Insulo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
Jen verda ina sulo
Insulo estas ina sulo, aŭ plibone, sula ino. El la insuloj oni faras insulinon, kiu estas ina insulo, sekve sula ina ino.

[redakti] Historio kaj Geografio

Napoleono abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba kaj Adolf Hitler ordonis ekspedion al la insulo Rügen en la balta maro kun komisio por spioni britan aerfloton el tiu loko, sekve, nuntempe, Nov-Gvineo iĝis insulo proksima al Nov-Kaledonio kaj Nov-Zeland, ĝi inkluzivas kaj Antarkton kaj plurajn insularojn en la Suda Oceano.

Poste, en 1975, en la insulo Tenerifo (Kanariaj Insuloj), grupo da homoj estis protagonisto de serio da kontaktoj pere de tabulo oŭija, kiuj kondukis al fizika vizito en la interno de kormoŝipo.

[redakti] Ŝipkapitano

Eleganta kaj riĉa ŝipo preterpasas malgrandan insulon sur la oceano, en la mezo de nenie. Sur la insulo, nudpieda barbulo saltas, krias, ekbruligas fajron...
— Kio estas tio? demandas turisto la kapitanon.
— Mi ne scias, sed ĉiufoje, kiam ni pasas apud tiu insulo, li freneziĝas.

Aliaj lingvoj
wikia