Interreto
El Neciklopedio
"Interreto estas tre bona"
~ Usonano
"Interreto estas spaco senrasa, mi kredegas!"
"Interreto estas internet, ĝusta?"
"Fendita ligno facile "
~ Zamenhof pri ligno
Interreto estas ĉi tiu afero! Tiu estas artikolo de Neciklopedio, ĝi estas nur konsultebla per Interreto, sekve se vi ne scias, kiun estas interreto, vi ne povas legi tion artikolon, sekve, se vi legas ĉi tion artikolon, vi scias, kiu estas interreto. Se vi estas nerdo kaj volas scii kiel funkcias interreto, legu Vikipedion, kaj vi lernos nenion.
Enhavo |
[redakti] Graveco
Sed grave, la interreto tre gravas. La rapide kreskanta afero estas bazita sur sekreta kontrakto inter ekscentraj sciencistoj, la Interreta Protokolo (IP), ankaŭ konata kiel la Protokoloj de Ciono (PC). La Interreta Protokolo certigas, ke ĉiuj informoj haveblaj per la reto estas ĝustaj. Nur la Vikipedio havas specialan permesilon enhavi sensencaĵojn.
[redakti] Interreto kaj TTT
Oni ne konfuzu la Interreton kun la Tut-Tera Teksaĵo (TTT), kiu temas pri farado de jupoj, subjupoj, kalsonetoj kaj mamzonoj el ŝtofoj tute naturaj.
[redakti] Historio
Antaŭ ĝia invento, oni povis komputilumi nur per iloj lignaj aŭ ŝtonaj, kiel telneto, ĉeval-tirata FTP por transigi dosierojn, kaj la nurteksta retumilo. Pli malfrue aperis la fera modemo. En tiu malluma epoko, komunikado inter diversaj komputiloj estis malfacila, pro ke mankis komputila lingvo, kian ĉiu maŝino povus uzi. Hodiaŭ, dank'al la fina venko de la Protokoloj de Ciono, ĉio jam ŝanĝis.
[redakti] Vidu ankaŭ

