Informadiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1329983774683
"Min ne petas pri programo,
aŭ pro mono, aŭ pro amo.
Mi ne estas komputisto;
estas mi esperantisto."

~ Julio Bagio

"Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas"

~ Zamenhof, kiu ne sciis tion, kio estas 'programisto'
Studento de informadiko

Ordinara studento de informadiko

"Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. "
~ Zamenhof, kiu ne sciis, kio estas "informadiko"

"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."

~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo

Informadiko (bonalingve kalkulila scio) estas la scienco de komputiloj. Ĝi estas tre grava fako, ĉar sen komputiloj, vi estus leganta Neciklopedion forme de libro, kion vi eble tralegus kaj eĉ ĝuus kun via edzino kaj familio, anstataŭ malprofunde kaj sole legi ĝin antaŭ masturbado.

Multaj parolantoj de Esperanto estas informadikistoj, sed oni nur malfacile povas spekulacii kial. Tial en la interreto ekzistas almenaŭ du plenaj vortaroj da komputilaj vortoj en Esperanto.

[redakti] Historio

La unua nerdo, Zoroastro, fondis Informadikon la 1-an de Januaro 1980. La unua informo estis dubita sistemo de bono (1) kaj malbono (0).

WHDM

[redakti] Ĉifraj programoj

En kelkaj landoj estas malpermesite uzi fortikajn ĉifrajn programojn. Francio estas unu el tiuj landoj; aliaj estas Irano, Irako kaj Rusio. Estis interesa artikolo pri tio en la revuo _The Economist_. "The Economist" kritikas la usonan obsedon por kontroli la merkaton de la enkriptado, kaj konsideras ke la aŭtoritatuloj havas skizofrenian sintenon antaŭ Interreto.

La situacio en Usono estas alia: oni rajtas libere uzi ĉifrajn programojn, sed estas malpermesate eksporti ilin. La supozo ŝajne estas ke nur Usonanoj kapablas verki ĉifrajn programojn, kaj se oni malpermesas ilian eksportadon, tiam la danĝeraj eksterlandanoj ne povos havi ilin.

Usono spionas la ret-mesaĝojn inter Usono kaj aliaj landoj kaj estas nepermesite uzi PGP por ĉifri tiujn mesaĝojn.

[redakti] Komputisto

Komputisto estas nerdo specialigita pri komputiloj.
Sonkarto

[redakti] Komprena kapablo

Edzino, al komputisto:
- Karulo, iru al la magazeno kaj aĉetu salamon. Se ili havas ovojn, aĉetu dekduon.
La programisto alvenas magazenon:
- Ĉu vi havas ovojn?
- Jes.
- Tiam, bonvolu doni al mi dekduon da salamoj.

[redakti] Danĝero

Signo: Kaze de fajro, rompu la vitron.

Ekzistis fajro kaj programistoj rompis la vitron kaj ili atendis. Post iom da tempo ili mortis pro la fumo.

[redakti] Programisto kaj ŝamano

Laboro de programisto kaj agado de ŝamano tre similas: la unua kaj la alia balbutas diversajn nekompreneblajn vortojn kaj ambaŭ absolute ne povas klarigi kial okazas efiko.

[redakti] Robotoj

La kampo de robotiko antaŭas rapide, ĉar programistoj scias, ke ili havus pli da tempo por programado, se ilia koramikino ne parolas.

Suspektas

[redakti] Homoj

Estas en la mondo 10 specoj de homoj:

Tiuj, kiuj komprenas duumon, kaj tiuj, kiuj ne komprenas ĝin.

[redakti] Linukso kaj Mikrosofto

Ses komputistoj (tri Linukso-kodantoj kaj tri Microsoft-kodantoj) iris per trajno al granda komputa konvenon. La mikrosoftanoj havis tri biletojn, sed la linuksanoj nur havis unu. La mikrosoftanoj demandis al la linuksanoj kiel ili faros, kaj ili respondis: "Vi ja vidos kiel ni faros..."

Kiam ili vidis la kontrolisto, la linuksanoj ekstaris, kaj ili entris triope en unu necesejo. La mikrosoftanoj donis iliajn tri biletojn, kaj kiam la kontrolisto alvenis al la necesejo, li frapis sur la pordo kaj diris: "Vian bileton, bonvolu!", kaj la linuksanoj glitis ilia bileto sub la pordo.
Revenbileto

La mikrosoftanoj vidis ĉi tion, kaj ili decidis fari tiele dum la hejmvojaĝo. Kio diritis, tio faritis, kaj dum la hejmvojaĝo, la mikrosoftanoj nur havis unu bileton. Sed ili estis miregigitaj kiam li malkovris ke la linuksanoj ne havis iom bileton! Ankoraŭ la mikrosoftanoj demandis kiel ili faros, kaj ankoraŭ ili respondis: "Vi ja vidos kiel ni faros..."

Do, kiam la kontrolisto viditis, la tri mikrosoftanoj entris triope en unu necesejo, kaj la linuksanoj entris triope en alia necesejo— sed kiam la pordoj fermitis, unu el la linuksanoj rapide eliris el la necesejo, kaj li frapis sur la pordo de la necesejo de la mikrosoftanoj, kaj diris: "Vian bileton, bonvolu!"

[redakti] Ekzameno

Kial la Python-programisto ne pasis sian KER-ekzamenon?

Ĉar ĝi nur skribis:

import Essay;

[redakti] Amara konfeso

Pli da konduktiloj

Ni devas preni monon por tio, kion aliaj faras plezure...
Ni faras tion eĉ kiam ni ne volas tion fari...
Preskaŭ ĉiuj ne deziras pagi al ni...
Ĉiuj blasfemas nin...
Kaj superuloj kaj subuloj malrespektas nin.
Kial mi fariĝis programisto?

[redakti] Naĝado

Iam, programisto dronis en la maro. Multaj marsoldatoj staris sur la plaĝo, sed la programisto daŭre kriis, "F1, F1" kaj neniu komprenis.

[redakti] Problemo

Se vi volas kompreni rekursion, unue vi devas kompreni rekursion.

[redakti] Bano

Kial programistoj neniam eliras la duŝo?

Ĉar la instruo sur la ŝampubotelo diras "lesivi, malsekigi, ripeti".

[redakti] Pensoj

Pensoj, kiuj estas en la kapo de programisto:

1 - Ĝi ne funkcias... Kial?

2 - Ĝi funkcias... Kial?

[redakti] Sanproblemoj

Rekontiĝas du programistoj. La manoj de unu estas pansitaj. Alia demandas:
- Kio okazis?

- Mi kun amikoj tutan nokton en babilejo kantis.
Mia kara

[redakti] Kuracado

- Doktoro, mia 17-jara filo havas troan pasion al komputilo. Li eĉ dormas apud ĝi. Kiel oni povas malkutimigi lin de tiu aĵo?
- Solvo estas tre simpla! Brando, cigaredoj kaj virinoj.

Ĉion mendi

[redakti] Kalendaro

Kial programistoj intermiksas halovinon kaj kristnaskon?

Ĉar Oct 31 == Dec 25

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ne vidu ankaŭ

MS4I
Content Navigation