Inĝeniero

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĝi iris al li preter la buŝon"

~ Zamenhof pri alia afero
6560
Senrilata bildo

"Evidente Zamenhof ne estis inĝeniero sed nur homo"

~ Renato Corsetti pri Zamenhof

"Chi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero"

~ Leo De Cooman pri Esperanto

"Nenio estas pli komika ol la malfeliĉo (de la aliaj kompreneble)"

~ Samuel Beckett pri alia afero

"Ekbruligu al ni lumon en la menso"

~ Lutero al inĝeniero

"Dankon, la artikolo estas interesa"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Tempo venos, sucion prenos"

~ idisto
Inĝeniero (el la ĉina 技師,技術者) estas nerdo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn (konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj ktp, aŭ ekspluatadon de sklavoj).
Navaplan
Profesia inĝeniera domplano

Kelkaj studuntoj iĝas inĝenireoj pro eraro aŭ fraŭdo.

Enhavo

[redakti] Elektado

Du junaj inĝenieroj, unu eks-studunto, dua nerdo, kandidatiĝis pri la unusola posteno ĉe komputila kompanio. Ili ambaŭ estis egale kvalifikataj. Por certigi kiu, tiu plie taŭgas dungi, la kandidatoj devis esti plenumi teston kondukita per la departementa direktoro.

Post la fino de la testo, ĉiu kandidato malsukcese respondis nur pri la sama demando. La direktoro diris al la unua kandidato, "Dankon pro via posten-peto, sed ni decidis dungi la alian kandidaton."

"Kiel vi decidis elekti lin?", malkontente demandis la malsukcesa viro."Ni ambaŭ korekte respondis al 9 demandoj."

"Nia decido temas ne pri la korektaj respondoj, sed pri la demando pri kiu vi ambaŭ malsukcese respondis."

"Do, kiel estus ke unu malĝusta respondo superas alian malĝustan respondon?" diris la malsukcesa kandidato.

"Facile respondebla," respondis la estro, "Via kun-kandidato respondis al Demando Nro. 5, Mi ne scias. Vi respondis Nek mi".

[redakti] Hejma vivo

Crystal ball
Inĝeniero kaj moderna kalkulilo

La rendimenta spertulo konkludis sian prelegon al aliaj inĝenieroj per averto: "Mi konsilas vin ne provu ĉi tiujn teknikojn hejme."

"Kial ne?", demandis iu malantaŭa.

"Dum jaroj mi observis la matenmanĝan rutinon de mia edzino," klarigis la spertulo. "Ŝi multfoje vizitis la fridujon, la fornon, la tablon kaj la ŝrankojn, ofte portante nur unu objekton ĉiufoje. Kara, mi sugestis, Kial vi ne portus kelkajn objektojn samtempe?".

La malantaŭa voĉo demandis, "Nu, ĉu via strategio sukcesis? Ĉu ĝi savis tempon?"

"Ho jes," diris la rendimenta spertulo, "Pasintece, necesis al ŝi 20 minutoj por prepari matenmanĝon. Nuntempe, nur necesejas al mi 7 minutoj."

[redakti] Alie

Du infanoj en la sabloludejo:

-- Mia patro estas inĝeniero. Kaj kion faras la via?
-- Li faras tion, kion mia patrino diras.

[redakti] Inĝenieraro

Aro de inĝenieroj estas inĝenieraro.

Melancia

[redakti] Fiero

Iu inĝenieraro fiera pri sia bonegaj kalkuliloj kaj bonegaj okuloj per sia kalkulilo precizege kapablis kalkuli, ke 2 oble 2 estas 3,999. Li do atingis altegan precizecon: la eraro estis nur 0001/4.

[redakti] Rilato al aliaj profesioj

Pastro, kuracisto kaj inĝeniero kune golfumas. Ili atendas kaj bierumas en la drinkejo de la golfejo. Pasis jam horoj, sed la golfejo ne iĝis libera. Ili iras al la ĉefo por demandi, kial tiom longe oni okupas la ejon:

- Ĉar antaŭnelonge okazis akcidento al niaj kelkaj golf-klubanoj, kaj ili ĉiuj blindiĝis. Nun ili bezonas iom pli multe da tempo por finludi...

La pastro diras:
- Ve, kiel terure! Mi multe preĝos al Dio por ke ili rericevu la sanon de okuloj.

La kuracisto:
- Jes, estas terurege, kaj mi promesas kontakti mian kolegon kiu estas okul-specialisto, eble li povos kuraci la okulojn de niaj karaj amikoj...

Kaj la inĝeniero:
- Jes, estas vere bedaŭrinde, sed kial ili ne ludas nokte?

Aliaj lingvoj