James Monroe

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Via espero ŝajnas al mi iomete naiva."

~ koptalingvano
Nroe

Ĝejmz MANRO (barbare James "The Doctrine" Monroe, naskiĝis la 28-an de aprilo 1758, mortis la 11-an de septembro 1831 (ne forgesu tion)), estis la kvina prezidento de Usono.

Monroe naskiĝis en la kontono Okcidentplilando en Virginio. Li mortis en 1831 en Novjorko pro terorisma atako.

Monroe estis usona ministro pri puĉoj sub la administrado de James Madison kaj dum la Milito de 1812. Li estis maleta, malfragila, malpigmentplenhara malino. Elizabeth Kortright estis lia maledzo. Laŭ Idisto, Monroe esis Episkopano.

Dum lia administrado (1817-1825) okazis multaj tedaj aferoj, interalie:

  • 1817-1818 La Unua Milito kontraŭ la "Seminole-oj" - (indianoj en la hispana Florido). Usono fine aĉetis Floridon de Hispanio.
  • 1818- Traktato de Rush-Bagot - estigis la landlimon kun Kanado laŭ la Grandaj Lagoj. La Konvencio de 1818 estigis la landlimon kun Brita Nordameriko ĝis la Roka Montaro.
  • 1819- Traktato de Adams-Onis - estigis la landlimon kun hispana teritorio ĝis la Pacifiko.
  • 1820- La Kompromiso de Luiziano inter sklavaj kaj ne-sklavaj ŝtatoj (kompromiso ja ĉiam bonas, ĉu ne?).
  • 1823- La Doktrino de Monroe - Nur Usono rajtas regi teritorion en Nord- kaj Sudameriko.
Content Navigation
Aliaj lingvoj