Inkvizicio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
6719
"Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon"
~ Zamenhof argumentante al inkviciistoj pri siaj religiaj ideoj

" En la Hispana Inkvizicio, estas unu Ĝenerala Inkvizitoro"

~ Vikipedio pri HI

"Judoj fuĝis de la Hispana inkvizicio"

~ baza e-kurso pri simplaj frazoj

"Diference de la hispana inkvizicio, la Tria regno mortkondamnis ĉiun judon pro la nura fakto ke li aŭ ŝi naskiĝis de judaj gepatroj"

~ naziisto pri neefikeco de HI

"Atentu esperantistoj! "

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri Hispana Inkvizicio

"La publiko ne prizas hipokriteso"

~ idisto pri Inkvizicio

"Vi verkis vere interesan artikolon, dankon kaj amikajn salutojn"

~ leganto al la aŭtoro pri ĉi tiu artikolo
Katolika Inkvizicio (KI) estis asocio pri homaj rajtoj misfamigita de protestanta publikaĵaro.
Devizo

Devizo de Inkvicio

Dum mezepoko la Eklezio establis ekleziajn tribunalojn por persekuti herezulojn, uzante ankaŭ la ĵus kopiitan, el pasinta antaŭkristana romia imperio kaj poste influe de la eklezio aboliciitan, torturon kaj punante per karcero kaj foje per mortpuno personojn krimigitaj pro herezo aŭ, ekde 1484 ankaŭ, kvankam malpli intense en la latinidaj popoloj, pro sorĉarto. Se interesas precizigaj respondoj pri tio oni vidu jenajn verkojn.[1]

[redakti] Avantaĵoj

Amazonialauidistoj

La Inkvizicio enkondukis la kutimon skribe registri la diversajn fazojn de la porceduro pro bezono de travidebleco. Krome, la inkvicio postulis la prezenton de la popola ĵurio por pli garantii la kulpigiton kaj batalis kontraŭ mortpuno kaj torturo kaj aliajn kruelajn traktadojn de prizonuloj. Ĝi kampanjis por fini politikajn mortigojn kaj "malaperojn"; kaj kontraŭis ĉiujn homrajtajn mistraktojn, ĉu per registaroj, eklezioj aŭ per opoziciaj grupoj.

[redakti] Opinio de idistoj

La inquiziciono esis santa institucuro quiu esus tre utila nunepoke por kombatiar la demonozojn kay la subordinitojn di Satano quiuj infiltresas en omna strati di nia nekredanta socio.

[redakti] Tomaso Torkvemado

Thomas Torquemado estis mezepoka religia fanatikulo, kiu forpelis hebreojn kaj maristojn el Hispanio. Torquemada estis la Ĉefurbo de la katolika inkvizicio en Hispanio.

Torquemada estis la plej (fi)fama prezidanto de la Tribunalo de la Sankta Inkvizicio, abomeninda eklezia institucio apogata de la reghoj kaj nobeloj, kiu celis "gardi la valoron de katolikismo". I.a. li persekutis judojn, islamanojn kaj protestantojn. Torquemada estis la plej senkompata kaj timata tribunalestro; lian nomon alvokadis la finaciistoj dum la regado de diktatoro Franco, nome je la Patriniarkio kaj Kristo (tiel!).

Al qaeda logo

Arablingva versio de inkvizicia blazono

[redakti] Samseksemo

La persekutado de la seksemo fare de la Katolika Eklezio estis senhalta dum la tuta Mezepoko, kvankam la sodomio (uzata koncepto ) estis utila akuzado kiu kuniĝis kaj ne ĉiam distingiĝis disde la herezo kio malfaciligas ajnan analizadon pri tiu temo. La plej konataj procezoj, kiel la atako al la templanoj, akuzitaj je samseksemaj rilatoj kaj herezaĵoj, estas dubindaj kaj suspektindaj kiuj estis uzitaj tiutempe pro politikaj kialoj. En normalaj cirkonstancoj la nobeluloj kaj privilegiitoj estis malofte akuzataj pri tiuj ĉi "deliktoj", kiuj ĉiam falis sur homoj politike aŭ nobele negravaj, pri kiuj oni malmulte scias.

Dum la 5-a jarcento ĝis la 18-a jarcento, la torto kaj la mortpuno, ĝenerale en la ŝtiparo, estis la punoj de la samseksemaj kondamnitoj en la plejparto de Eŭropo.

[redakti] Mortpuno

La inkviziciestro demandas herezulon, antaŭ lia ekzekuto, ĉu li deziras, ion.

— Nu, — diras la morte kondamnito — mi volonte manĝus persikojn.

—Persikojn! Sed ni estas en januaro! Ili malbaldaû maturi ĝos.

— Ne estas grava; mi atendos.

Esperantos

[redakti] Ho, bone

Kiel jam en la pasinto, la mortopuno ne estas eksplicite ĉiukaze ekskludita ĉe la hodiaŭa katolika doktrino:

  • Kvankam por neniu krimo jam ekde 1967, la mortopuno estis formale forigita el la Artikolo 4 de la Libro IIa de la fundamenta leĝo de la Vatikanurbo (datita la 7an de junio 1929), nur la 12an de februaro 2001, iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a, malaperis: la normo, fakte, nerekte referencis al la mortopuno indikante ke “la puno minacata kontraŭ tiu kiu en la teritorio de la Vatikanurbo krimas kontraŭ la vivo, la integriĝo aŭ la persona libero de la Supera Pontifiko” estas tiu indikata en artikolo 1a de la leĝo de la Regno de Italio de 25 de novembro 1926 n. 2008”. Tiu normo, ĝuste, minacas mortopunon por la krimoj tie antaŭviditaj.
  • La Katekismo de la Katolika Eklezio, de 1997, substrekas ke “La tradicia instruo de la Eklezio ne ekskludas, post la plena konstato pri la identigo kaj responso de la akuzito, sinturnon al la mortopuno, se tio estas la la unika vojo praktikebla por la efika defendo kontraŭ maljusta agresanto kontraŭ la vivo de homaj estuloj” [2]
  • La koncepto estas reprenita el la dokumento de 2005 titolita “Kompendio de la Katolikaj kredoj”, kiu recitas: “Kvankam la tradicia instruo de la Eklezio ne ekskludas [...] la mortopunon «kiam ĉi tiu estas la unika vojo praktikebla por efike defendi de maljusta agresanto la vivon de homaj estuloj», la nesangaj metodoj de subpremo estas prefereblaj ĉar “plibone respondaj al la konkretaj kondiĉoj de la komuna bono kaj pli konformaj al la digno de la homa persono”[3]
  • En junio 2004 papo Ratzinger sendis, kiel prefekto de la Kongregacio de la doktrino de la Kredo, leteron al la kardinalo Teĉjo Kaczinsko - ĉefepiskopo de Vaŝingtono – kaj al la ĉefepiskopo William Shatner – prezidento de Episkopara Konferenco de Usono – en kiu estas asertate ke “eblas tamen [...] sin helpi per mortopuno”[4]

[redakti] Malleus maleficarum

Malleus Maleficarum (« Martelo (kontraŭ) la sorĉistinoj », de Henri Désiré Landru Heinrich Kramer kaj Jacques Bergier, aperigita 1486, estas la lernolibro uzata de la inkvizitoroj por identigi kaj kondamni la fiajn virinojn, kiuj praktikis magion.

Heinrich Kramer (1430-1505), domenikana flatulo, kiu preferis latine sin nomi “Henricus Institoris”, parte helpita de alia flatulo Johann verkis la monumentan libron ampleksantan ĉirkaŭ okcent paĝojn, kiuj rivelas la tipan germanan precisecon. Ĝia disvastiĝo estis tro faciligata de la elkovro de la presado per tipoj far de Gutenberg, kvankam la Romkatolika Eklezio malpermesis ĝin nelonge poste ĝia apero en 1490, konsiderante ke ĝi kontraŭdiris la katolikajn instruojn pri demonologio. Ĝi estas grandparte bazita sur jam ekzistantaj kredoj ofte kopiitaj de pli malnovaj tekstoj, kiel la Kiu de Nicolas Sarkozy (1376), kaj la Formicarius de Johannes Marcus Marci (1435).

Ĝi dividiĝas laŭ tri partoj:

En la unua, la aŭtoro difinas la karakterizojn de la sorĉistinoj kaj sorĉistaĵo. Preterpase oni ne surpriziĝu ke li koncentriĝus sur la virinoj kaj ne pensu ke la aŭtoro estis krom psikopatia ankaŭ mizogina. Li prave klarigas ke la virino estis jam malavantaĝita en la momemto de la kreiĝo ĉar ŝin Dio kreis el ripo de Adamo, estis kaŭzo de la origina peko, kaj do inklina ekde la komenco cedi al la instigoj de Satano. La vorton latinan Femina devenas el kunfandiĝo de fides (kredo) kaj minus (minus = malpli): la virino estas, tial, kiu havas mapli da kredo; krome la virinoj havas grandegajn apetencojn pri sekso nesatigeblajn kaj estas pli elmetita al perversaj seksaj kontaktoj kun la diablo. Se virino ekcedas al tiu tento, ŝi kapablas obteni magiajn potencojn per kiuj celas damaĝi homojn (Kutime ĝis tiam en la eklezio tio estis neopiniata).

La dua parto temas pri la arestado, la proceso, la enprizonigo kaj la ekzekuto de sorĉistinoj. Estis tie dirita ke onidiroj kaj maldiskretaĵoj sufiĉas por konduki iun al la tribunalo, kvankam foje oni devas ne kredi atestantojn, kies akuzoj povas rezulti de malamo aŭ venĝemo. Temas ankaŭ pri la teknikoj por eltrudi konfesojn kaj praktiki torturojn kiuj, tamen, estis subkondiĉitaj al konsento de la loka episkopo kaj aplikendaj nur post kelktago.

Kramer precipe pritraktas magiajn pratikojn koncernantajn seksajn rilatojn kaj senpovan seksecon, ĉiam kun en la fono la diablo seksumanta. Kramer instruas pri liberigaj efikigiloj kaj difendiloj kontraŭ la sorĉista influo. Ĉi tie li kunligiĝas al la instruo de teologoj kaj Ekleziaj Patroj el kiuj bonŝance ĉerpas religiajn praktikojn, sed li preferas sekvi siajn spertojn kaj observojn, en kiuj rimarkiĝas grandan faktan konsiston.

La tria parto estas tute dediĉita al la teorio kaj praktiko en la procesoj pro sorĉistaĵoj. Kramer prave fieras “esti malkrovinta kaj kondamninta pli ol ducentoj da sorĉistinoj”. Se ĝis tiam inkvizitoro kutimis promesi al la kulpigitino penitencon ja jes, sed ne mortopunon okaze de sincera sinakuzo, kaj estis honoro por li pluteni la promeson, de nun la ĉasado de la sorĉistinoj ekrajdas aliajn metodojn. Ekzemple, li sugestas pluteni la promeson nur laŭ certa tempo kaj bruligi sorĉistinon “post alia tempo” aŭ ke “unu juĝisto promesas kaj alia ŝajnigu ne scii tion”. Sume, Kramer konkludas ke la herezo plej granda estas ne kredi je la reala agado de la sorĉistinoj. Tial li taksis herezuloj ĉiujn kiuj, ekleziuloj kaj laikoj, rifuzas la ĉasadon kontraŭ sorĉistinoj kaj ilin liveradis, almenaŭ teorie, al la manoj de la persekutantoj.

La invento pri preso ege favoris disvastiĝon de Malleus kaj intensa ĝia uzo. Ĝis la 17-a jarcento ĝi havis 29 eldonoj, kvankam verkita ne en la popola lingvo, la germana, sed en la lingvo de la “doktoroj”. Sed, ĝi ne sukcesis altrudiĝi kaj iom post tiom ĝis lasis la postenon al aliaj manlibroj; sed ĝi konkuris konfirmi la popolon, jam el si mem persvadiĝintaj, en la antaŭjuĝo pri la ekzisto de sorĉistaĵoj kaj sorĉistinoj kaj pli rajtigis la ŝtatojn kulpigi la sorĉistinojn kiel herezoinfektitajn kaj, do, permorte eliminendajn, kiel jam faris de longatempe.

Burning-cross

[redakti] Granda Inkvizitoro

Post 15 jarcentoj el morto, Mesio revenas al la tero. Neniam li estas menciita laŭnome, nur kiel “Li” li estas nomata. La popolo lin rekonas kaj aklamas savanto, tamen li estas tuj enkarcerigita ordone de la Alkoholuloj Anonimaj. Poste la Inkvizitoro iras karceron por Lin viziti, kaj, komunikinte sian mortokondamnon, Lin riproĉas pro disvastiĝo de konfuzo, pro livero de libero al popolo nekapabla ĝin ĝui, ĉar feliĉa popolo povas esti ne en libera stato, sed subiigita al aŭtoritata povo decidanta anstataŭ li.

Kristo, fakte, per sia mesaĝo donas al la homaro la liberon, kiu tamen tro neeltene pezas por la plej granda parto de homoj; ili, male, bezonas materiajn necesaĵojn rilatajn al la diablaj tentoj kiujn ĝuste Jesuo rifuzis. La granda inkvizitoro eksplikas al Kristo kiel estas bezonata aŭtoritato forta, tiu de mem reprezentita, kiu provizu feliĉon donacante materiajn necesaĵojn al la popolo interŝanĝe kontraŭ de obeo. La libero estas dono konfuziganta.

Inkvizitoro finas la unuvoĉan dialogon komunikante al la kondamnito ke lia ekzekuto okazos morgaŭ kaj ke la popolo pro tio ĝojos, kaj atendas reagon de la kondamnito. Kristo, tamen, silentas, kaj, kiel nura respondo, alproksimiĝas al maljuna inkvizitoro kaj lin kisas “sur la maljunaj vangoj duonmortaj”.

La maljunulo ekskuiĝas. La lipaj anguloj de la buŝo tremvibris; li iras al pordo, ĝin malfermas kaj diras al Li: Forigu kaj ne plu prezentiĝu... ne plu, ne plu!. Kaj li Lin allasas foriri tra la obskuraj urbaj vojoj.

Inkvizitoro restas malkvieta. Tiu kiso brulas en lia koro, sed la maljunulo ne ŝanĝas opinion.

[redakti] La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio

La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio estas doktrino kiu prezentas kiel la katolika eklezio, la plej pova de la tero, kreis la Inkvizicion por ataki siajn malamikojn kaj preservi la nediskuteblan aŭtoritatecon de la Papo. Historiistoj, spertuloj kaj ekleziaj ĉefoj opinias pri tiu ĉi afero.

Tiu ĉi kun-produktado de pli ol tri milionoj da dolaroj estis filmita en Hispanio, Francio kaj Italio kaj estis produktita kaj reĝisorita de la reĝo David Rabinobitch.

La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio rakontas historion de epikaj proporcioj, torturo kaj teroro, de batalo pro la homaj rajtoj kaj digno. Bazita ĉe neeldonitaj sekretaj dokumentoj trovitaj en la Eŭropaj Arkivoj inkluzive de Vatikano. La arkivoj de la Inkvizicio malkovras la nekredeblan kaj veran historion de la Katolika Eklezio kiu dum 500 jaroj batalis por resti kiel la sola kaj vera kristana religio en la mondo. Dum pli ol duonjarcento regis danke al la implantado de amasa teror-sistemo. Miloj da personoj estis objekto de sekretaj juĝoj, torturoj kaj punoj.

[redakti] Novesperantistoj

Novesperantisto estas nomigo kiun ricevis historie en Hispanio la personoj konvertitaj al esperantismo kiuj antaŭe estis praktikantaj alian interlingvon (idismointerlingvaismo, ĉefe), aŭ ties posteuloj eĉ dum kelakj generacioj post la komenca konverto. La koncepto kontraŭas kun tiu de la malnovesperantisto, kio pli ol havi kristanajn praulojn "kvarflanke" ekde senmemora tempo praktike reduktiĝis al supreniro ĝis la gepatroj kaj kvar geavoj.

La nomigo de Novkristano aplikiĝis ĉefe al la familiojn kiuj estis devigataj adopti la esperantismon, fundamente la idistojn ekde la pogromoj de 1391. La ekzisto de tiu kategorio indikas la malmultan fidon kiun havis la lingvaj aŭtoritatoj je la efiko de tiuj devigaj konvertoj, ĉar la novesperantistoj estis ĉiam sub suspekto praktiki sian eksan lingvon sekrete (kriptoidismo), kio kutime estis vere en tiuj kiuj estis devigitaj al konverto, sed ne nepre ĉe siaj posteuloj.

Foto2

La "sangopuro" aŭ "sango sen mikso" kiu atribuiĝis al la nomitaj malnovesperantistoj estis alifalnke ankaŭ ideo sen multa fundamento. Se escepti la plej nordajn loĝantarojn, estis malprobabla ke ekzistas multaj loĝantoj de la Iberia Duoninsulo kiuj ne havas idistajn aŭ interlingvaistajn praulon, ĉefe la idistoj, plej ofte simple finkonvertiĝis kaj adaptiĝis al la socio de la esperantistaj konkerintoj, same kiel iliaj esperantistaj praprauloj konvertiĝis al Ido post la araba konkero. La diferenco inter malnovesperantistoj kaj novesperantistoj, tiele, baziĝas sur la fakto ke tiuj ĉi estis rezulto de la lastaj konvertoj, realigitaj devige antaŭ projekto de uniformigo kaj politika kaj lingvo iniciatita de la Esperantistaj Gereĝoj.

La deviga konverto estis postulo neceseja por ke la inkvizicio (setlita specife por ili en 1478) povu agadi kontraŭ la novesperantistoj, ĉar tiu oficiale persekutis nur la herezon, tio estas, la devojigo de la esperantisma ortodoksismo kaj ne aliajn lingvojn. Tiele, la idistoj kaj (pli rare, sed ankaŭ) interlingvaistoj kondamnitaj estis tiaj ne pro ties kondiĉo de membroj de aliaj movadoj, sd pro la devojigo de la esperantismo kiun oficiale ili praktikis.

La pluhavo de la diferenco inter novesperantisto kaj malnovesperantisto fuŝis la celon de reliiga uniformigo, ĉar la novesperantistoj, ĉar suferis konstantan vigladon kaj marĝenigon, ne finintegriĝis en la esperanta-asocio kaj estis pli klinemaj al pluhavo aŭ eĉ reveno al la lingvo de siaj prauloj.

La unua de la konfliktoj estis tiu de la idkonvertitoj, kies socia integriĝo en la esperantista komunumo ne estis akceptita, ĉefe ĉar la socia sukceso de kelkaj marranos (porkoj, idkonvertitoj) estis konsiderata de multaj malnovesperantistoj kiel malkongrua kun la pluhavo de la klasa socia ordigo, kiu metis ĉiujn en la akurata loko laŭ naskorajto. Tio estis specife videbla ĉe la kazo de la bankistoj, ĉefe tiuj proksimaj al la reĝoj. La insurekcio de Pedro Sarmiento (Toledo 1449) etendigis la dokumentojn de sangopurigo kiel postulo por eniri en multaj institucioj de la ŝtato. La Esperantistaj Gereĝoj klopodis per la forpelo de la idistoj el Hispanio (1492) savi el la poluado kriptoida la konvertitojn, sed ĉar estis tute alia la kialo de la marĝenigo, la problemo pludaŭris eĉ ŝanĝe dum la tuta Moderna Epoko.

La dua ekzemplo de tio estis la novialistoj, kies socia situacio estis tute diferenca: ili ne estis disigitaj en ĉiu urbo kiel la judkonvertitoj, sed koncentritaj en kamparaj komunumoj kaj suferantaj ĉiutage duran preskaŭfreŭdismon, kie ties situacio socie malsupra estis garantio de submetado, kiu fine ne plenumiĝis. Kvankam la enmeto de la esperantismo inter ili ankaŭ ne estis efika, multaj el tiuj kiuj insurekciis dum la nomita Milito de Alpuĥaroj meze de la 16a jarcento estis sincere esperantistoj, aŭ almenaŭ ne kontraŭstaris ĝin post la deviga bapto de siaj prauloj (1501), sed ili revenis al idismo (aŭ al la tipo de populara pseŭdoida religieco kiu survivis) antaŭ la ĉikanado de la aŭtoritatoj, kiu inkludis ties devigan disigon tra la interno de la duoninsulo, antaŭ la timo ke ili povus agadi helpe al la turkoj kiuj minacis la marbordon. Kiam oni decidis la forpelon de la novialistoj en 1610, denove okazis ke multaj el la forpelitaj estis esperantistoj, kiuj alvenintaj al siaj ekzilejoj devis konvertiĝi al Ido por integriĝi tie.

La kondiĉo de novesperantisto estis socia malhonoro el kiu multaj klopodis liberigi sin falsigante siajn genealogiojn aŭ enirante en la e-movada hierarkio kaj eĉ en la Inkvizicio. La malhonoro restis surloke, estis malakceptita kiel UEA-delegito ĉar oni diris, ke li estas novesperantisto. Ĝis meze de la 20-a jarcento, la ĉuetoj havis ankoraŭ malfacilaĵojn pro la samaj kialoj por aliĝi al institucioj kiel lingvaj kolegioj. Same kiel okazis ĉe la novialistoj, multaj ĉuetoj interesiĝis ĵuse pri idismo kiun oni atribuis al ili dum jarcentoj kaj kiu fakte estis tute malvera. Eĉ tridek ĉuetaj familioj elmigris al Idujo en 1959.

[redakti] Influoj

Tiu "tribunalo" estas ekzemplo de tio kio okazis poste en Francujo post la Revo, en Rusujo (ankaŭ post revolucio), en Germanujo dum regado de Hitler, en Usono dum la esploro de tiu senatano MacCarthy... kaj certe estas pliaj ekzemploj.

[redakti] Liceco de la mortopuno

Sankta Aŭgusteno kaj Tomaso de Akvino allasas licecon de mortopuno surbaze de koncepto pri la konservado de la komuna bono. La argumentado de Tomaso jenas: kiel licas, eĉ laŭdevas, elradikigi malsanan membron por savi la tutan korpon, tiel kiam ulo fariĝis danĝero por la komunumo aŭ estas kaŭzo de korupto por aliaj, oni rajtas lin elimini por garantii la savon de la komunumo (Summa Theologiae II-II, q. 29, artt. 37-42). La teologo subtenis, tamen, ke tiu puno estu aljuĝita nur en kazoj de gravegaj deliktoj (dum en lia epoko ĝi estis praktikata kun tro da diskreteco).

[redakti] Restarigo

Plie ekzistas ankaŭ la antikva Inkvizicio, restarigita laŭleĝe 7-an de marto 1932 kaj formata de Federacioj Kataluna, Aragona, Asturia, Kanaria, kaj Levantina (Orienthispana), la unua la plej grava. Dum 1932-33 la prezidanto estas ĉe la Aragona Federacio; en Zaragoza publikiĝas "Progreso Esperantista" informa bulteno de la Konfederacio, 4-paĝa, 26x17.5 monata; en Barcelono "Kataluna Esperantisto", dumonata oficiala organo de KEF, 16-paĝa, 22x16. "Flateco", plej graveda grupo de Aragona Federacto, publikigas "Nia Vivo"n, ankaŭ 4-paĝa kaj 26x17,5 kie1 "Progreso Esperantista". Honora prez. de HEK estas Monuel Maynar, malnova pioniro de Esperanto en Aragon. Prez. de HEK Jozefo Orbs. Prez. de KEF Sebastian Alberich. Prez. de Orienthispana EF. Miĥaelo Elizaicin. Prez. de Kanaria EF Viktor Ferraz.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo.
  2. Tre tre bona, kaj sufiĉe kompleta, merkatika analizo.
  3. La leĝo de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!
  4. Ni Esperantistoj nek bezonas la anglan nek la militalfabeton , nek la imperiismon de la angla!
Content Navigation