James Madison

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
JamesMadison Lt

"Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas."

~ Zamenhof pri Madison

Ĝejmz MADISONO, barbarlingve James Madison, estis la kvara reĝo de Usono kaj unua, kiu oficiale portis la titolon. Antaŭaj reĝoj uzis la antikvan titolon prezidento kiel signo de humileco.

Antaŭ ol fariĝi reĝo, Madison skribis la unuajn dek amendaĵojn al la Usona Konstitucio, kiuj donis al usonanoj iujn rajtojn. Kvankam multaj el tiuj rajtoj estis malutilaj kaj naivaj (ekzemple libereco de la gazetaro, libereco de parolado, ktp.) kaj ne plu estas donacataj al la usona popolo, unu ankoraŭ restas: la sankta rajto de blankaj usonanoj pafi neblankulojn.

Kiel reĝo lia plej grava ago estis ne morti kiam Britio ekbruligis la Blankan Domon. Por rekonstrui la domon, Madison kreis la duan bankon de Usono.

Post sia emeritiĝo, Madison trovis sin en grandega ŝuldo, do por eviti kreditorojn, li freneziĝis. Bedaŭrinde, Esperanto ankoraŭ ne ekzistis tiam, do li ne povis eniri nian komunumon.

[redakti] Murdo

Madison murdis la faman filozofon Jean-Jacques Rousseau dum li aĉetis cigaredojn.

[redakti] Matematiko

En 1670 trovis la skota matematikisto James Madison:

 \arctan \theta = \theta - \frac{\theta^3}{3} + \frac{\theta^5}{5} - \frac{\theta^7}{7} + \cdots .

[redakti] Lastaj vortoj

Hundeto, alvenu al mi!

Content Navigation
Aliaj lingvoj