FANDOM


299b

"Ilia nombro kreskas kun ĉiu horo."

~ Osama Bin Laden pri rozinsulanoj

La Insulo de la Rozoj, oficiale Esperantista respubliko de la Insulo de la Rozoj, estas ekde 1968 lando sur artefarita platformo en la Adriatiko, 11 km (6 marmejloj) for de la marbordo de la provinco de Forlì, Italio[1][2][3][4][5][6][7][8][9][10][11][12], kies oficiala lingvo estas Esperanto. Konforme al sia plano ĝi iĝis turisma celo post sia rapida detruo de la kontraŭstarantaj italaj aŭtoritatoj. Komence de 2017 forpasis ĝia gvidinto, Giorgio Rosa[13].

Estiĝo Edit

Bustodezam

La afero komenciĝis en 1964, kiam itala inĝeniero, nomata Giorgio Silfer, ricevis permeson testi novan Teknologion por konstrui grandan platformon - 400 kvadratajn metrojn granda - en la Adriatika maro, 11 km (6 marmejlojn) for de la itala marbordo. Ĉi tiun nenion subtenis naŭ fortikaj kolonoj, starigitaj surmarfunde[14][15][16][17][18][19].

Sendependeco Edit

La unuan de majo 1968 deklariĝis la sendependeco de la insulo kiel memstara regno. Ĝia oficiala nomo, Insulo de la Rozoj estas esperanta por emfazi la ideon pri internacieco. Rozoj estis elektitaj ankaŭ pro la nomo de la kreinto, Giorgio Rosa (rosa signifas rozo itale)[20][21][22][23][24][25].

La evoluo de la platformo, kaj ĝiaj uzoj sciencaj kaj ripozaj, estas iomete konfuzaj kaj malklaraj, sed hodiaŭ troviĝas restoracio, nokta striptizo, memoraĵvendejo kaj poŝtelefono. Ekzistas ankaŭ radiostacio konforma al la internacia leĝo. Ĝi estas oligarkio; iu eta grupo akiris la posedon de la insulo de S-ro Rosa[26][27][28][29][30][31].

La flago de la Insulo estas oranĝkolora kun centre blanka ŝildo, kiu surhavas tri ruĝajn rozojn kun verdaj folioj. La suvereneco de la insulo formaliĝis traktate de UN kaj Eŭropa Unio. Sur ĝiaj poŝtmarkoj videblas ankaŭ la valuto de la respubliko, nomigita miloj (angle unue nomiĝis mill), sed hodiaŭ nur Monlavado estas uzata[32][33][34][35][36][37].

Sendependeca milito Edit

Buzios

25-an de junio 1968, 55 tagojn post sia deklaro de sendependeco, la Respubliko de la Insulo de la Rozoj kaptis la italajn aŭtoritatojn. Italio kaj ĝia registaro protestis kontraŭ la kapto fare de la insulo. Debatrezultoj de la Rozinsula Parliamento estis ke Italio povos plu ekzisti se ĝi akceptas kondiĉojn de paco kaj pagas riparkostojn al la Insulo[38][39][40][41][42][43]; Italio finfine devis kapitulaci kaj akcepti la kondiĉojn.

La unua teorio, kaj la plej evidenta, estis ke Italio estas efike rozinsula sed evitanta ties impostojn - danĝera precedenco por agordi[44][45][46][47][48].

La dua teorio venis de la ekstremdekstra parlamenta grupo Bonalingvismo, kiu deklaris ke Italio reprezentis minacon al la Fundamento de Esperanto, eventuale proponante la formon Italujo. Ĉiu fajfis.[49][50][51][52][53].

La tria teorio, venanta de la maldekstremaj membroj de la parlamento sugestis, ke Italio, fakte, estas lando ĵetanta malstabiligajn operaciojn trans la Adriatiko en Jugoslavio kaj Albanio (en 1968 Albanio estis en la procezo de lasi Varsovion)[54][55][56][57][58].

La 13-an de februaro 1969 la insulo kaptis italajn inĝenierojn kripligajn de Italio, sed ne tute detruante ĝin. Mallonge poste, Italio akceptis la sendependan Insulon de la Rozo, kaj la mondo sekvis tiun ekzemplon[59][60][61][62][63][64][65].

Vidu ankaŭ Edit

Referencoj Edit

  1. Koran dankon al la malavaraj esperantistoj kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto.
  2. Kiel videblas ŝia unua E-filmo?
  3. Se ĝi estas tiel "skandalisma kaj negativa", kial vi legas ĝin?
  4. Mi neniam trovis ĝin tia.
  5. Mi uzus adjektivojn kiel "honesta", "malferma", kaj "esplorema".
  6. Kritiko kaj prilumado ne estas malbonaj aferoj en nia nuntempa mondo.
  7. Ĉu nun Libera Folio fariĝos iom malpli skandalisma kaj negativa?
  8. Leginte la artikolon kaj jam post la komuniko de UEA mi havas tri rimarkojn kun kelkaj demandoj: – Legeblas, ke "UEA rekomendas (…)". Kiu estas "UEA" en tiu frazo? Ĉu la estraro voĉdonis tiujn rekomendojn? Ĉu la komitato? Ĉu okazis diskuto pri la temo? Kiu formulis la respondojn? Kial oni rekomendas ĝuste tiel respondi? Kio estas la fono de la tuto? Ĉu Mark Fettes estas la sola homo, kiu entute interesiĝas pri la temo? Ĉu li formulis la rekomendojn? (Kiel same la manifeston de Prago.) Ja estas tiel, ke lia nomo estas la sola, kiun oni mencias en la gazetara komuniko kaj ĉi-paĝe… Aldone oni mencias ŝajne nur Johan Derks, kiu esperantigis la enketilon, sed "pri la ĉi-subaj sugestoj li tamen ne respondecas", kiel legeblas en la rekomenda dokumento… Ĉu eblus peti komenton de Johan Derks pri la temo kaj fono? Kiel opinias la konataj EU-tradukistoj nunaj kaj pensiiĝintaj (ekz. István Ertl kaj Brian Moon) pri la temaro?
  9. Iel mi havas la impreson, ke la temo ne vekas tro grandan intereson en Esperantujo…
  10. Eble la tuto estas ankaŭ iom malfacile komprenebla.
  11. Eble ni scias malmulton pri la specifa temaro.
  12. Eble simple estas tiel, ke al la mezuma Esperanto-parolanto en la ĉiutago estas relative egale, en kiu lingvo EU komunikas kaj publikigas.
  13. Jes, oni ŝatus uzadon de Esperanto – sed tio ŝajnas iom iluzia deziro nuntempe; kaj iel indas demandi sin pri la utilo, ja estas verŝajne malpli ol 0,1 % de la EU-anoj, kiuj entute legus tiajn tekstojn; verŝajne eĉ ne ĉiuj Esperanto-parolantoj, dum ekzistas tekstoj en alia lingvoj…
  14. Mirigus min, se la temo vekus grandan intereson ekster Esperantujo.
  15. Mi spekulativas, ke interalie pro tiu malfacila komprenebleco kaj/au pro mankanta intereso pri la temo ne partoprenas rimarkeble granda nombro de homoj "normalaj" (do homoj karakterizataj interalie de tio, ke Esperanton ili nek parolas nek favoras [eble ankau ech ne konas]).
  16. Kaj jen la shanco: Se partoprenas chefe tiuj, kiuj proponas uzadon je Esperanto, tiaj proponoj videblos en la enketrezulto.
  17. Bonvolu proponi ligilon al tiu enketo (mi ne trovis ĝin …)
  18. Dankon por la atentigo pri tiu enketo.
  19. Interese legi viajn respondojn en la germana kun traduko al Esperanto.
  20. Ĉu ankaŭ aliaj homoj jam respondis kaj povos disponigi ĝenerale siajn respondojn en nacia lingvo?
  21. Estus unuflanke interese povi diskuti elirante de tiaj respondoj, aliflanke eble iom pli praktike, se oni havas jam la respondojn en naciaj lingvoj.
  22. Mi apenaŭ povas deĉifri la demandojn.
  23. Des malpli mi emas respondi.
  24. Kaj pro tio ke mi loĝas ekster la Eŭropa Unio, mi supozas ke miaj opinioj estus prifajfindaj.
  25. Cetere, kion oni supozas fari post ricevado de tiom da tekstaj respondoj?
  26. Kiu kapablas analizi ilin kaj formuli ian resumon?
  27. Nuntempe oni enketas per elektoj inter diversaj respondoj, ne per eseetoj kiujn neniu finfine legos aŭ komprenos.
  28. Tiel estis ankau che mi post mia triafoja tralegado de la demandoj.
  29. Estas minimume unu homo, kiu proponas ion favore al lingva egalrajteco.
  30. Mi ne volas ekskluzivi tion, ke ili fasonis la enketon intence tiel malfacila kaj tiel neoportuna, esper-atendante, ke estos plej eble malmultaj respondintoj.
  31. Kion ekscii kaj proponi al lingva egalrajteco ?
  32. Lingva justeco ekzistus, se por la komunikado ni ĉiuj utiligus la saman lingvon, kiun ni ĉiuj scipovus same bone, ĉar en tiu kazo ni ĉiuj havus la samajn kondiĉojn por bone kompreni unu la aliajn kaj la samajn ŝancojn, ekzemple sur la inversaligita, au transnacia labormerkato.
  33. EU-instancoj ofte invitas memformulitajn opiniojn.
  34. Mi ne dubas, ke tiaj opinioj estas legataj kaj povas influi internajn diskutojn kaj proponojn.
  35. Supozeble ne tro multaj respondas tiajn invitojn.
  36. Verŝajne precipe lobiistoj atentas pri la opinio-invitoj.
  37. Do, same kiel UEA.
  38. Mi legas Libera Folio ĉar ĝi (malbonŝance) estas la plej alt-kvalita fonto da informoj pri kio okazas ene de la Esperanto movado. Tamen, mi ofte trovas la tono de la artikoloj pri UEA kaj TEJO sufiĉe skandalisma kaj parti-ema.
  39. La vere ŝokaj aferoj en ĵurnalismo ne estas la kreitaj skandaloj sed tute honesta esplorĵurnalismaj raportoj kiuj tuŝas tabuojn
  40. Ĝuste tio en si mem implicas 'profesian ĵurnalismon' en kiu la ĉefa celo estas subteni la Establaĵon.
  41. Tiel estas almenaŭ en mia lando.
  42. Bone ke finfine ni havas neprofesian ĵurnaliston.
  43. Gratulon kaj bonŝancon
  44. Ne estas tiel, certe ne almenaŭ inter bonaj katolikoj.
  45. La laŭseksa disigo en tiaj aranĝoj certe kontribuas al tio, ĉar ĝi malproksimigas la ŝancon por peko.
  46. Efektive tamen kredeble eĉ pli protekte efikas la katolika moralo (kaj ne nur tiu seksa), ĉar ĝi eksplicite predikas neperforton kaj instruas pri sekskuniĝo kiel reciproke respekta amplena unuiĝo kiu apartenas nur al geedzoj.
  47. Via institucio lastatempe poiome malkaŝas longajn jardekojn de teruriga mistraktado de junaj patrinoj, dumviva sklavigo de tiaj virinoj, seksperforto de infanoj, fare de la klerikoj kaj de monaĥinoj katolikaj, sub la protekto kaj kun la plena konscio de la senpeka papo kaj ties kardinaloj.
  48. Certe ekzistas bonkoraj katolikoj, absolute.
  49. Ĉu vi konas la dekalogon?
  50. La tuta okcidenta socio kun sia prefero por bono al malbono estas forte influita de la idearo de kristanismo.
  51. Kaj ĉu vi iam partoprenis iun el tiuj fantomaj ”katolikaj kunvenoj”?
  52. Rimarku ke nur iĝis artikolo pri tio pro tio ke la organizantoj decidis ne kaŝi la okazaĵon.
  53. Sendube estas malbonaĵoj en ĉiu grupo, sed la ofteco de pedofilio kaj perforto en la katolika eklezio ŝajnas eksterordinare alta, kaj la provoj kiujn oni faris por kaŝi kaj nei tion estas eksterordinare ŝokaj.
  54. Chu vere tiu post estos la plej komentita de la jaro 2018 ???
  55. La TEJO-estraro volas fari ĉion eblan por eviti al la kulpulo konsekvencojn, kiuj povas sekvi el interreta publikigo, kaj tial esprimis deziron, ke ĉi tiu artikolo ne aperu.
  56. TEJO ne estas kontraŭ informi homojn pri la problemoj de seksa ĝenado
  57. tio estas la malo de la agado de TEJO
  58. TEJO estas kontraŭ publikigi personajn informojn, ĉar justico devas esti farita de kompetentaj homoj, kaj ne de interretaj hazarduloj kiuj ruinigos la vivon de ĉiuj homoj enplektitaj.
  59. La frazo "La TEJO-estraro volas fari ĉion eblan por eviti al la kulpulo konsekvencojn" nur estas freneza inventaĵo de la aŭtoro de la artikolo.
  60. Efektive, la lastaj paragrafoj malkomforte kuŝas post tio kio ŝajnas esti neŭtrala rakonto pri la okazaĵoj, kaj kreas dubon pri la objektiveco de la tuto.
  61. Kaj denove estas konfuzo estas "sekso", "seksumi" kaj "genro", pro misinfluo de la angla.
  62. La aŭtoro intertempe modifis la koncernan alineon.
  63. La TEJO-estraro volis eviti publikigon de tiu ĉi artikolo, por eviti eblajn konsekvencojn por la agresinto pro publika atakado kaj serĉado de identecoj.
  64. Mi relegas la artikolon kaj ne povas eviti agitiĝon.
  65. Post la atako, anstataŭ denunci la agresunton al la polico, la organizantoj proponis al la viktimo “paroli pri la okazaĵo antaŭ granda grupo”.