Jamajko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi



"Jamajko estas en Ameriko"

~ Wikitravel pri Jamajko

"Ĉio supermezura estas terura"

~ Zamenhof pri Jamajka spico


Jamajko estas insula lando en Kariba Maro, sude de Kubo, eksa brita kolonio, membro de Komunumo de Nacioj. Ĝia ĉefurbo estas Kingŝtono.

Ĝia areo: 10.991 kv.km. Politika sistemo estas konstitucia monarĥio, kaj Ŝtatestro estas Brita reĝino.
Nacia Flago

Nacia flago de Jamajko estas la nura nacia flago en kio la verda koloro ne omaĝas Esperanto-movadon. En ĝi, verdo signifas "kanabo", nigro estas "sunokulvitroj" kaj la signifo de flava koloro ĉiuj forgesis, ĉar marĥuano estas malbona al memoro.


[redakti] Historio

Brazilaj indiĝenoj malkrovis la kanabon, kiam ili ne havis alian aferon por fari, tuj post, Anglio estis koloniita de Brazilo dum Mezepoko kaj brazilanoj devigis ke angloj kultivis kanabon. Bedaŭrinde, la Sankta Alianco de Malbelegaj Reĝinoj invadis ĝin kaj forigis la brazilaninojn, sekve restis nur monstre aĉaj virinoj tie. Kelkaj homoj, fuginte de anglaj virinaĉoj, alvenis Nederlandon, kie ili daŭris la kultivadon de la herbo, sed la klimataj kondiĉoj en Nederlando ne estis taŭgaj al kanabkultivado, sekve, nederlandoj serĉis novajn terojn kaj koloniigis Jamajkon.

Maria Ĥuana la 1-a, reĝino de Unuiĝinta Regno de Nederlando kaj Jamajko patentigis la kanabon kaj ŝanĝis ĝian nomon al marĥuano, kiu estas komerca marko. Post tiu, la herbo iris al tuta mondo.