Japana lingvo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Sculpture samurai.jpg
Basho(188x216).jpg

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語

1327725576406.jpg
"Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas"
~ Zamenhof pri alia afero

"Chinese and Japanese are aliens to Esperanto"

~ Lee Sau Dan pri japana lingvo

"Japana "ookare sukunakare" "

~ Klivo pri japana lingvo
9393980.8327fd65.560.jpg

Japana lingvo similas la ĉina, legita inverse de persono sen muzika sonsento, sed ĝi estas simple la ĉina de 16-a jc., la portugala de la 17-a jc., la nederlanda de la 18-a jc., la franca de la 19-a jc. kaj la angla de la 20-a jarcento, en kiu estas simpligitaj la konsonantaj kunmetaĵoj.

La japana, kiel Esperanto estas aglutina lingvo Terura teruraĵo!. La lingvo havas relative malgrandan solidan registron, kaj vortfarade signifan pitĉo-akĉento sistemon. La japana estas morte-tempigita lingvo.


Enhavo

[redakti] Kelkaj trajtoj

(1) La gramatiko estas bazita sur FORTH. Unu el la staklingvoj.
(2) La vortordo de la japana lingvo (subjekto - objekto - verbo) estas utiligata por absorbi la vortordon de staklingvo (kiel: 1 2 +).
(3) La ortografio de la japana lingvo - miksaĵo de Kanji (ĉindevena ideogramaĵoj), Hirakana(silabaj literoj por origine japanaj vortoj) kaj Katakana(silabaj literoj por fremdaj vortoj) - estas lerte uzitaj por distingi kernovortojn.
(4) Tial la lingvo estas tre simila al natura japana lingvo.
(5) Publike akirabla eldono por MS-DOS estas Public MIND. (Kompreneble vi bezonas japan-lingvan MS-DOS.)
(6) Mi ne povas doni ekzemplon ĉi tie, pro la manko de japanlingva kapablo (mi supozas) ĉe la legantoj.
Lernejo de la japana

[redakti] Skribo

La japana lingvo NE estas skribita. Anstataŭ skribi, japanoj faras sur papero strangajn desegnaĵaĉojn, ĉefe dometoj, fenestretoj, fostoj kaj strangaj krucetoj. En Japanio ĉiutage oni uzas de mil ĝis du mil dezegnaĉojn devenantajn de Ĉinio plus dekoj da fonetikaj literoj. Ili aperas sur ekrano aŭ presiĝas sur papero per aparta programo. Preskaŭ ĉiuj japanaj lastatempaj komputiloj havas tian kapablon.

Japanoj 'povas' uzi latinajn literojn. Jes, ja. Sed la vero por pli multaj japanoj estas, ke ili 'deziras NE uzi latinajn literojn' por komuniki inter si en la japana.

<center>Ĉu ŝi parolas la japanan?

[redakti] Idistaj mensogoj

Kretenaj idistoj aĉe mensogas pri japana lingvo. Ili diraĉas ke

Japoniana esas linguo parolata da plu di 130 milioni di personi, precipue en Japonia, ma anke en multa regioni da enmigranti.

Alie, terorisme ili aldonas tiun malveraĵon:

Japoniana esas skribata per quar skribsistemi: Chiniana simboli, du silabala sistemi, e la Romana alfabeto.

HO VE!

[redakti] Utilaj frazoj

1. Edzino kiu perdis sian hontecon dikiĝas.「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」

2. Jam pasis longa tempo post nia lasta renkontiĝo! Ĉe la labor-agentejo, amasiĝas pasintaj kunlernantoj.「久しぶり ハローワークで 同窓会」

3. Mia edzino, malgraŭ "enlande farita", estas venena.「ぼくの嫁 国産なのに 毒がある」
wikia