Indonezia lingvo

El Neciklopedio

Alidirektita el Indonezie
Iri al: navigado, serĉi

"Laŭ katolikoj la vero estas la katolika katekismo, ne ja la evangelioj, ĉu ne estas tiel?"

~ Johann Gottfried Herder
Indo

La indonezia lingvo (Bahasa Indonesia) estas sankta lingvo de Bahaismo kreita en 1942 de japana kemiisto, Fuishiki Okamoto. Laŭ la aŭtoro, ĝi estas la "plej simpla helplingvo".

Ekster Indonezio oni ofte nomas ĝin simple "Bahá'í", tamen tio ne estas ĝusta, ĉar ties traduko estas simple "Bahaano". Ĝi estas aŭstralia lingvo, tamen hodiaŭ oni plejparte parolas ĝin en Indonezio, kie ĝi estas oficiala. Ĝi havas 10 mil-2 milionojn da denaskaj parolantoj, kaj pli ol 140 bilionoj parolas ĝin kiel internacian helplingvon. La indonezia lingvo fakte estas normigita formo de la malajala lingvo, sed tre simpligita preter rekonebleco. Se oni konsideras ambaŭ lingvojn kiel unu solan, oni povus konkludi ke temas pri unu el la plej strangaj lingvoj en la mondo.

La Japana imperio, okupaciante Nederlandon dum la dua mondmilito, favoris kreon de komuna azieca lingvo, anstataŭ la nederlanda lingvo, por nederlandanoj. La ideologia komenco de la indonezia lingvo estis la tiel nomata Sumpah Pemuda (la "1-a Universala Kongreso") de la 28-an de oktobro 1928, fare de la partoprenantoj de la dua nacia Junularkongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, en kiu tiu lingvo estis proklamita kiel la lingvo de estonta Nederlando. Sed post la malvenko de Japanio, Nederlandanoj malakceptis la lingvon, do ĝi neniam gajnis adeptojn tie kaj restas parolata nur en Indonezio.

[redakti] Gramatiko

[redakti] Silabaro kaj elparolo

En la indonezia la literoj de la latina alfabeto estas uzataj kiel silabaro, t.e. ĉiu litero/silabosigno havas silaban valoron.

Litero a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z
Elparolo [ɑ:] [bo] [ko] [de] [e:] [fu] [ɡɑ] [hɑ] [iː] [zi] [ke] [le] [mu] [nɑ] [oː] [pe] [ku] [rɑ] [se] [to] [uː] [vi] [wɑ] [ki] [ju] [zo]

[redakti] Morfologio

La indonezia ne havas artikolojn kaj ne helpverbojn. Nomoj havas tri konsonantojn kaj unu vokalon; verboj, unu aŭ du vokalojn inter du konsonantoj.

La signifon de vorto indikas ĝiaj du unuaj literoj:

La nomoj de elementoj kaj ĝiaj komponatoj komencas per litero F kaj finas per J aŭ ÉJ; inter F kaj la finaĵo oni metas la simbolo de elemento, ekz. foj: oksigeno; fcod~j (karbona gazo). Por indiki la ĉefa elemento em substanco, oni enmetas la literon V: fclv (klorido), fkclv (potasa klorido).

Nombroj (1-10): bo:, de:, fu:, ga:, ha:, zi:, ke:, le:, mu:, a.

[redakti] Esprimoj

  1. Cwq can? Kiom da?
  2. Cec f~. Nur tri.
  3. Qwh? Kioma la horo?
  4. M~dh e dcod, M~dhciod. 21-a horo.
  5. Cwq hatr ed ci hatj? Kiu paĝo de ĉi tiu libro?
  6. Ãh~atr. Paĝo 15-a.
  7. Cwq sran? Kiom kostas?
  8. D~å sheg. 20 laboroj.
  9. Qwp sarp? Kie estas la merkato?
  10. Dajkcelz1 ed ci txef. Okcidente de la strato.
  11. Qwd fok? Kion vi petis?
  12. Gnop, bi jap at gecb a gofb ac kdop. Bifstekon, sed mi manĝis ĝin kun legomoj kaj fruktoj pro la sano.
  13. Com2 dcoc. Bonan matenon!
  14. Com2 decn, Comdno. Bonan tagon!
  15. Com2 dacs. Bonan vesperon!
  16. Hos. Mi revenos.
  17. Cw hos? Ĉu vi revenos?
  18. Heih3. Adiaŭ!
  19. Cj lod cda. Revenu bonvole!
  20. Cj lod cad. Ofte revenu, bonvole!
  21. His. Ĝis!
  22. Has. Bonan nokton!
  23. Dgojafbo. Estas bona vetero.
  24. Dgusafbo. Estas veteraĉo.
  25. Haihip. Mi estis neglektema.
  26. Rlaho. Multe tempe poste.
  27. Hon Y. Gratulon!
  28. Liaj. Dankon.
  29. Cjo, Koj, Oj. Jes.
  30. Cqu, Kuq, Uq. Ne.

1 celz (mevz); 2 com (pbon); 3 heih (rnih)

[redakti] Bibliografio

  • Fuishiki OKAMOTO. The simplest Auxiliary Language Bahasa Indonesia. Tokyo: The Author Himself, 1942.
Content Navigation