Infero

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Danto enironte,
kun sia gvidisto Kalocsay.
"Se politikistoj irus al infero,
la mondon regus paco kaj prospero"

~ Morteza Mirbaghian

"Lasciate ogne speranza, voi ch'intrate.
(Forlasu la tutan Esperanton vi, kiu eniras.)"

~ Dante Alighieri pri Infero.

"La Dio, kiu tenas vin supre la truego de infero, kvazaŭ kiel oni tenas araneon, aŭ ian mallogan insekton, abomenas vin…"

~ Jonathan Edwards
"Pekantoj en la Manoj de Kolera Dio"

"Hey there! infero is using Twitter."

~ Twitter pri Infero


Infero (oficiala nomo: la Princlando de Subterio) estas la sola loĝata regiono pli malalta ol Nederlando.

La princo ofte invitas eminentajn civitanojn por vespermanĝo.


Enhavo

[redakti] La nomo

La nomo "infero" signifas "portanto de ino" (kp. Lucifero "portanto de lumo"; Sapfera, "portantino de sapo"). "Infero" estis epiteto de la greka subtera dio Hadeso. Li volis la virgulinon Persefona, sed ŝi diras ke li iru al infero. Li do iris, portante la knabinon.

[redakti]
Kiu loĝas tie

La lando estas la hejmo de pluraj klasoj de uloj, notinde

[redakti] Diplomataj rilatoj

La princlando havas diplomatajn rilatojn kun multaj landoj. La plej grava ambasadoro estas konata kiel la Antikristo, kaj loĝas en Vatikano.

[redakti] Teorioj kaj rakontoj

Ne nur la aŭtentika kreada scienco, sed ankaŭ la pli viglaj herezoj, havas interesajn teoriojn kaj ekscitajn rakontojn pri Subterio.

Laŭ la piuloj, infero estas la loko, kie Dio esprimas la amon per turmentado al homoj. La diabloj estas fieraj estuloj, kiuj Dion malamas kaj defias; do, kompreneble, ili helpas Dion turmenti la homojn. Se tio ŝajnas strange al vi, vi ne estis edukita de pugbatistoj.

La du turistoj kun loĝanto.
Tamen, iuj el la pli tedaj sektoj malkredas je infero.

Ekzemple, la "Atestantoj de Jehovo" diras, ke animo post morto ne plu ekzistas. Do, la morto, por malbonaj personoj, estas la plena fino de ekzistado, dum ke bonuloj iam estos reviviĝitaj por esti Atestantoj de Jehovo, kio ja estas sufiĉa puno.

[redakti] Kial Dio kreis la inferon

Post ribelo de Satano, Dio decidis procesi la diablon pro ĉiuj malbonoj kiujn li kaŭzis al la homaro. Kiam la diablo eksciis pri dia intenco, li ridegis kaj diris: - Vi povas procesi min, sed mi dubas ke vi trovos bonan advokaton, kiu jam ne apartenas al mi!!! Sekve, Dio bezonis krei la inferon por diablo kaj liaj advokatoj.

[redakti] Turmentadoj

En infero estas multaj tipoj de turmentado, ekzemple, per laŭtaj voĉoj de krokodiloj, dirantaj aĉaĵojn pri Esperanto. Ĉefa tipo de infera turmentado estas seksa turmentado. Aspekto de seksa turmentado estas ke la viktimo neas aŭ petas haltigi la sinaltrudadon, kaj la agresanto eble ĉesas, sed plu alimaniere turmentas la viktimon, ekz. malfaciligante ties laboron aŭ parolante malbonaĵojn malantaŭ ties dorso.


[redakti] Fakaj turmentadoj

En angulo de la infero Satano serĉas novajn turmentojn por la damnitoj. Ĵus venis grupo da malĉastuloj, kaj la diablo decidis puni ilin laŭ ilia surtera metio.

— Kio vi estis?

— Arbohakisto.

— Oni forhaku lian pekilon!

— Kaj vi, kiu estis via metio?

— Mi estis lignaĵisto.

— Oni forrabotu lian pekilon!

Unu el la damnitoj ekridas kaj ridegas. La diablo kolere krias.

— Atendu vian vicon. Baldaŭ vi ne plu ridos. Kion vi faris sur la tero?

— Mi vendis suĉbombonoj

[redakti] Raportoj kaj recenzoj

Makiavelo unufoje diris, ke li preferus inferon, pro ke la anoj estus pli interesaj ol la enuigaj sanktuloj de la ĉielon.

La priskriboj de judismo pri infero estis tre neprecizaj kaj ofte tute malveraj. Eble ĉar judoj malofte iras tien.

Multe pli utila, kaj por la studento kaj por la turisto, estas la Dia Komedio de Danto -- detala kaj laŭvera gvidlibro pri subteraj kaj ĉielaj landoj.

Danto rekte spertis tion, pri kio li skribis. Li amis knabinon, kiu diris, ke li iru al infero. Danto do iris bibliotekon, kie li studis la verkojn de Kálmán Kalocsay, kaj suferis terure.

Oni ĉiam trovas multe por vidi kaj fari.

[redakti] Geografio

Infero konsistas de ringoj, pro tio, Lucifero estas nomata La Mastro de l' Ringoj. En la plej ekstera ringo estas la virtaj krokodiloj, ekzemple Ŝlejro kaj J.R.R. Tolkien. En la pli internaj ringoj estas la pli malbonaj pekintoj, kiuj suferas pli gravajn punojn. En la centro de infero estas Satano kaj la grandaj perfidintoj de historio, ekzemple, Beaufront kaj Judas.

La 9 ringoj de infero laŭ Danto:

1. La Limbanoj - la volapukistoj, virtaj krokodiloj
2. La lingvistoj
3. La anglaparolantoj
4. La nekotizuloj
5. La advokatoj
6. La idistoj
7. La skizmuloj
8. La reformemuloj
9. La perfiduloj

La 4 riveroj de Infero laŭ Danto:

1. Aĥerono - ekster ringo #1
2. Stikso - inter ringoj #5 kaj #6
3. Danubo - inter ringoj #6 kaj #7
4. Kocito - inter ringo #9 kaj Satano mem.


[redakti] Vetero

Laŭ Danto, la regionoj de infero havas malsamajn klimatojn. Tio estas tre bone por turismado, turistoj povas ĝui malsamajn veterojn sen multe vojaĝi. Kvankam kelkaj regionoj estas tre varma, malvarmaj lokoj troviĝas pli profunde. Kocito estas ĉiam glacia, kaj taŭga por glitkurado.

Kvieta promeno en Kocito.
La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas ian artikolon pri Infero.