Irano
El Neciklopedio
"Irano is on Facebook"
~ Facebook pri Irano
"Batanto povas argumenti, batato devas silenti"
~ Zamenhof pri Irano
Irano estas la kvara lando produktanta de petrolo en la mondo. Ĝi produktas 4,15 milionojn da petrolbareloj ĉiutage.
Same kiel en europaj landoj, en Irano ĉiu regiono, urbo, gento, havas siajn malsimilajn tradicioj kaj vestoj.
Enhavo |
[redakti] Historio
[redakti] Antikvo
La centro de la imperio ĉiam estis en hodiaŭa Irano. La imperio ekzistis de ĉ. 550 a.K. ĝis 330 a.K. (Aĥemenida dinastio) kaj de ĉ. 224 ĝis 651 p.K. (Novpersa Imperio de la Sasanidoj).
[redakti] Mezepoko
Dum Mezepoko pro daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo.
[redakti] Brita kolonio
Dum 19-a jarcento, Irano iĝis kolonio de Britio.
[redakti] Komunisma periodo
Ekde 1915 agadis en nordirano la komunistaj ribeluloj, kiuj estis aktivaj jam inter 1905-1911.
En 1917, 3.000 komunistaj ribeluloj okupis tutan Gilanon, post la venko de la oktobra revolucio. En junio de 1920, oni fondis la Komunistan partion de Irano. La unuiĝintaj fortoj de ĝangaloj kaj la KP konkeris per rusa helpo Raŝt-on kaj proklamis la Persan Socialistan Sovetrespublikon, apogitan fare de la rusa kaspia floto kaj 2.000 ruĝ-gvardianoj sub rusa militara guberniestro. Ĝi ekzistis nur ĝis la fino de Sovetunio. Kadre de la Junpersa revolucio (2005), en la urbo Raŝt, aperis la unua persa traduko de la Komunista Manifesto.
[redakti] Postkomunisma periodo
Post la falo de komunismo, la Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro de NATO milita bloko. Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun moderna demokratia ŝtato. La nuna estraro de la ŝtato realigas liberalan reformisman politikon kaj la lando abandonis la izolitan staton de la komenco de la komunisma revolucio.
[redakti] Esperanto
En Irano, Eŭska lingvo estas parolata de plejparto de la homoj, malgraŭ tio, Irana Esperanto-Asocio kaj Irana Esperantista Junulara Organizo, kiu estis fondita en 1993, ĝi aliĝis al TEJO en 1994. Estas vigla esperanto-movado tie.


