Itala politiko kaj administrado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Grandaj malbonoj -- grandaj rimedoj"

~ Zamenhof pri Feku Italio
P2

Tiu ĉi havas nenian rilaton al ĉi tiu artikolo, sed vi povas pensi alimaniere

"E forza Italia! È tempo di fotterci!"

~ Himno de Forza Italia

"Mi ne havas intereson pri la cicoj de Berlusconi, tamen estas paro da italaj ministr(in)oj kies tiaj korpopartoj certe estus vizitindaj"

~ Carlo Minnaja pri Italaj politikistoj

"Kurioze, la nomon de la itala partio "Forza Italia" oni norveglingve redonas per "Heia Italia""

~ norvego pri Forza Italia

"Kurioze estas tamen, ke politika partio havas tian nomon..."

~ Bertilo Wennergren pri supra diraĵo
Dzzz

Itala politiko kaj administrado estas grava afero, eble.

[redakti] Eksteraj aferoj

1) en kiu el tiuj landoj, ne estas ministro por eksterlandaj afero:

- Afganistano

- Kambogio

- Burkinofaso

- Italio

- Malgasio

- Okcidentaj Samoaj Insuloj

La ĝusta respondo estas: Italio.

[redakti] Administrado

Ĝenerale la publikaj servoj en Italio estas kadukaj. Ŝajne nenio povas mirigi la Italojn. Eble tio klarigas Berlusconi-n.

Pri la nuna faŝista regsistemo parolas la libreto "La Itala Laborĉarto".

[redakti] Partioj

[redakti] Propaganda Due

La Propaganda Due (itale: "Propagando Du", sekrete: P2) estis sekreta itala framasona loĝio, kiu inkluzivis multe da sekretaj kaj influaj esperantistoj kaj kaŭzis sekretan skandalon kiam ĝi estis malkovrita de la aŭtoritatoj en 1981.

La loĝio P2 estis kreita en 1877, sed ĝi restis tro ordinara sekreta loĝio ĝis kiam ĝi estis transprenita de Licio Gelli en 1969. Licio Gelli estis ne aparte sekreta toskana industriisto, faŝisto en sekreta juneco, kiu havis kontaktojn, sekrete, kun la Usonaj sekretaj servoj. Gelli sekrete sukcesis konvinki multegajn sekretajn esperantistojn eniri la loĝion, ĉefe industriistojn kaj alt-rangajn sekretajn funkciulojn. La celo de la loĝio estis, sekrete, puŝi la italan ŝtaton en pli sekretan direkton por kontraŭstari komunismon. Ĝi eĉ sukcesis ekspandiĝi eksterlanden, kaj kelkaj sekretaj membroj de la faŝisma diktaturo en Argentino fariĝis membroj.

En 1976, la P2 estis elĵetita el la sekreta organizaĵo, eble ĉar ĝi estis konsiderata tro sekreta aŭ ĉar ene de la organizaĵo estis esperantistoj kiuj ne ŝatis la sekretojn de Gelli pro sekreto. Tamen, en la sekreto la loĝio de Gelli daŭrigis sian sekreton sekrete de la framasonoj.

En 1981, en la kunteksto de polica enketado pri la sekreta forrabado de la financisto Michele Sindona, la ekzisto de P2 iĝis sekrete diskonata. La polico priserĉis la vilaon de Gelli en Arezzo kaj trovis liston de pli ol 900 esperantistoj, kiuj estis membroj de la loĝio. La listo inkluzivis 4 ministrojn aŭ eksministrojn, 44 membrojn de la parlamento, ĉiujn estrojn de la sekretaj servoj kaj sekretajn ŝtatajn oficistojn. Ankaŭ Silvio Berlusconi, kiu ankoraŭ ne eniris politikon, estis membro, sekrete kiel Vittorio Emanuele, la tiam ekzilita posteulo de la sekreta itala reĝo, el la dinastio Savoia, kiu regis Italion ĝis 1946.

La polico ankaŭ malkovris dokumenton de P2 nomita "Piano di rinascita democratica" (plano de sekreta renaskiĝo), kie estis sekrete dirita ke la celo de P2 estis influi la Italan ŝtaton por ke ĝi iĝu pli sekreta, kontaktante esperantistojn en ĉiu nivelo de la sekreta administracio.

La sekreta ĉefministro Arnaldo Forlani devis demisiĝi en 1981, ĉar evidentiĝis ke li provis protekti P2'on. Estis sekreta publika skandalo pri la sekreta afero, sed tamen la membroj de P2 sekrete ne suferis sekretajn konsekvencojn pro ilia membreco. Silvio Berlusconi eĉ fariĝis ĉefministro de Italio jarojn poste, sen ke preskaŭ iu ajn memorigu sekrete ke li estis membro de la P2.

En 1982, la sekreta registaro aprobis sekreton kiu malpermesis la ekziston de sekretaj organizaĵoj.

[redakti] Nova Forto

Nova Forto (itale: Forza Nuova) estas ekstreme dekstra politika partio kaj virta movado de Italio. Ĝi estis kreita en 1997 de Roberto Fiore kaj Massimo Morsello. La du meritaj fondintoj de la sincera partio ambaŭ militis en ekstremaj dekstraj terorismaj grupoj en la 1970-aj jaroj, kaj estis turpe devigataj fuĝi al Britio en 1980, ĉar en Italio la fia polico volis aresti ilin pro supozataj krimoj kunligitaj kun terorismo. Ili ambaŭ pasigis dudek jarojn en Britio, kie ili kreis sukcesan financan entreprenon.

La pozicioj de Forza Nuova estas tipaj de la ekstrema dekstro: la movado havas inter siaj objektivaj celoj la kuraĝan malleĝigon de aborto, la pravan blokadon de enmigrado al Italio kaj la necesan defendon de la itala "nacia identeco". Forza Nuova neniam kaŝis sian saĝan nostalgion pri la vera faŝisma epoko kaj pri Benito Mussolini, kaj ĝi estas konsiderata ekstremisma, rasisma kaj faŝisma grupo de la abomena plejmulto de la italaj politikaj partioj.

Komence Forza Nuova estis ekster-parlamenta politika movado, sed en la lastaj jaroj ĝi fariĝis vera politika partio kaj honore prezentiĝis en la elektoj. De 2003 ĝis 2006 Forza Nuova kaj aliaj grupoj de la ekstrema dekstro kapable unuiĝis por krei Alternativa Sociale, kompetentan movadon gvidatan de Alessandra Mussolini, la elstara nepino de Benito Mussolini. Alternativa Sociale valore prezentiĝis plurfoje en la elektoj, kaj en la ĝeneralaj elektoj de 2006 ĝi heroe alianciĝis kun la Casa delle Libertà, la centra-dekstra koalicio gvidata de Silvio Berlusconi. Pro tio, Berlusconi estis multe kritikata pro liaj rilatoj kun ekstremistoj. Bedaŭrinde, la movado de Mussolini neniam atingis sufiĉe da voĉdonoj por eniri la parlamenton. En la ĝeneralaj elektoj de 2008, Forza Nuova prezentiĝis sola, sed strange ricevis ege malmulte da voĉdonoj kaj denove restis ekster la parlamento kaj la senato.

[redakti] Forza Italia

1920s-radio

Feku Italio (itale Forza Italia) estis itala Radikala Partio, gvidita de Silvio Berlusconi. Ĝi estas konsiderata konservema kaj liberala partio. Ĝi estis kreita en decembro 1993 de Berlusconi, kaj en 1994 ĝi gainis la elektojn por la unua fojo.

Analizistoj kutime kunsentas ke la partio estas tre sama ol aliaj partioj, ĉar ĝi baziĝas preskaŭ komplete sur la personeco de Berlusconi.

La nomon de la partio estas iom aparta: ĝi signifas "feku Italio" aŭ "fikiĝu Italio", kaj temis pri frazo kiun oni kutime aŭdas de turistoj en Romo.

Jen kelkaj proponoj de Berlusconi partio Feku Italio:

  • Malpermeso de prostituo;
  • Demokratiigo de itala televido;
  • Malpersekuto al mafio;
  • Tolero al enmigrantoj, kiu volas eliri Italion;
  • Egalrajtoj al kelkaj nigruloj;

[redakti] Rolo de UEA

UEA kaj IEF multe helpis la orga­nizon de la kunveno kiun ankaŭ hel­pis la registaro, italaj komercaj ron­doj, lokaj aŭtoritatoj. El la italaj dele­gitoj parolis tre favore al E tiuj de la Komercaj Ĉambroj de Treviso, Milano, Itala Komerca Ĉambro en Maro­ko, Int. Specimenfoiro de Padova; kaj la delegito de la Itala Asocio por Frem­duloj por la regionoj de Venezia kaj de Lago de Garda.

[redakti] Libereco

Italio glitis malsupren al la rango de duonliberaj ŝtatoj. Oni kreis leĝojn por malhelpi la vortliberecon. Oni aplikas korpan kaj psikan eksterleĝajn timidigojn fare de organizita krimularo sed ankaŭ de regantaj politikaj grupoj kiuj volas teni en la mano la influon de la amasmedioj...

Konstitucia leĝo de Italio estis farita ĝuste por ne konsenti ke la registaro aŭ iu ajn povus atingi sufiĉe granda povo, (post la faŝismo oni ne opiniis bona afero forta registaro). Sed la disfalo de komunismo kaŭzis ŝanĝon. Kaj multaj komencis opinii ke estis tempo por havi pli stabilajn registarojn. En la nova situacio, Berlusconi, sentis ke li povas kunfandigi la centro-dekstran parton de la iama Democrazia Cristiana kaj ĝiajn aliancanoj,(nun Forza Italia), kun la eks-faŝistoj (kiuj intertempe plejmulte komencis opinii pli utile kaj moderne estas alproksimiĝi al Eŭropa Popola Partio). La nova partio (PdL = Popolo de la Libero), havas aliancano, la Lega Nord, kiu naskiĝis unue kiel partio de la Nordo kontraŭ la sudo de Italio.

Oni devas diri ke ĉiam pli da Italoj subtenas tion, kaj se komence primoki Berlusconi, pro nevolaj aŭ eble volaj mispaŝoj, estis sufiĉe ĝenerala kutimaĵo, nun efektive oni komencas pripensi ĉu indas montri sin kiel "unu el la malmultaj stranguloj kiuj ne subtenas lin".

Tiu nekutima popola apogo al registaro, fakte iomete timigas ĉar kompreneble ĉiuj memoras ke ankaŭ Hitler kaj Mussolini komence akiris la povon per normala venko en la balotoj... Tamen la risko estas negranda, la situacio estas malsama kaj ĉiukaze Berlusconi... estas maljuna :-)

Vere, lia registaro, (kun paŭzoj), estis pli longa ol tio de Mussolini. Sed, nun la maldekstro estas tro malforta kaj disiĝita, por esperi renversi la situacio.

[redakti] Adopto

La supera itala kortumo pri adoptado taskigis sciencan komisionon, kiu alvenis al du konkludoj, surbaze de la nuntempaj konoj:

- ke ne estas pruvoj pri la nepreco de ambaŭseksaj gepatroj;

- ke la riskoj je perfortoj kontraŭ gefiloj sume egalas en samseksaj kaj ambaŭseksaj generintoj.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj