JES

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Ĉu?!?"

~ Ludanto de Jeopardy pri JES
42 n.jpg

"Inter kornikoj ne konvenas predikoj"

~ Zamenhof pri stultuloj

"Mi ĝojas pri tio. JES!"

~ Cindy McKee pri JES

"Voluntez lektar la tre interesiva informaji sube "

~ idisto
Jes Esperanto.jpg

JES (mallonge JES) estas ĉiunovjara pilgrimado kie okazas senfina profana seksa orgio organizita de germanpolslovĉeĥliĉtenŝtajna teamo. Kvankam la anoj de la grupo estas ofte ŝanĝitaj tra la jaroj, la fondintaj anoj Jon Anderson kaj Chris Squire estas la kerno de la grupo.

La cetero de la mondo ankoraŭ stumble serĉadis armilon por ekstermi tiun monstron kies formo kaj grandeco ankoraŭ estis nekonata aŭ eĉ divenata. Oni kredis ĝin greka origine, pli malgranda ol socialismo sed pli danĝera, aparte al infanoj.

1467.jpg

[redakti] Kreeco

Esperanto3.jpg

Iu flanke estis viroj en IS, aliflanke virinoj en AS... ĉu vi komprenas nun? Hoooo JESSSSS....

[redakti] Klarigo

La legenda junulara aranĝo IS (Internacia Seminario), de pli ol kvindek jaroj ĉiusilvestre organizita en malsama urbo de Germanio, ne plu okazas. La sama sorto trafas ankaŭ la pli freŝdate elpensitan junularan novjaran aranĝon kun la nomo AS (Ago-Semajno), okazintan ekde decembro 2002 fine de ĉiu jaro en PollandoSlovakio. Ekde la 2009-2010-a jarŝanĝo la du aranĝoj IS kaj AS kuniĝis en unu, kies nomo tamen ne iĝis simile verbofinaĵa "OS", sed "Junulara E-Semajno".

[redakti] Internacie

Multaj idiomoj ne havas apartan vorton por "jes", sed esprimas ĝin alimaniere (ekzemple per la vorto signifanta "tiel" aŭ per ripeto de la verbo). Se oni volas eksterkuntekste traduki la vorton "jes" en tian lingvon, oni do devas uzi priskribon similan al "respondkonfirmvorteto". Tio estas malpli longa vorto ol la Germana por "rapidec-limigo" ("Geschwindigkeitsbegrenzigung" - kvankam, koncedinde, oni ofte uzas "Tempolimit" anstataŭe).

[redakti] Nomo

JES signifas "Junulara E-Semajno". La litero E en la nomo laŭ la aranĝantoj ne nepre signifas "Esperanto".

[redakti] Nova Klarigo

V0uM.jpg

Jen plej bona ekzemplo de la funkciado de ĝermoj de la TOTKONTROLISMO en tuta sia preznetebleco. La signifo de E estas sekreta! Sekretaj renkontoj, sekretaj decidoj, ktp, ktp, kc. Ha, ha ha ha. Vere amuza... Ĉu propagandistoj de la Eŭrunia Faŝismo kredas nin ĉiuj esti la IDIOTOJ?! La E signifas Eŭrunismo!!! aŭ pliklare Eŭrokomunismo!!!! Jes... Tre certe jes... Tio ĉi estas simple politiko de iu formo de reinkarniĝinta rapide Nova Sovetio, nur sub alia nomo. Ĝi ja okazas esti ĝuste tio ĉi kaj nenio alia tre certe kaj tutklare. Esperantismo en ajna aspekto, krom sole iom da uzado de tiu ĉi lingvo, ĝi tre certe tute ne estas... Ha ha ha ha. Oni povas nur priridegi tian laman propagandon! Nun jam tutklare videblas kien iras - kaj eĉ jam tue malferme - tiu ĉi tiel nomata "esperantismo" sub la gvido de UEA, kun ties amegata Eŭrunia Faŝismo, kaj la Eŭropa Unio mem, la mastro de UEA kun ĉiuj ties aliaj totkontrolistaj mastroj...

[redakti] Ankaŭ pri la E

1324.jpg

Bele, ke oni decidis ne fiksi la signifon de "E" en Junulara E-Semajno. Tiel ĝi fariĝas Junulara Elasta Semajno. Kaj kvankam la organizantoj ŝajne celas Elefantan Semajnon, laŭ la ĝisnunaj spertoj tiaj senenhavaj grandegulaĵoj estas nur Enuigaj Semajnoj kaj do Evitindaj Semajnoj.

[redakti] Norde

En la Norvega (kaj la ceteraj Skandinavaj idiomoj) efektive ekzistas du tradukoj de "jes", depende de tio ĉu la demando estas pozitiva aŭ negativa. Do se oni demandas _la_ tradukon de "jes" en la Norvega, oni faras malĝustan demandon. Ĉi tio kompreneble estas bagatela detalo pri la Norvega, sed por la Esperantista laboro ni bezonas scii kiuj estas la ĝustaj fundamentaj demandoj pri lingvo entute.

[redakti] Nuntempa historio

prifajfu! Seksumado!!!

pagana preĝo

Content Navigation
Aliaj lingvoj