Irlanda balado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"La lingvo por kanto – Esperanto."

~ William Blake

"Omnu havas sua propra gusto"

~ idisto
MaryRead
Irlanda knabino.

La irlanda balado estas formo de folka kanto, supozeble el Irlando.

[redakti] Karakterizaĵoj

Ĝi notindas por subtilaĵoj kiel:

  • Senfina ripetado
  • Sensignifa rekantaĵo (ekz. "rikiti tikiti tin")
  • Rakontoj, en kiuj homoj buĉas unuj la aliajn, pro kialo malgranda aŭ nenia .

[redakti] Ekzemplo

Tipa irlanda balado, kun la titolo "Irlanda Balado" estis malkovrita de la eminenta usona folkloristo kaj kantisto Tom Lehrer.

Esperanto verko kun simila titolo estis poste publikigita en la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso sub la nomo de Julia Bagio.

La esperanta balado estas, laŭ iuj, nova kaj originala verko. Laŭ aliaj, temas pri parafrazo, kiu prezentas la spiriton de Lehrer almenaŭ egale ĝuste kaj fide, kiel Lehrer mem prezentas la folkajn tradiciojn de Irlando.





Pri junulino, mia temo.
(rikiti tikiti tin)
Senfamiliiĝis. Kia malbeno!
(rikiti tikiti tin)
Pri junulino, mia temo.
Senfamiliiĝis. Kia malbeno!
Okazis pro ŝia propra emo.
Ŝi mem ja mortigis ilin.
(ilin, ilin)
Ŝi mem ja mortigis ilin.


Matene ŝi, pro ekkolero,
(rikiti tikiti ti)
Dronigis patron en rivero.
(rikiti tikiti ti)
Matene ŝi, pro ekkolero,
Dronigis patron en rivero.
Akv' aĉis sep tagojn. Jen la vero.
Nur ĝinon ni devis trinki.
(trinki, trinki)
Nur ĝinon ni devis trinki.


Por patrino, ŝi havis ne toleron.
(rikiti tikiti tin)
Cianidon do metis en teleron.
(rikiti tikiti tin)
Por patrino, ŝi havis ne toleron.
Cianidon do metis en teleron.
Patrino ja mortis tenante kuleron.
Kaj horore ridetis patrin'.
(patrin', patrin')
Kaj horore ridetis patrin'.


La fraton ŝi pezigis per ŝtono,
(rikiti tikiti ti)
Kaj sendis al la submara domo.
(rikiti tikiti ti)
La fraton ŝi pezigis per ŝtono,
Kaj sendis al la submara domo.
Oni trovis nur ostojn de tiu homo.
Kaj maloftajn haŭterojn de li.
(de li, de li)
Kaj maloftajn haŭterojn de li.


Ŝi bruligis al fratino hararon.
(rikiti tikiti tin)
Kaj kaŭzis brulegon kiel koŝmaron.
(rikiti tikiti tin)
Ŝi bruligis al fratino hararon.
Kaj kaŭzis brulegon kiel koŝmaron.
Ŝi kun violon' ĉirkaŭis flamaron,
Kaj ludis kiel muzikistin'.
(istin', istin')
Kaj ludis kiel muzikistin'.


Tagon kiam amuzo mankis,
(rikiti tikiti ti)
Frateton en duonojn tranĉis.
(rikiti tikiti ti)
Tagon kiam amuzo mankis,
Frateton en duonojn tranĉis.
En irlandan stufon lin ja ŝanĝis
Al najboroj ĝin donis ŝi.
(is ŝi, is ŝi)
Al najboroj ĝin donis ŝi.


Polico petis por konfeso.
(rikiti tikiti tin)
Tuj la respondo estis jeso.
(rikiti tikiti tin)
Polico petis por konfeso.
Tuj la respondo estis jeso.
Ĉar neado estus malhonesto,
Kaj ŝi estis honesta ulin'.
(ulin', ulin')
Kaj ŝi estis honesta ulin'.


Tragike mi kantis, nun baldaŭ finonte:
(rikiti tikiti tin)
Laŭ vi, ĉu tro longe jam kantis rakonte?
(rikiti tikiti tin)
Tragike mi kantis, nun baldaŭ finonte:
Laŭ vi, ĉu tro longe jam kantis rakonte?
Nu, ke mi komencu, vi lasis volonte.
Pri tio kulpigu vi vin.
(vi vin, vi vin)
Pri tio kulpigu vi vin.