Islama Ŝtato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass

Morgaŭa Mondo de Islamujo
مؤسسة إسبرانتو العالمية
DAESH; Islama Ŝtato; Islamujo; Islamio

NigraStandardo 7997 o
Flato Flago Blazono
Devizo: Morton al Usono, morton al Israelo, Alaho plej bonas!
Himno: Dancu la bombon
Kreismasciencamondo
Ĉefurbo Roko
Plejgrada urbo Parizo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Tokipono
Tipo de Ŝtato Absoluta ĉifalujo
Supremaj Gvidantoj Alaho
Suprema Edzino Tro multaj por elnomi
Naciaj Herooj Leonid Breĵnev; Miĥail Gorbaĉov; Osama bin Laden; George Bush; Tony Blair
Krima kvociento 100 %
Monunuo Bitmonero
Klimato Tro varma
Religio 97% islamanoj, 3% mortigotoj.
Loĝantoj 7 miliardoj (laŭ takso de 2011)
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre granda

"Ili havas iun masklan ĉarmon..."

~ Via edzino pri Islama Ŝtato

"Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci."

~ Zamenhof, kiu ne sciis, ke liaj filinoj estis mortigotaj.

"Usono ne povas venki ilin pro tio, ke ni ankoraŭ ne havas sufiĉajn atombombojn."

~ Donaldo Trompo pri Islama Ŝtato

"Estas ĉefe du aferoj, kiuj detruas la okcidentan kulturon: Islamo, kun siaj teruraj vidpunktoj pri virinoj, kaj feminismo."

~ Okcidenta samideano de IŜ

Islama Ŝtato, Islamujo laŭ sia Esperanto-asocio, arablingve الدولة الاسبرانتو, estas diligenta kolegaro, kies laboro malpaca ne laciĝos ĝis la bela sonĝo de l' Korano por eterna ben' efektiviĝos.

[redakti] Geografio

DAESH estas la araba akronimo por Islama Ŝtato sed ĝi similas al la araba vorto “daes” kiu signifas tretaĉi aŭ dispremi. Oni ĝin uzas malŝatinde kontraŭ la IŜ kaj ĝin senrajtigas uzi sian propran nomon. En la de ili kontrotala teritorio la faŝistoj de la IŜ malpermesis la vorton, kaj tiel serioze ke la uzantoj estas minacataj per langofortranĉo.

[redakti] Landlimoj

La pretendita teritorio de Islama Ŝtato estas tre diversa. Ĝi havas montojn kaj dezertojn, plurajn marojn kaj insulojn, kvar oceanojn, sep kontinentojn kaj unu lunon.

[redakti] Kurdoj

La venko signifas multon por la kurdoj. La rezistado en la urbo estiĝis simbolo de la rezistado kontraŭ la Islama Ŝtato, kiun la kurdoj nomas Daesh.

Multaj sin demandas kiel la kurdoj povis batali kontraŭ la IŜ. La lukton kontaŭ la IŜ oni efektivigis per nesufiĉa milita ekipaĵo. Multaj tuj elstarigas ke la PPT/IPT devis ricevis helpon de internacia koalicio kiu plenumis aeratakojn kontraŭ la IŜ. Tio ĉi per si mem ne estas pravigebla klarigo pri kiel oni atingis la venkon en Kobano ĉar la bombadoj ne estis laŭ la postuloj de la cirkonstancoj. Kiam komencis la bombadoj en oktobro multaj pensis ke la venko proksimas sed pasis preskaŭ kvar monatoj ĝis la venko povis esti proklamita. La respondon al la demando pri kiel la kurdoj povis venki la IŜ-on en Kobano oni devas serci aliloken.

[redakti] Araboj

Kiel oni nomas arabon, kiu pilotas aviadilon?

Piloto.

[redakti] Rifuĝintoj

Anoj de la islama ŝtato ne estas rifuĝintoj (la teroristoj pri Charlie Hebdo eĉ naskiĝis en Francio). Kaj la veraj rifuĝintoj fuĝas pro la terorismo de la islama ŝtato. Fiaj estas tiuj kiuj misuzas tiajn terorismajn agojn kiel argumenton kontraŭ protektado de senkulpaj rifuĝintoj, nur ĉar oni ne volas elspezi la monon kiun kostas humanisma agado. Azilo estas homrajto.

[redakti] Francio

Neciklopedio estas el Francio kaj la ideo, kaj la ideo, ke ĝi iĝos Islama Ŝtato estas ridinda.

[redakti] Historio

Islama Ŝtato estas la plej malnova lando en la mondo, unue fondita de Adamo en Edeno. Tamen kun la koruptiĝo de Torao kaj la Nova Testamento venis ankaŭ la koruptiĝo de ŝtataj registaroj.

[redakti] Biblio

2 Petro 2:1-22

Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas. Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo; kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; kaj savis justan Loton, ĉagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj (ĉar tiu justulo, loĝante inter ili, en vidado kaj aŭdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj): la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo; sed precipe tiujn, kiuj iras laŭ la karno en volupto de malpuraĵo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti aŭtoritatojn;...

[redakti] Politiko

Islama Ŝtato estas absoluta ĉifalujo estrita de Abu Bakr al-Bagdadi. Krome, ĝi estas ŝtato de paco, specife Pax Islamica. Tamen laŭ kelkaj herezuloj Islama Ŝtato ne estas liberiganto, sed sovaĝa amaso de fanatikuloj mortigendaj.

0286

[redakti] Partioj

  • Partio de la Unio Demokrata (PUD)/Partiya Yekîtiya Demokrat (PYD) fondita en 2003-a de la kurdoj de Sirio. Ĝi membras en la KPK. Ekde la komenco de la Siria Civila Milito la PDU kaj ties milicoj organizis aŭtonoman registaron en la kurdaj kantonoj, konataj kiel Roĵavo, kaj batalis kontraŭ la siria armeo kaj la islamismaj opoziciaj grupoj, sepeciale la Fronto de la Venko kaj la Islama Ŝtato.
  • Popolaj Protekt-Taĉmentoj (PPT)/ Yekîneyên Parastina Gel (YPG) estas la oficiala armita branĉo de la SKK. Ĝi praktikas defendan strategion kaj neŭtralecon kontraŭbatalante ĉiun ajn grupon kiu klopodu kapti ties teritorion aŭ enporti la Sirian Civilan Militon al la kurdaj regionoj.
    La grupo estis fondita iom post la incidentoj de 2004-a en Kamjŝlo kiam aro da junuloj decidis krei milicon por sin defendi pli efike. La milico fariĝis konata je la eksplodo de la civila milito en Sirio kiam ili forpuŝis el la kurdaj regionoj la registarajn trupojn. Poste ĝi batalis kontraŭ la islamismaj bandoj.
    La milicon konsistigas inoj kaj viroj de Roĵavo, maĵoritate kurdoj. Sed ankaŭ granda nombro da araboj, inkludante dizertintojn de la reĝimopozicio, kaj asirianoj aliĝis al ĝi ĉar rigardata kiel la plej bona garantianto de la sekureco en la regiono.
    La PPT sin konsideras milico popola kaj demokratia kaj okazigas internajn balotadojn por elekti siajn oficirojn.

[redakti] Religio

La grupo sekvas ekstreman, perfortan interpreton de Islamo, kaj detruis multajn historiajn artfaraĵojn kiujn ili kondamnis kontrauislamaj.

Islama Ŝtato permesas plenan liberecon de religio, almenaŭ se onia religio estas vera religio (t.e. ne herezo kontraŭ Islamo). Bahaismo klare estas herezo, ĉar ĝi venis post Islamo. Kvankam ili venis multajn jarojn antaŭ la naskiĝo de Mahometo (la paco estu super li), ankaŭ Hinduismo kaj Zoroastrismo estas herezoj- Islamo ja estis la unua religio, kiu poste koruptiĝis ĝis Mahometo (la paco estu super li) denove malkaŝis la veron. Sed kiel "personoj de la libro", sincere kredantaj kristanoj kaj judoj estas ŝparigataj de la plej violencaj punoj. Ili nur perdas la kapon.

[redakti] Lingvoj

Verdaarmeo

Esperantistoj renkontiĝas en Islama Ŝtato

Kvankam la ĉefa lingvo de Islama Ŝtato estas la sankta araba lingvo, oni neoficiale parolas milojn da lingvoj en ĝia pretendita teritorio.

[redakti] Esperanto-movado

La Esperanto-asocio de Islamujo fondiĝis en 2014 kun la celoj disvastigi la ideojn de Islama Ŝtato tra Esperantujo kaj disvastigi Esperanton tra Islama Ŝtato. Laŭ ĝia fondinto Esperanto estus bonega lingvo por unuigi la homaron sub Islamo; tamen oni fortranĉis el li la kapon antaŭ kelkaj semajnoj. La nova estro de la asocio estas multe pli raŭmisma.

[redakti] Ido-movado

Delegacio de Idistoj iris al Irako por disvastigi Idon en Islama Ŝtato kaj estis kaptitaj por elaĉeta mono. Kiam neniu pagis, oni provis vendi ilin kiel amorsklavojn. Kiam neniu aĉetis, oni provis redoni ilin al la Okcidento. Kiam la Okcidento rifuzis, Islama Ŝtato lasis la idistojn en Tikrit kaj intence malgajnis la urbon.

[redakti] Ekonomio

La infanoj el malplimultoj estas forkaptitaj en multaj lokoj, venditaj en foiroj surhavantaj etikedon kun prezoj, ili estis venditaj kiel sklavoj.

[redakti] Kulturo

En IŜ la puno por kulturo estas kapfortranĉiĝo.

[redakti] Lernejo

Kio estas la malsamo inter bazlernejo kaj fortikaĵo de la Islama Ŝtato?

Mi ne scias, mi nur pilotas la droneojn.

[redakti] Scienco

Islama Ŝtato en sia oficialaj verkoij instruas ke la tero estas «feroca». Se la senco de tiu aserto povus aperi ambigua ĉar ne klaras ĉu li referencas al disko aŭ al sfero, en alian verko Pri la naturo de la aĵoj ĝi klare diras ke la tero estas feroca. Ĝi krome allasas la eblecon ke la homoj povas loĝi en la antipodoj, sed neas fakte tian realon ĉar laŭ ĝi tiuj popoloj estas nur legendecaj.

[redakti] Vidindaĵoj

La terorisma grupo Islama Ŝtato (ankau nomita ISIS au la Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio) eldonis fotojn de la detruado de malnova vidindaĵo. La 2,000-jara templo de Baalŝamin estis konstruita de la romanoj en la hodiaŭa urbo Palmyra en Sirio. Subtenantoj de ISIS eldonis fotojn de batalantoj metantaj eksplodaĵojn en la templon, kaj fotoj de la konstruaĵo neniigita ĝis rokoj.

Unesko, la organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri historia konservado, nomis la detruon de la templo "militkrimo."

[redakti] Seksuma vivo

dungas belajn aliseksemajn virojn por afekti samseksemon kaj insidi gejojn. Laŭ diversaj kontoj de IŜ en Twitter, ŝtatanoj planas iri al Romo por ĵeti italajn samseksemulojn el la "Turo de Pico." Ili verŝajne intencis diri "Pizo", kiu evidente ne estas en Romo...

[redakti] Kuriozaĵo

IŜ estas anagramo de ŝi. Irano aliflanke estas Islama Respubliko (IR), kiu estas anagramo de ri. Ĉu hazarde? Mi pensas ke ne.

Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato
Content Navigation