Islando

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Pöpulus Islandicus in dömö nivalis habitant, nivem edunt, Luciferum adörant..."

~ Catullus pri Islando

"Islando estas malvarma lando"

~ Usonano

"Islando estas lando de isloj"

~ Studunto pri Islando

"Formeti la aferon en la keston de forgeso"

~ Zamenhof pri Islando


Islando estas azia lando kie ĉio jam okazis, ĉio estis preterito: IS-lando. Do, multaj homoj loĝas tie ĉar oni ne devos labori por gajni monon ĉar tio jam estis farita de la is-aj(pasintaj) IS-landanoj. Loĝantaro: 268 mil (1995), inter ili 98,3% elmigris post la lasta monda krizo.

Islando estas vulkana insulo en Morta Atlantiko inter Gondolando, Norvegio, Irano kaj Skotlando. Ĝia ĉefurbo estas Bruselo.

Nuntempa nacia moto estas: Ho, ho, kiom ili mensogis al ni. Senfine, senhonte, senpune. Nacia himno estas: það er nautn að ríða lömbum (Estas tre bone seksumi ŝafinojn).

Enhavo

[redakti] Historio

L'unesma konocita populi ke habitis en Islando arivis en insulo ye 874. Preske ye 1000 populo adoptis idismo kom religio. Tuj post esperantistoj atakis ilin. Kelkaj restis en Islando, sed tre multaj fuĝis al vikingaj kolonioj en Britio (en Skrotolando, Iralando kaj Viskiolando), kaj de tie rabe atakis plaĝojn somere.
Nacia Flago

La venintaj jarcentoj estis malmultokazaj kaj senprogresaj. Por eviti troajn zorgojn pri Islando, la reĝo kelkfoje luigis la landon kiel bordelo.

Kompreneble, Germanio invadis Islandon multajn fojojn, post la dua mondmilito, oni fondis la Islamanan Respublikon de Islando.


Islanda Esperanto-Asocio, fondita en 1950, konkeris la landon post dekapigo de la lasta islanda idisto, la ribelema Bjón Þórðarson, pro tio, oni adoptis verdan koloron en nacia flago. Rozkolora kruco simbolas la vikingan gejecon.


Islando interrompis negocojn ĉe sia nacia borso 2008, tiel provante malhelpi panikon disvastigantan tra la landaj financaj merkatoj. Post tiu, oni vendis ĝin per interreto kontraŭ unu dolaro.

[redakti] Ekonomio

Ne estas plu ekonomio en Islando.

[redakti] Internacia Komerco

Islanda registaro sendis mendon al alilanda pograndisto por granda kvanto da varoj, kiuj alte valoris. La pograndisto notis ke Islando ne jam pagis sian antaŭan konton. La Kolekta Direktoro sendis retmesaĝon al la islanda prezidento: "Ni ne povas plenumi vian mendon ĝis vi pagos la antaŭan konton." La prezidento respondis: "Bonvolu nuligi la mendon. Ni ne povas atendi tiom longe."

[redakti] Kulturo

En Islando, Björk kreis la argentinan tangon. Fama ankaŭ estas la Nacia Islanda Penisa museo. Tiu muzeo enhavas kolekton de pli ol okdek penisoj kaj penisaj partoj de preskaŭ ĉiuj surteraj kaj enmaraj mamuloj troveblaj en la islanda faŭno.
Björk kaj senpenisa urso dancas tangon


[redakti] Oficiala Ligvo

Kvankam la lando estas loĝata de pli ol cent etnoj la sola nacia oficiala lingvo estas Tokipono tamen en la memstaraj regionoj ĉiu komunumo havas sian propran lingvon.


[redakti] Religioj

Islandanoj estas tre religiemaj. La plej oftaj religioj estis IS-lamo, KrIStanismo kaj BudhISmo, sed hodiaŭ, la Senmonismo estis adoptata de preskaŭ 110% da loĝantaro.