Junularo Esperantista Brita
El Neciklopedio
"Ĉiu sezono kun sia bono"
~ Zamenhof certe ne pri JEB
[redakti] Aktiveco de JEB
Se oni pripensas la lastatempan historion de JEB, oni eble opinias ke JEB tute ne estas aktiva. Tiu estas iluzio, kiun la JEBanoj laboras tre diligente por disvastigi.
[redakti] Celoj de JEB
Ĉiuj JEBanoj estas tre entuziasmemaj kaj evangelizemaj Esperantistoj, kiuj sekrete laboras tre diligente por la fina venko. Malantaŭ fermitaj pordoj ili preparas sin por la reveno de Zamenhof. Ili laboras en malgrandaj teroristaj grupoj kaj celas aŭ perforte konvinki la tutan popolon de Anglio paroli Esperanton aŭ mortigi ĉiujn ne-Esperantistojn en la lando antaŭ ol Zamenhof alvenos.
[redakti] Ĵurnaleto de JEB
JEB eldonas ĵurnaleton, kiu nomiĝas "S@luton!" kaj laŭ la JEBa retpaĝaro, aperas kvarfoje dum jaro. "S@luton!" fakte aperas maksimume dufoje dum ĉiuj 12 monatoj, por daŭrigi la iluzion ke JEB nenion faras. La eldono de ĵurnaleto estas tre danĝera afero kaj pro tio la redaktisto bedaŭrinde ofte mortas antaŭ ol "S@luton!" aperas. Tial ĉiuj eldonoj de "S@luton!" havos novan redaktiston. Al kelkaj redaktistoj plaĉas eldoni la someran ekzempleron de la ĵurnaleto dum la vintro. Tiun oni faras intence por konfuzi la pli maljunajn britajn Esperantistojn kiuj ial pagas por ricevi kopiojn de "S@luton!".
| Propaĵoj de la Reĝino: Anglio - Norda Irlando - Kimrio - Skotlando Perfidantoj de la Brita Imperio:
Aŭstralio -Barato -Suda Irlando - Komunumo de Nacioj - Kanado - Nov-Zelando- Usono - Ktp Rilataj aferoj: Brita Parlamento - Kembriĝo - Lordoj - Oksfordo - Scotland Yard |