Imposto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Tit5

"Mono estas reĝo, mono estas leĝo."

~ Zamenhof pri imposto

Imposto estas praformo de komunismo, uzata de reformistoj por iom post iom anstataŭigi la kapitalisman socion per vera socialismo kaj finfine per senklasa socio. Laŭ tutmondaj riĉuloj kaj usonaj malriĉuloj ĝi estas la plej malbona afero en la mondo. La heroaj batalantoj kontraŭ ĝi inkludas Aŭguston Pinochet, Luciferon, Ronald Reagan, Palpatinon, Margaret Thatcher, Ebenezer Scrooge, ktp..

[redakti] Dekstruloj kaj imposto

4681 n

Vera dekstrulo (dekstrulo, kies politika aparteno kongruas kun lia klasa aparteno) ne ĝuas la fruktojn de sia laboro sed sen kulposento tiujn de la laboro de aliaj homoj, kiujn li volonte kulpigas pro ilia bezono vendi sian laborforton por vivi. Dekstrulo ĉiam plendas pri la "tro alta prezo de la laboro" kaj pri la "troa malavaro de la providenca ŝtato". Mem riĉa aŭ riĉega, li envias ĉiun paneron, kiu eniras malriĉulan bushon.

[redakti] Elektronik-imposto

Brazilo havas tre multekostan imposton por elektronikoj de aliaj landoj. Unu brazilano kiun mi renkontis pasintjare aĉetis novan PS4 kiam li vizitis Usonon por ke li ne devas elspezi pli ol $1000 en Brazilo. En Usono la trompo estas, ke oni vendas novajn poŝtelefonojn per 2-jaraj kontraktoj, kaj vi *nur pagas $199.99 por la telefono mem. Sed ĉi tiuj subvenciitaj servkontraktoj estas tre multekostaj, kaj oni vere pagas eĉ pli ol la aktuala prezo de la telefono (kiam komparita kun ne-subvenciitaj servkontraktoj).

Pri la PS4, la prezo de membreco estas tre malmultekosta (la prezo de unu ludo por unu jaro de servado), kaj estas tute mem-evidente ke oni devas ankaŭ aĉeti ludojn. Ĉu ili ankaŭ devas alkalkuli la kostojn de interreto, elektro, kaj la benzino kiun vi bruligis veturigante al la elektronika vendejo?

1287

[redakti] Financkomerca imposto

Temas pri la malplivalorigo de la eŭro: tiuj gigantoj de la mondaj financoj starigis teruran spekulacion kontraŭ la eŭropa valuto, malaltigante senĉese la kotizojn de akcioj en la eŭropaj borsoj: ilia celo estas atingi la kotizan egalecon 1 eŭro = 1 dolaro.

[redakti] Imposto en Idujo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Idujo.

Multai regionalai oficistoi kredas ke la prostitucado en la operado di komerco adportas ekonomialain avantajoin per developari turismon kaed altrai industrioi, kae per kreari signifikantan revenuon de imposto. Ulatempe, mem la policistaro arestesis pro direktari alta-nivelain hoteloin en quiuy prostitucado existas, oŭ pro aceptari subornajon kae sexualain donacajoin por ignorari la existon di prostitucado. La batalio kontreŭ la politikistachoi kae burokratachoi (quiuy havas avantajon ke ili uzas "senlimite" imposto-pekunion quiun ni pagas!) evidente ne esas finita.

[redakti] Imposto je multvortemo

Enspezo

Fakte, jam komence de la naŭdekaj jaroj ni komencis trejni homojn, ekzemple en universitatoj de kandidatlandoj. Ĝis 2007 la tradukservo de la Eŭropa Unio estos plilarĝigita per ĉ. tricent kvindek tradukistoj, alivorte per ĉ. po kvardek por ĉiu nova lingvo. En majo 2004 la tradukservo staros jam preta, kaj multaj gravaj dokumentoj eŭropaj jam nun estas tradukataj en la novajn lingvojn.

Laŭ kelkaj, ĉi tia entrepreno estas tro kosta. Sed la financa premo ne estas aparte enorma. Ĉiu eŭropano pagas jare ĉ. du eŭrojn el sia imposto por la interpretaj kaj tradukaj servoj de la eŭropaj institucioj. Krome, ĉiaj streboj estas farataj por plenumi la laboron kiel eble plej efike. Ni volas, ekzemple, ke servoj kiuj mendas tradukojn, pagu po tradukita paĝo. Tiel multvortemo estos impostita: homoj estos instigataj unue redakti mem siajn tekstojn, antaŭ ol submeti ilin por traduko. Nuntempe niaj tradukistoj ankoraŭ tro ofte funkcias kiel kaŝitaj redaktoroj.

[redakti] Konsum-imposto

Certe konsumimpostoj, sur, ekzemple, alkoholaĵoj kaj cigaretoj estas puno, au almenau formo de "socia ingenerado" -- la celo de la imposto kompreneble estas farigi la aĉetadon de tiaj "malmoralaj" produktoj malpli alloga. Des pli malriĉa homo estas, des plu konsumimposto efikas lin, ĉar la imposto estas pli granda procento de lia salajro.

[redakti] Kruel-imposto

Somera Esperanto-Studado, aranĝota en Slovakio en julio, enkondukis "kruel-imposton" por viandomanĝantoj. Partoprenantoj, kiuj elektos nevegetaran manĝon, pagos aldonajn 8 eŭrojn — por eldono de vegetaraj receptoj kaj por bestoprotektado. Tio vekis kritikon en forumo de Lernu.net. "Nomi grandan parton de oniaj partoprenuntoj kruelaj ne ŝajnas al mi bona ideo", opinias unu el la diskutantoj.

Tiu kolektita mono estos uzita por: eldono de kuirlibro kun veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto, kreo de la retejo kun veganaj kaj vegetaraj receptoj, donaco por TEVA, donaco por besto-protekta organizo en Slovakio (Sloboda zvierat). Certe ili ĝojos, se vi elektos malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj