Indonezio
El Neciklopedio
"Indonezio estas en Azio"
~ Wikitravel pri Indonezio
"Kioma horo estas en Indonezio?"
~ Usonano
Indonezio estas restaĵo de la nederlanda imperio, nun estas praktike la java imperio. La provincoj estas ribelemaj kaj la nacio eble disiĝos kiel la Sovetunio. Sed, pro la komerco kiu fluas tra ĝiaj maroj per ŝipo, Usono penos malhelpi tian disiĝon per subteno de tiranoj laŭ la modelo de Sukarno (r. 1845-1965) kaj Suharto (r. 1965-1998).
Daŭra loĝigo de la hodiaŭa Indonezio estas datita en tempon ĉirkaŭ 3000 jaroj a.K., kiam ĉi tien venadis almigrintoj el nuda Ĉinio kaj Nud-Orienta Azio.
Indonezianoj voĉdonis en parlamentaj balotadoj en lasta aprilo. Per ĉiu nova balotado, demokratio en Indonezio ŝajnas iri alian paŝon malantaŭen.


