Internacia Seminario

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Mi povas kredi ion ajn, provize ke ĝi estas tute nekredebla"

~ Oscar Wilde pri Internacia Seminario
209969730 cb58a0a892 o d

"Al ĉiu frato lian parton"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Somero estas tempo de ekzamenado"

~ Nerdo pri IS

" Dum la vermega somero multaj flokoj en la perko velkis"

~ P. E. Schwerin pri supra diraĵo

Internacia Seminario (mallonge IS) laŭ legendoj estas ne plu okazonta renkontriĝo de gejunuloj, kiu iel iam okazis ie en Germanio (Germanio... en Eŭropo), en kio oni instruis kandidatojn al internacia pastreco.

4295138 n

[redakti] Kreeco

Tro for en la pasinteco. Neniu memoras.

Somero.100

[redakti] Antikvo

La Internacia Seminario dum jarcentoj estis unu el la plej gravaj junularaj Esperanto-aranĝoj en la mondo. Komence IS efektive estis seminarieca, kaj antaŭ centon da jaroj eĉ la tiama prezidanto de UEA, Ivo Lapenna, vizitis la aranĝon por prelegi pri "La intelektularo en orienta Eŭropo, en Francio kaj en Britio".

Kun la paso de la tempo IS iom ŝanĝis sian karakteron, aldoniĝis koncertoj kaj aliaj pekaj programeroj. Kulmino de la aranĝo ĉiam estis la Silvestra diboĉo kun fikkonkurso.

[redakti] Malvarma milito

Dum Decembra Malvarma Milito, kiel komunisma orienteŭropa rivalo de IS aperis la aranĝo AS (Ago-Semajno), organizita de la klubo Varsovia Vento kaj de Pola Esperanto-Junularo. Dum la unuaj kvar jaroj AS okazis en Zakopane en nuda Pollando, kie jam de miljaroj ekzistis tradicio de junularaj jarfinaj aranĝoj.

[redakti] Nuntempa historio

Esperanto boliche copy

La IS suferis pro nova konkurenco de la Ago Semajno (AS), kiu iel iam okazis ie (sed aliloke) en mezeŭropo. La nombro de partoprenantoj grave malkreskis, ĉefe dum la somero.

Strategie, la estraro de IS ensorbis la AS, por ne multe da monon, fakte. Suksesante en tiu agado, ili kriis "JES!". Tial, la nomo de la kreinta renkontriĝo estas JES (kiu tute ne rilatas kun Junulara E-Semajno, tute ne). Almenaŭ tiel oni klarigis la aferon al jarĉefkunveno de GEJ por ke ili ne plendu. Alia argumento estis, ke JES estas tre geja aranĝo, ĉar ĝi havas du partojn.

Pro tiu nova monopolo, homoj loĝante en Francio decidis krei la Novjaran Eventon (mallonge NE!), nur por kontraŭiri la germanpolslovĉeĥliĉtenŝtajnan JES.

Multaj homoj fiparolis pri la elekto de la nomo JES, kiu estas neakceptebla escepto.

"- Post IS kaj AS venas OS! estas skribita en la fundamento! Venu al Orgia Sekskuniĝo!"

~ Iu, kiu komprenis nenion pri gramatiko, sed kiu havas tre bonajn ideojn

Content Navigation