FANDOM


Mesmero (Vincent) (Earth-616)

"Reala aŭtoro de ĉio estas Dio."

~ Kredanto pri intelekta propraĵo®

"Kvankam ĉio estas el Dio, oni devus rekompenci ĉiujn laborantojn, se oni uzas la rezultojn de ilia laboro."

~ Usonano pri la supra diraĵo

"Voli aŭ ne voli neniu malpermesas"

~ Zamenhof pri intelekta propraĵo®

"Tra la jaroj, oni petis ke mi aldonu dudekojn da fakoj al la nacia kursaro - de intelekta propreco, al Esperanto, ĝis la konstruado de bestloĝejoj."

~ Eduka ministro de Britio pri intelekta propreco

Intelekta propraĵo® estas io, kiu apartenas jure al la intelekto, kiu estas la kapablo pensi, koncepti kaj kompreni, per racio kaj intuicio. Ĉar oni ne povas scii la veran volon de "la intelekto", ĝia jura agento praktike estas Usono, almenaŭ laŭ Usono.

Oni tradicie diris, ke ĉio estas la intelekta propraĵo® de Dio, kiu altigis la eldonistojn super la homoj por administri kaj profiti Lian proprecon. Pli realisma teorio estas, ke intelekta propreco® komencis kun infana ludo: knabo diris al sia pli juna frato, ke li ne rajtis diri la vortojn "Kaca Feko", ĉar la vortoj apartenis al li. Kiam ajn la pli juna knabo diris la vortojn, la pliaĝa knabo pugnis sian fraton. Finfine la knabo kreskis ĝis vireco kaj, pro leĝaj malpermesoj de evidenta montrado de fizika forto, decidis iĝi advokato.

Lastaj malkovroj de antropologoj rivelas, ke intelekta propreco® ekzistas ankaŭ en simioj. Oni observis unu simion "kopirajti" la gratadon de subbrakaj jukoj, ĵetante fekon al aliaj simioj, kiuj faris tion.

FilozofioEdit

Kiel la okuloj de la noktuo estas lumblindigitaj pro la suno ĝispunkte ke ili ne sukcesas vidi, sed vidas bone la objekton malmulte lumigitajn, sammaniere faras la homa intelekta propraĵo antaŭ la Unua Libro, kiu estas inter ĉiuj aferoj, laŭ sia naturo, la plej manifesta.

Vidu ankaŭEdit

© 2005-2015 Christopher Culver