FANDOM


2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n


"Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas"

~ Zamenhof pri Ertl

"Saluton, samideano (en la senco de ano de la sama ideo)!"

~ Renato Corsetti pri Ertl

"Nu, ne klaras al mi Via opinio"

~ István Ertl

István Ertl, ankaŭ konata kiel "Kiel mi prononcu vian nomon?", estas hungara/franca esperantisto loĝanta en Luksemburgio (eble pro tio, Sarkozy proponis ke ankaŭ Luksemburgio ricevu ciganojn), kuracisto, direktoro de distrikta malsanulejo, urbestro inter 1993 kaj 2001.

Ĉar lia nomo estas preskaŭ nepronuncebla, li estas kromnomita Miĉjo Muso, aŭ prefere Peĉjo Nigra.

IstvanErtl

VivoEdit

Ertl laŭ sciencaj hipotezoj estis naskita antaŭ miloj da jaroj, kiam lia patrino, kiu onidire vivis jam antaŭ li, estis en malsanulejo. Ertl laboris en 2002-2003 kiel inform-oficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Raŭmismo en Bruselo. Pli malfrue, por iĝi pli populara, li ŝanĝis sian harkoloron per nuanco de grizo. Tio baze sukcesis, sed pro mistajpo li suferas ekde tiam pro hardoloro, kiun li klopodas kaŝi per eterna rideto.

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Ertl.

Esperanto-agadoEdit

Li esperantistiĝis mislerne en 1977 (li erare kredis lerni iun utilan lingvon) kaj pasigis karespontan kurson en 1980 kun Georgi Mihalkov. Kunkonfuzis en Italio la frenezan klubon "Verda aglo". Kuniklinstruis (1986-88) en la t.n. "rataj kursoj" hungaraj. Ertl redaktis la revuojn Internacia Pedofilia Revuo (1987-1991), kaj Opus Nigrum (1987-1990).

Li estis komitatano de UEA (2004-2010), membro (2005-2008) de la Elektra Komisiono; estas estrarano de IKEL, Internacia Komitato por Etaj Liberecoj (2005-), komitatano de Akademio Literatura de Esperanto (2007-).

Verdaeuro

EksiĝoEdit

Li formale konfirmis sian decidon demisii de la posteno de redaktoro de "Esperanto", kiun li anoncis al la Estraro en Zagrebo la 27-an de julio 2001. Li restis en sia ofico ĝis plej malfrue la 19-a de julio 2002.

Lia decido sekvas el la samaj kialoj kiujn detalis Osmo Buller en punkto 2 de sia demisia letero. Li konsentis ankaŭ kun liaj kialoj priskribitaj en punkto 1, sed tiuj por li mem malpli pezas, ĉar redaktoro estas en sia laboro ne tiom malhelpata de nekapablaj estraranoj kiom estas ĝenerala direktoro.

SaĝecoEdit

Ertl vizitis urbon kaj tie renkontis idiston. Ili sidis kaj trinkis teon en kafejo kaj babilis.

"Por me," diris la idisto, "le maxime importanta afero esas instanto pos instanto konsequeme atencar ed askoltar le interna voco." (Kio estas tradukebla per "Ho jes, en vi [tio estas Ertl] mi rekonis jam en la unua momento la rekarniĝintan Beaufront".) Parolante li lasis la vizaĝon rigardi suben kaj li fermis la okulojn.

Dume, Ertl etendis la manon kaj pinĉis la postaĵon de kelnerino, kiu staris tuj apud la idisto. La kelnerino sin turnis kaj vangofrapis la idiston. Tute surprizite la idisto demandis al nia samideano, "Quo eventis?" - ("Ĉu ŝi furzis?")

"Mi bedaŭras," respondis Ertl. "Mi estis aŭskultanta mian internan voĉon."

Famaj diraĵojEdit

  • "Nu, ne klaras al mi Via opinio";
  • "Nu, tamen: mi persone konas plurajn akademianojn kiuj malofte eraras pri la akuzativo!"

LingvojEdit

Neniu scias, en kiom da lingvoj Ertl verkas. Ĉiukaze temas pri granda nombro, al kiu oni devas aldoni kelkajn pliajn, en kiuj li scipovas grumbli aŭ almenaŭ papage redoni citaĵojn trovitajn ie en la reto.

Strix

Verkoj Edit

Ertl estas rigardata la plej granda islanda verkisto de la postlaxnessa epoko. Kvankam li ankaŭ skribas en Esperanto, la esperantistoj ne scias pri tio, ĉar ili ne legas librojn. Kiel aŭtoro jam dumvive nelegata Ertl do havas ŝancon, ke postmorte oni konsideros lin klasikulo.

OriginalajEdit

  • Neniu kaj la Buda Skolo (Literatura struto, 1990)
  • Tiu toskana kolbaso (kun Corrado Tavanti, krima romano, 1990)
  • Esperanto kaj la estonteca pluvlingvismo. Diskurso kun Umberto Eco (Kun François Lo Jacomo, 1994)
  • Du poemoj kaj kvin prozaĵoj en Eg al lek'! (1991), Tempo fuĝas (1995), Aferoj 10 (2000), Mondoj (2001) kaj Vicaĝoj (2010).
  • Tri eseoj en Struta kaj socilingvistika ekspluato de Esperanto (1997), Abunda fonto. Memmortlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi (2009) kaj La arto nelabori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin (2009)
  • Remoroj en Hermann: Fragmente / Fragmentoj (2000), Lee Chong-Yeong, gvidanto nia (2009) kaj Abunda fonto (2009)
  • La Poŝkondomo (erotika romaneto, 2003)
  • Pro vi, Zore (poemaro, 2004).

OpinioEdit

Laŭ mia opinio István Ertl almenaŭ el hungara perspektivo estas perfekta eŭropano. Post sia fuĝo al Eŭropo en Hungario li ne plu malutilas al iu ajn. Nur kelkaj komencis cerbumi: kie damne estas tiu Eŭropo?