
"El Uson' eksonis ton'.
Jen tempo por rekono:
En la mond' ekzistas bon'
Kaj multe da malbono"
~ Majakovskij pri Usono
"Usono ne etsas la Civilacio Natcio"
~ Donkon pri Usono
Usono, la Unuiĝuntaj Ŝtatoj de Nordameriko kaj Kelkaj Kromaj Lokoj aŭ Jankio (Одноэтажная Америка) estas lando de senlimaj kontraŭdiroj en Nordameriko, fama por siaj kosmonaŭtoj, picoj, blondulinoj, kaj vakerinoj. Federa ĉefurbo estas Vaŝin(g)tono.
Enhavo |
[redakti] Politiko
Usono estas multe stranga: Usona prezidanto estas ne nur usona estro ;) Ĝis 2007, usononoj bati ĉirkaŭ la Bush, sed hodiaŭ ne plu faras tion.
Ĝi jam estas la gvida potenco de la mondo, ekde la antaŭe fortaj nacioj de Eŭropo (ekz Francio, Rusio, Anglio) kadukiĝis, kaj malsaĝe forlasis siajn koloniojn (ekz Alĝerion, Pollandon, Usonon).
Usono mem ne estas koloniisma potenco. Tamen, ĝiaj militistoj ofte vizitas fremdajn landojn, por protekti la loĝantojn kontraŭ la aliaj loĝantoj.
[redakti] Kontraŭkomunismo
Iu instruisto ĉe mezlernejo de usona militbazo en Germanio iomete redaktis la usonan Deklaracion de Sendependeco por forigi ĉiujn jam ne validajn menciojn pri Reĝo Georgo la 3-a, kaj poste cirkuligis la rezulton al la gepatroj de siaj lernantoj kiel tute novan petskribon. Nu, 80% rifuzis subskribi ĝin, kaj pluraj plendis al la lerneja instanco, ke tiu instruisto publikigas "komunisman propagandon".
[redakti] Moraleco
En Usona politiko pli ol en politiko de iu ajn alia lando, morala komponanto havis iun signifon. Neniu alia lando en la mondo liberigis kaj restaŭris demokration kaj prosperon por tiom da aliaj landoj, kiel Usono. Sufiĉas mencii la Okcidentan Eŭropon post la dua mondmilito, aparte Francion, Germanion; en la Oriento tio estas Japanio, Suda Koreio (kaj povus esti Suda Vjetnamio se ne sabotado de la internaj malamikoj kiel socialistoj kaj maldekstruloj en Usono mem). Lastatemte tio estas Afganio kaj Irako. Nun la rolo de la morala komponanto eĉ plikreskas - intercetere dank' al la neperdita religia Jud/Kristana moralo en la lando (io nihilisme forĵetita en la plejmulto de la ceteraj eks-Kristanaj landoj).
[redakti] Esperantismo
En la jaro 1920 la Senatano Parley Parker Christiansen, instruisto de Esperanto, vic-prezidanto de Esperanto Asocio de Norda Ameriko ricevis 265,000 voĉ-donojn kiel kandidato de Usona Prezidenteco. Li venkis Republicanon Warren G. Harding kaj Demokratanon James Cox. Li estis filo de danaj emigrantoj, estro de Farmista Partio kaj unua verda prezidanto de Usono.
[redakti] Esperanto-modo
Estas mirige, ke en Usono artistoj kaj bandoj elektas la nomon “Esperanto” kiel titolon de siaj albumoj, aŭ kiel nomon de la bando mem, kvankam ili ne Esperantas, ĉu temas pri modo?
Sed kial ili ne iam Esperantos?
[redakti] Ampleksa listo de ĉiuj Idistoj en Usono
- Cl. Kreis, 57 Avenue de Champel, 1206 Genève
[redakti] Lingvoj
Kvankam Eŭska lingvo estas parolata de plejparto de usonanoj, ĉefa lingvo de Usono nomiĝas la usona. Ĝi estas parenca al la angla (la kolonia lingvo), proksimume kiel Ido parencas al Esperanto.
Usono estas tiom vasta lando. Certe ie estas vilaĝo, kie izoliĝemaj internaciaj paroj povus fondi kolonion por eduki siajn idojn en unulingva medio. :)
[redakti] Usono estas U.S.N.
Laŭ sankta ReVo malgraŭ la impreso kiun oni povas ricevi el PIV, en Esperanto la vorto Usono ne estas mallongigo de la Esperanta vortgrupo „Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko“, sed plenvalora vorto, proponita ekster Esperantujo de usonanoj Frank Lloyd Wright kaj James Duff Law kaj aliaj laŭ la angla vortgrupo „United States of North America“ (en la formo „Usonia“), ĉe la limo inter 19/20 jc. Ĝi tamen plej firme enradikiĝis en Esperanto. Do, laŭ ReVo, Usono estas U.S.N. angle ne esperante! Tiu distingo estas gravega kaj jam kaŭzis multajn mortojn, konfliktojn kaj malpacon.Do kial ne uzu la pli logikan kaj elegantan esprimon "Amerikaj Nordaj Unuiĝintaj Ŝtatoj", kiun oni povus mallongigi kiel "Anuso"?
[redakti] Danĝeroj
La nuno kaj la dudeka jarcento estas periodo de senprecedence kompresita historio, karakterizata de ĝiaj "natur-skalaj" soci-eksperimentoj kaj industrinivela brutaleco. Neimageble, por iuj homoj ene de unu vivo lokiĝis:
- La unua mondmilito kaj naskiĝo de socialisma diktaturo;
- La dua mondmilito;
- La "malvarma" (flagrante "varma") milito, fakte la tria mondmilito, kiu finiĝis per fiasko kaj kolapso de Sovetunio - tamen ne de socialismo;
- La komencinta kvara mondmilito de islamo-faŝismo kontraŭ la cetera neislama mondo, pri kies daŭro, amplekso kaj konsekvencoj oni povas nur spekuli.
Danĝeriga Usonon la persista mutacianta infekto de socialismo, elvivinta la kolapson de la socialisma sistemo. Malgraŭ la katastrofa politika kaj ekonomia fiasko ĉie, kie socialismaj ŝtatoj ekzistis, ĉi-ideo eskapis internacian kondamnon, ne pereis kaj plu disvastiĝas sabotante la okcidentajn landojn. En tiu ĉi sabotado ĝi alianciĝas kun vasta spektro de politikaj ekstremistoj kiel anarĥiistoj, feministoj, kaj eĉ islamistoj. Alianco estas taŭga kun iu ajn kiu batalas kontraŭ Usono, Israelo, kapitalismo, Juda aŭ Kristana religioj kaj la tradicioj bazitaj sur ili. Oni penas elimini la nociojn mem de bono kaj malbono tiel en politiko, kiel en kulturo. Disfloras dekadenco, malĉasteco, politikaj movadoj de sekse obseditaj perversuloj.
[redakti] Islama invado
Post la 11-a de septembro 2001, Usono estas en tutgloba milito kontraŭ tutgloba kaliflando kiu intencas forviŝi la civilizon. tiu ĉi milito estas difinita kiel en tempo sen difinebla fino, kaj en spaco sen naciaj landlimoj — la terglobo mem estas la batalejo. Nuntempe Usono colon post colo (jes, usonanoj ne uzas la metran sistemon!) cedas la grundon al "leĝa" islama invado! Pruvo estas la elekto de Hussein Obama.
Usona civilizacio troviĝas en morta batalo kontraŭ subhoma barbarismo. Kontraŭ uloj kiuj kredas je bordelo en paradizo, kien ili trafos se ili eksplodigos sin cele murdi laŭeble pli da virinoj kaj infanoj. Kontraŭ analfabetuloj kiuj kapablas ĉanti nur unusolan neinteligentan libron kiun ili ne komprenas. Kontraŭ uloj kun groteske torditaj malhumanaj animoj plenaj de malamo, kaj kies plej granda deziro estas vivi en la 7-a jarcento.
[redakti] Fuŝa lando
Laŭdire, ekzistas lando kies sekretaj servoj kunkreis Al-Kajdon, en kies lernejoj instruiĝis la talibanoj, kiu havas amasdetruajn armilojn kaj helpis disvastigi nuklean teknologion al aliaj landoj. Ekzistas lando, kiu malobeas ĉiujn decidojn de la Unuiĝintaj Nacioj, tre ofte regata de generaloj, kiu invadis najbarajn landojn kaj kiu masakras siajn internajn minoritatajn popolojn. Bedaŭrinde, usonanoj neniam volis bombigi tiun landon.
[redakti] Inteligenta Komploto
En Calvin Lake, Suda Karolino, bombokomploto kontraŭ la urba administrejo estis malsukcesigita, kiam polico trovis duontunon da eksplodiloj en apuda subtera aŭtoparkejo. Neidentigita viro luis la kamionon, laŭ la policraporto, de la entrepreno Avis en Kolumbio, tiam per ĝi portis la eksplodilojn al la parkejo. Oni kaptis la viron, kiun la polico priskribis "ne tre inteligenta", en Kolumbio, kiam li revenis tien por rehavi sian sekurmonon de la luejo. Ankaŭ la viro pagis per sia propra kreditkarto, diris mire la policanoj.
[redakti] Statistiko
Laŭ raporto de CNN, la plej internacie konata usona TV-reto (bedaŭrinde), la plej danĝeraj usonaj ŝtatoj estas Nevado, Nov-Meksiko kaj Arizono (en tiu ordo). Laŭ alia raporto de la sama novaĵ-reto, la plej danĝeraj usonaj urboj estas St. Louis, Mizuro; Detroit, Miĉigano; kaj Flint, Miĉigano (en tiu ordo). Sed neniu el la plej danĝeraj urboj estas en unu el la plej danĝeraj ŝtatoj, kaj la plej danĝeraj ŝtatoj ne enhavas multe da metropoloj. La enmigrado en la sudokcidento kreis la statistikojn, ĉar ĉiu kapto de kontraŭleĝa enmigranto listiĝas kiel krimo.
[redakti] Sonĝoj
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
En studo el la sesdekaj jaroj de la antaŭa jarcento komparis sciencistoj kiom ofte havis homoj el diversaj industriaj nacioj sonĝojn kun agresivaj enhavoj. La plej multajn, multe pli ol la aliaj, havis la testpersonoj el Usono.
[redakti] Geografio kaj administrado
Usono estas grandega lando, ĝi ja estas norde de Brazilo, do en pli norda parto de Ameriko. ;) Usono ja estas for :D
[redakti] States
Malnova demando estas kiel oni nomu la "states" de Usono. Kansasano iam proponis "subŝtato". Aliflanke "Usono" povus esti "superŝtato". :) La ĉefaj states estas:
- Alasko: Tro malvarma;
- Arizono: estas pli varma ol Alasko;
- Nov-Meksiko: estas deserto (ja, ĝi estas bongusta!);
- Florido: estas iomete norde, kaj ĵus sude Kubo, ĉu ne?;
- Prizono: plej granda laŭ loĝantaro.
[redakti] Konteoj
En Usono, ĉiu ŝtato dividiĝas en konteojn. Ekzemple Kansaso havas 105 konteojn. En ĉiu konteo unu urbo/vilaĝo servas kiel kontea sidejo, kie adminstriĝas la aferoj de la konteo. En la angla, la vorto estas county, kio signifis 'grafejo', ĉar en Anglio ĝi estis la regiono de grafo. Sed la usonaj E-istoj ne volis uzi 'grafejo' por usona konteo, ĉar tute ne estas grafoj (nek aliaj nobeloj kompreneble) en Usono. 'Konteo' tamen nek estas oficiala, nek ĝuas sufiĉe da respekto por enesti vortarojn (ekz. ĝi ne enestas NPIV-2002), nek ĝi aperas en la Raporto pri Naŭa Oficiala Aldono. Kiam, ho Akademianaj Moŝtoj? :)
[redakti] Vidindaĵoj
[redakti] Lago Chargoggagoggmanchauggagoggchaubunagungamaugg
Chargoggagoggmanchauggagoggchaubunagungamaugg estas lago en urbo Webster, Masaĉuseco. Ĝi situas proksime de la Konetikuta limo kaj havas areon de 5,83 km² (1.442 akreoj ).
[redakti] Carhenge
Ĉiuj aŭdis pri Stonehenge, en Wiltshire, suda Anglio. Sed malmultaj aŭdis pri Carhenge, simila strukturo konstruita el grizfarbitaj aŭtokadavroj, en Alliance, Nebrasko, Usono.
Carhenge konstruiĝis en 1987 de ses lokaj familioj dum interfamilia rendevuo.
[redakti] Usona panteono
Dum turismado al Nashville, Tenesio, oni povas viziti "la usonan Partenonon" en tiu urbo. Ĝi enhavas la grandan statuon de Atena, 13 metrojn altan, plenfinitan antaŭ nur kelkaj jaroj. Ĝi iom pucas sed aŭtentikas (la helenaj skulptaĵoj originale ne estis pure blankaj, kiel ni vidas ilin nuntempe, sed estis hele farbitaj), kaj sufiĉe imponas.
Sed tio, kio plej frapas turistojn, rilatas al la bronzaj pordegoj fronte de la templo, kiu enhavas la statuon. Apud ili estas klariga ŝildeto, kiu rakontas, ke "niaj" pordegoj superas la originalajn, ĉar ili konsistas tute el bronzo, ne nur bronze kovrita ligno, kaj havas perfekte ekvilibrigitajn ĉarnirojn, tiel ke ne necesas plankreloj por subteni la pezegon. Eĉ en kultura centrejo usonanoj ne povas ne fanfaroni :)
[redakti] Korpo
Altaj klasoj emas al alteco kaj maldikeco. La nuntempa bruado pri "dikaj usonanoj" rilatas al malaltklasuloj kaj malriĉuloj. Ili tro ofte manĝas nesanigan manĝaĵon ĉe fast-food-ejoj, ĉar tio tre malmultekostas kaj/aŭ konvenas. Interese, en la 19-a jarcento, male, dikeco estis altklasa trajto. Sed nuntempe, ju pli monhava oni estas, des pli verŝajne oni trotas aŭ kuras pro sano, manĝas sanige, ktp.
[redakti] Scienco kaj kulturo
Usono estas la hejmo de nuntempa scienco, kaj ludas gravan rolon en la batalo kontraŭ evoluismo.
[redakti] Recenzoj
Usono ja estas ridinda lando, laŭ kelkaj ridemuloj.[redakti] Scienco
En Usono, nuntempe pli-malpli la duono el la loĝantaro kredas ke la homo estis kreita rekte de Dio antaŭ 10000 jaroj.
[redakti] Kutimoj
Jen bonega ekzemplo de la ordinara, ĉiutaga vivo en Usono:
[redakti] Religio
Religio estas la ĉefa scienco en Usono
En Usono la Jud-Kristana tradicio estas en la fundamento de la socio ek de naskiĝo de la Deklaracio kaj la Konstitucio. En Usono pli ol 80% estas praktikantaj Kristanoj, pli ol 90% celebras Kristnaskon, kaj ĉiuj ĝuas la ŝtat-asignitajn Kristanajn feriojn (Kristnasko, Pasko). Kiom perversa kaj aroga devas esti tiel nomata "minoritato" por konduki bruan kampanjon kontraŭ grandega plimulto de siaj samlandanoj kaj fakte kontraŭ la fundamenta tradicio de sia lando!
La fundamenta ideo de la fondintoj estis, ke la rajtoj kaj liberecoj de la civitanoj estas donitaj far Dio, far Dio laŭ la Kristana kaj Juda tradicioj. La tuta posta historio, ritoj kaj kulturo de la lando evoluis ĝuste laŭ tiu ĉi antaŭvido, ĝis plej lastaj jardekoj, kiam fi-ondo de socialisma infekto atingis ankaŭ Usonon.
Eklezio en Pasadeno, kies ministro mensoge predikis, ke Jesuo favoris la pacon, trovis sin sub priesploro de la Enlanda Imposta Servo, dum eklezioj kiuj prave eligis Respublikanojn por voĉdoni estis lasitaj.
[redakti] Kuirarto
Imagu glaciaĵon el ĉokolado kun lardo, frititan hotdogon, glacian kafon! Kie? En Minnesota State Fair, granda foiro pri bovbredado.
[redakti] Amuziĝo
Kvankam oni konas Usonon kiel "puritanan" ŝtaton, el ĉiuj landoj ĝi fakte konsumas la plimulton el ĉiuj drogoj, alkoholaĵoj, pornografiaĵoj, putinoj kaj tiel plu. La puritanismo okazas pro la sama kialo: tio, ke usono havas la plej grandan kvanton da homoj, kiuj ne povas sane regi sian konsumadon.
Religio do estas grava afero en Usono, ĉar kiam oni tedas pro drogdevigo, unu stultaĵo devas anstataŭigi alian.
[redakti] Jursistemo
Usone, en kriminalaj tribunaloj, la plej grava demando dirata estas "Kiel vi pledas? Kulpa aŭ senkulpa?" Tiu demando ne estas konfuzata. Kiam iu respondas "kulpa!", neniu kredas ke oni intencas "senkulpa", kaj, kiam iu respondas "senkulpa", certe neniu kredas ke oni intencas "kulpa". :) Vere usonanoj tute ne scias ke homoj kapablas mensogi!
[redakti] Elektra seĝo
Elektrika seĝo estas unika usona inventaĵo.
Ekzekuto per elektro estis enkondukita en Usono la 1890 en Novjorkio. Usonanoj konsideris tiun metodon pli amuza ol pendumon. Tamen la unua ekzekutito, William Kemmler, ne mortis dum la apliko de 1000 voltoj, kaj nur apliko de 2000 voltoj dum 70 sekundoj mortigis lin.
Por ekzekuti homon sur elektra seĝo oni katenas lin per rimenoj al la seĝo kaj fiksas elektrodojn al liaj kapo kaj kruro. La haŭton sub la elektrodoj oni ŝmiras per io, kio altigas la konduktivon. Tiam oni mallonge aplikas tension de 2000 voltoj por trairi la haŭton kaj poste reduktas la tension por eviti bruligon de la korpo. Tamen kutime dum elektra ekzekutado estas kurento de 8 amperoj; la korpa temperaturo altiĝas ĝis 59 °C. La morton kaŭzas aŭ dispolusigo de gravaj muskoloj, precipe de la koro, aŭ koaguliĝo de albuminoj.
La opinio, ke la elektra seĝo estas amuza metodo de ekzekutado, ne plu estas multe subtenata. Nun en 2008 la lokoj, kiuj permesas ĝian uzon, estas la usonaj subŝtatoj Alabamo, Florido, Suda Karolino, Kentukio, Tenesio kaj Virginio. Oklahomo kaj Ilinojo rezervas ĝian uzon por la okazo, ke la uzo de mortiga injekto estu juĝita kiel kontraŭ-konstitucia.
[redakti] Linĉado
Linĉado estas grupe efektivigita perforta agado; punmortigo laŭ decido de memstariĝinta neleĝa tribunalo. La amaso ekzekutas - laŭ sia juĝsento - onidiran kulpulon, ofte per turmentado.
La nomo venas de la virĝinia plantejisto kaj patrioto Charles Lynch, kiu enkondukis eksterleĝaran juĝistaron por puni la brit-fidelajn usonanojn.
Oni linĉis en la Usono (inter 1882 kaj 1951) 4730 personojn, el kiuj 1293 estis blankuloj kaj 3437 nigruloj. Hodiaŭ la linĉado okazas nur sporade.
[redakti] Civila jursistemo
En Usono se domŝtelisto leziĝas dum la krimo, li rajtas procesi la domposedanton pro damaĝoj.
En 1991 Usonano procesis bierkompanion, ĉar li dumnokte malsaniĝis pro trodrinko de ĝia produkto.
Usona virino gajnis proceson kontraŭ McDonald's ĉar ŝi hazarde verŝis ilian kafon en sian sinon- ŝi plendis, ke la kafo estis "varmega."
[redakti] Homaj kaj etnaj rilatoj
La respubliko havas civitanojn de multaj malsamaj etnoj, inkluzive anasojn, musojn, porkojn, kaj klingonojn. Usono ja estas tradicie lando de enmigrintoj, sed KKK klopodas solvi tiun problemon.
[redakti] Kiel rilati al aliaj etnoj
Neŭtralema usonano Alexander Gofen konsilas al siaj samlandanoj:
- Ekfieru pri nia civilizacio, Jud-Kristana civilizacio. Ekfieru pri niaj kuraĝaj virinoj, relegu la verkojn de Bat Ye'or, Oriana Fallaci, Brigitte Bardot, Yashiko Sagamori, kaj plej laste de Elena Chudinova, la aŭtoro de "La moskeo de Pariza Di-Patrino" (tiuj el vi kiuj scipovas la Rusan). Legu eseon de kojon-hava hispano Rodrigues (via juĝisto), kaj de klarvidulo Eric Hoffer, via Profeto.
- Infanoj! Ripetu kun mi la brilan Ĵuron de morala fideleco al Usono far Dr. Jack Wheeler:
- Mi fieras esti Usonano. Mi ne pardonpetas, nek hontas, nek estas embarasita pri Usono kaj pri la Okcidenta civilizacio: pri nia kulturo, historio, ekzistado. Usono ne estas perfekta, ĉar ĝi estas homeca. Tamen kontribuo de Usono por la homa libereco kaj bonfarto multege superas ĝiajn erarojn. Tio estas honoro kaj privilegio esti civitano de tiom morala kaj nobla lando kiel Usono.
[redakti] Noto
En Usono la ŝercoj estas pri poloj.
[redakti] Alia noto
Fakte, la ŝercoj en Usono estas pri iu ajn. Kelkaj estas pri meksikanoj, kanadanoj, irlandanoj, nigruloj, blankuloj, blonduloj, riĉuloj, malriĉuloj, kristanoj, judoj, angloj, ĉinoj, poloj aŭ frenezuloj ktp.
[redakti] Kvazaŭkastismo
Nuntempe plejmulto da usonanoj kredas, ke nur afrikanoj povas danci, ke nur italoj povas kuiri pastaĵon, ke nur azianoj povas esti inĝieneroj, ke nur judoj povas labori kiel advokatoj aŭ filmverkistoj, ke ĉiuj irlandanoj estas drinkemuloj, k.t.p.
Jen ekzemploj de ordinaraj konversacioj en Usono:
- Viro 1: Kial vi drinkas tiom? Tio aĉas al via sano.
- Viro 2: Ĉar mi estas irland-devena, kompreneble!
- Virino: Vi dancas tre bone! Vi devas havi nigran sangon!
- Viro: Mi estas judo, kies gepraavoj venis el Hungario antaŭ la dua mondmilito.
- Virino: Vi ja mensogas!
- Studentino 1: Mi estas germanino, do mi estas tre inteligenta!
- Studentino 2: Ĉu vere? Kion vi studas?
- Studentino 1: Ha, kia enuiga demando! Mi iras al studenta kunfrataro. Ĝis la!
- Viro: El kie vi venas? Ĉu el ĉinio?
- Virino: El japanio, fakte.
- Viro: Ho, ĉu vere el la lando de la videoludoj? Ĉu povas veri, ke la bela sonĝo de mi finfine efektiviĝis? Ni geedziĝu!
Tamen ĉi tia stulteco estas iomete pli evoluiĝinta ol la malnova sistemo de sklavigo kaj mortigo.
[redakti] Jankio
Usono ankaŭ estas konata kiel Jankio aŭ Jankujo, bonalingve, t. e., lando de Jankoj. En certaj indianaj lingvoj Janko ('Yankee') estas la vorto por ŝtelisto. La indianoj do nomis ilin ŝtelistoj post kiam la koloniistoj eksproprietigis ĉiujn kampojn de la indianoj.
Dun la enlanda milito la 'aristokrata' suda konfederacio uzis la nomon "Jankio" por la nordaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, en la signifo 'tiuj barbaroj el la nordo'.
[redakti] Aspekto
Usonano, kiu tro evidente zorgas pri sia aspekto, estas malaltklasa. Ekzemple multaj altklasukoj malofte kombas al si la hararon, kaj fari tion publike, estas nepenseble! Simile, altklasuloj neniam lavas sian aŭton; laborklasuloj tre ofte lavas siajn aŭtojn. Altklasuloj ankaŭ neniam ornamas siajn aŭtojn (ekzemple per retrospegulaj pendaĵoj k.s.).
[redakti] Usona revo
Ĝenerale, la Usona revo (konata en la plimulto de la lingvoj kiel american dream) estas difinebla kiel la egaleco de oportunoj kaj libereco kiu ebligas ke ĉiuj blankaj civitanoj de Usono atingu siajn celojn en la vivo nur per la penado kaj determino.
Hodiaŭ, ĉi tiu ideo unuafoje uzita en 1931 de la usona historiisto James Truslow Adams, aludas al tio ke la prospereco dependas de la lerteco, laboro kaj blankeco de individuoj, ne en la senco de socia hierarkio, kvankam la signifo de la frazo evoluis dum la historio de Usono.
Dum la termino estas ofte ligita al la enmigrado en Usono, la denaskaj usonanoj ankaŭ uzas ĝin kun la signifo "serĉado de revo" aŭ "vivante la usonan revon".
[redakti] Seksa vivo
Usono estas stranga lando, kie oni rajtas stiri aŭton antaŭ seksa maturiĝo, sekve, oni povas esti arestita pro pedofilio se rigardas malĉaste blondulinon, kiu stiras la Ferrari'on ĉe vi.En Usono se iu sin altrudas al alia persono per seksaj aludoj, signaloj, tuŝoj, vortoj ktp. kaj se la alia ne akceptas la seksajn signalojn, tuŝojn ktp. kaj sentas sin malkomforte, tiam temas pri seksa sinaltrudo, eĉ se la viktimo ne rekte neas aŭ haltigas la altrudanton (multaj homoj streĉiĝas pro sinaltrudo kaj fartas tiom malbone, ke ili ne povas reagi normale. Tial intertempe por juĝejo sufiĉas la interna malkonsento, nome la sento pri malkomforto). Grava demando estas kiel naskiĝas usonaj beboj.
[redakti] Pornografio
La nuntempa pornografia industrio ekis kun la kreado de revuo "Playboy" kaj, de tiam, penetris ĉiujn modernajn komunikilojn. En Usono diversaj seksaj merkatoj atingas plurajn miliardojn da dolaroj.
[redakti] Perversuloj
La kaŭzo de la neordinara (eĉ en Sovetio) kontraŭ-religia fervoro de la "progresisma" ŝimo estas ke ĝuste Jud-Kristana tradicio de Usono estas obstaklo por iliaj planoj, tiaj kiel "redistribuo de bonhavo", eĉ plia liberigo de seksa konduto, plua ruinigo de la tradicia familio, kaj oficiala akceptigo de perversaj seksaj rilatoj. Sekse obseditaj perversuloj estas motoro de tiu sekularisma "revolucio". Estas ili, kiuj unuaflanke penas detrui ajnan asociiĝon de religio kaj ŝtato - ĉar kadre de ĉiuj religioj ilia fiagado estas nur abomenaĵo. Duaflanke ili penetras kaj koruptigas religiojn mem, rezulte de kio oni havas iujn "pastrojn", "rabenojn" kaj similiajn ideologiistojn promociantajn reformismon kaj "inkluzivecon", t. e. la konduton, konsideratan abomenaĵo kaj en religio, kaj en kulturvaloroj de grandega plimulto de kleraj homoj.
[redakti] Sendanĝera seksumado
Aŭtune 1993 la altlernejaj studantoj de Antioch College en Ohio akceptis ĉarton, postulantan ke ĉiu seksago sekvu nur post klara, vorte esprimita konsento. Do ĉiun pluan paŝon dum intima proksimiĝado devas virino vorte akcepti.
Laŭ la ĉarto, ĉiu knabo devas unue demandi antaŭ ol ĉirkaŭbrakumi knabinon, disbutonumi mamzonon, karesi mamon... Ĉiam li devas atendi je ŝia laŭvorta konsento kaj nur poste agi.
La ĉarton lerte kaptis la usonaj radikalaj feministinoj. Ili transportis tiun ĉi rigardon ankaŭ en la geedzajn dormoĉambrojn. Koiton ili konsideras speco de perforto. Tial estas bezone, ke edzo havu ezinan konfirmon. Tiu konsento ne povas esti daŭra, geedza situacio ja ĉiam ŝanĝiĝas, kaj ankaŭ ne nur perbuŝa, sed skriba. Simple dirite, ĉiun sekskuniĝon virino devas subskribi.
Ne estas hazardo, ke en Usono multiĝas kaŭzoj pri enedza violento. Kaj se ne ekzistas skriba konsento, la viro nur malfacile pruvas sian senkulpon. Geedza koito iĝas tre riska. Plej bone estus koiti aŭ dum ĉeesto de iu juristo aŭ urba oficisto por esti certa.
[redakti] Posedrajto de kondomoj
Posedi pli ol du kondomojn povas iĝi problemo en Novjorko aŭ Vaŝingtono. Se policano haltigos kaj traserĉos iun kaj trovos pli ol du kondomojn, la homo povas esti kulpigita prostituit(in)o. Tiu leĝo validas ankaŭ en San Francisko.
La edikto rilatas ĉefe t.n. senprostituaj zonoj, kie eĉ tute senkulpa koitonta viro aŭ virino povas sperti malagrablaĵojn.
La vaŝingtona polico rifuzas aserton, ke ĝi persekutas normalajn civitanojn, ĝi laŭdire celas verajn prostituitinojn.
[redakti] Pedofilio
La North American Man/Boy Love Association (tradukebla kiel Usona Asocio pri la amo Viro-Infano), konita ankaŭ per la akronimo NAMBLA, estas usona pedofilia asocio kun la sidejo en Nov-Jorko kaj San-Francisko. Ĝi estis membro de la Internacia Asocio de Gejoj kaj Lesbaninoj ĝis 1994. Nuntempe ĝi apartenas al la International Pedophile and Child Emancipation (IPCE). Ĝi estas la plej multenombra pedofilia asocio en la mondo.
Inter ĝiaj aktivaĵoj, NAMBLA organizas ĉiujaran kunvenon en Nov-Jorko kaj lokaj kunvenoj ĉirkaŭ Usono, koordinas programon de subteno al malliberigitaj pedofiloj kaj siaj familioj kaj publikigas la revuon NAMBLA Bulletin.
Ĝi ricevis la subtenon de eminentuloj kiel la poeto Allen Ginsberg, la verkisto Samuel R. Delany kaj la geja aktivisto Harry Hay.
[redakti] Infanpornografiaj revuoj
- Boy Art Magazine.
- Chicken. Erotika revuo.
- Gayme Magazine (NAMBLA).
- International Journal of Greek Love (Oliver Layton Press), 1965-66; 2 numeroj. Akademia revuo.
- NAMBLA Bulletin NAMBLA Bulletin. Bulletin Collective, Vol. XXV, n-ro 3 (septembro 2005). ISSN 9100-2624. (NAMBLA), 1980-nuna tempo. ISSN 9100-2624.
- Nudist Moppets. Fotografia revuo (nudaĵo)
- Lollitots.
[redakti] Samseksemo
La samseksemo en Usono ne estas punata en iu ajn lando kaj en kelkaj subŝtatoj la samedziĝo estas leĝe agnoskata, kiu implicas favoran vizion en ĉiuj lokoj, ĉar la homofobio daŭre gravas en kelkaj sektoroj en pluraj socioj de la lando. Ne estis ĝis la jaro 2003 kiam la Supera Kortumo nuligis la leĝojn kontraŭ la sodomio, kiu dum tiu epoko estis viglaj en 13 ŝtatoj. Tiu avanco estas akompanataj de novaj gejitaj rajtoj en la gejismaj ŝtatoj, tiaj kiaj la samedziĝo (en Masaĉuseco, ekde 2004), la civila ligo (en Vermonto, 2000, kaj Connecticut, 2005) aŭ la civilaj ligoj sub la nomo "domkunul(in)o" (Havajo, 1997, Kalifornio, 1999, Maine, 2004, kaj Nov-Ĵerzejo, 2004).
Religiaj movadoj de Usono predikas ke la seksa orientiĝo ŝanĝeblas pere de "riparigaj terapioj". Tio estis denuncita de usonaj organizoj de fakuloj pri fiziko kaj geja medicino kiel neefika, nenecesa kaj ege danĝera.
Malgraŭ tio, la homofobio estas tre forta en kelkaj kristanaj grupoj, kiel tiu de la reverendo Fred Phelps, kies ĉefa celo estas la mokado kaj persekutado de la samseksemuloj.
[redakti] Ekonomio
Usono estas triamonda lando, kaj oni ne konas tion... kaj laŭ mi tio estas tre damne malfeliĉa, ke oni ne rekonas sian propran landon kiel triamondan, triagradan, triaklasan ladurbon.Usonanoj pagas brakon kaj kruron. Usono estas alia respubliko de bananoj (certe, sen multe da bananoj), sed Usona ekonomio estas multe pli forta ol tio de via lando.
[redakti] Flugservo
En 2004, la Usona Transporta Sekurec-Administrado konfirmis, ke ĝi havas liston da pasaĝeroj kiuj estas celataj por sekurecserĉoj, aŭ pli malbone se ili provas flugi. Troviĝis en la listo du mezaĝaj virinaj pacaktivuloj en San Francisco ; liberala Senetano Edward Kennedy ; membro de la venezuela registaro — post kiam la prezidanto de Venezuelo kritikis Bush ; kaj miloj da ordinaraj usonaj civitanoj, kelkaj el ili infanoj.
[redakti] Biero
En Usono pro diversaj leĝaroj pri alkoholenhavaj trinkaĵoj biero kun alkoholprocentaĵo de pli ol 4,5 estas nomata ne beer (biero), sed malt liquor (maltobrando).
[redakti] Famaj usonanoj
- La Statuo de Libereco
- Annie Oakley, pafistino. Ĉiam trafis la celon.
- George Bush, bombisto. Neniam trafis la celon.
- Barack Obama, pacifisto. Vidu paĝon Popola fronto.
- Poĉjo Porko, picomanĝisto.
- Bill Gates, pastro de la Polipa Dio
| Terorisma Afriko | Alĝerio · Egiptio · Kartago · Libio · Maroko · Sudano · Tunizio · Okcidenta Saharo | |
| Ruza Afriko | Burkinujo · Edur-Bordo · Gambio · Ganao · Gvineo · Liberio · Maŭritanio · Nigero · Niĝerio · | |
| Ĝangla Afriko | Angolo · Edeno · Kameruno · Centr-Afrika Respubliko · Ĉado · Demokratia Respubliko Kongo · Ekvatora Gvineo · Gabono · Respubliko Kongo | |
| Komerca Afriko | Burundo · Ĝibutio · Eritreo · Etiopio · Kenjo · Madagaskaro · Malavio · Maŭricio · Mozambiko · Rodezio · Ruando · Somalio · Tanzanio · Ugando · Zambio | |
| Apartisma Afriko | Bocvano · Israelo · Lesoto · Sud-Afriko · Svazilando · Zululando |





