J.R.R. Tolkien
El Neciklopedio
"Amo faras ion, mono ĉion"
~ Zamenhof pri Tolkien
John Ronald Reuel Tolkien estas kanabisto, ebriulo kaj narkotulo, kiu skribis pri siaj "vojaĝoj" al infanoj.
Liaj ĉefverkoj estas La Hobito (origintitole: The Hobbit - or There and Back Again), La Mastro de l' Ringoj (The Lord of the Rings) kaj Silmariliono (The Silmarillion), kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagan mondon Mez-Tero. Post sia morto, Tolkien inventis lingvojn, historion, landojn, reĝojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitaĵojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj, drakoj, reĝoj, ringoj magiaj, gnomoj, ktp, sed kiam Tolkien narkotiĝis, ĉio iel ŝajnas pli reala ol nia mondo.
La baza aksiomo de verko de Tolkien pri ekzisto de apriore bonaj kaj malbonaj rasoj kultivas en la medio de adorantoj de la verko rasismajn ideojn. La verkoj de Tolkien estas aparte popularaj en italaj novdekstraj medioj.


