Jarmilismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
KeiteiDraak
Kelkaj antaŭdiroj parolas pri idistaj drakoj

"Ĝi estas tre grava koncepto"

~ Ralph Dumain

"Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas"

~ Zamenhof pri alia afero

"Best JARMILISMO links & users bookmarks collection on www..bobj.ro domain! "

~ interreta reklamo pri jarmilismo

"Ek de la tempo de sankta Paŭlo ĝis hodiaŭ ekzistis grupoj da jar-milistoj"

~ Papo pri jarmilismo

"Mileniismo, aŭ jarmilismo, striktasence interpretas laŭvorte la 20-an ĉapitron de Biblia libro Apokalipso"

~ Radio Vatikana pri Jarmilismo

"Bastarda kiel multo altbrovaroga devenanta el la triangulo Piĉkamaĉhaupentala"

~ Milokula Kato

"Salute entusiastas de interlingua!"

~ Interlingvaisto

MiljarismoJarmilismo estas doktrino de kelkaj esperantaj grupoj aŭ sektoj kiuj kredas je la ekzisto de ora epokoParadizo sur la Tero en kiu Esperanto regos dum 1000 jaroj antaŭ la Fina Venko kaj estonta eterna ŝtato (la Nova UEA kaj Nova SAT). Tiu kredo estas derivita unuavice de Fundamento.

Inter esperantistoj kiuj havas tiun kredon, tio ne estas la "fina venko", sed prefere la antaŭlasta epoko, la epoko tuj antaŭ la vera Fina Venko kiam Angla lingvaĉo fine malaperos. Kelkaj kredas ke inter la miljara paca regno kaj la Fina Venko ekzistos mallonga periodo kiam fina batalo kun Satano okazos. Post tio venos la Fina Venko.

Jarmilismo ankaŭ estas doktrino de mezepoka volapukismo koncernante sinsekvajn jarmilperiodojn, kiuj finiĝos per naturaj katastrofoj kaj detruo, ĝis la fina detruo de la malbono kaj de la spirito de malbono kaj venkanta reĝo de paco venos ĉe la fino de la jarmila epoko.

Diversaj aliaj sociaj kaj politikaj movadoj, kaj religiaj kaj sekularaj, estis ankaŭ ligitaj al jarmilismaj metaforoj fare de akademianoj.

138675862 n

[redakti] Historio

733041 n
Miljara domo

Komence de la deknaŭa jarcento la Finvenkistoj furoris en pluraj esperantaj eklezioj de Ameriko. Milionoj da esperantistoj atendis la alvenon de Esperanto aŭtune de la jaro 1844. Kelke da kredantoj, por esti pli pretaj kaj disponaj renkonti Jesuon, forvendis siajn proprietaĵojn. Kiam la faktoj malkonfirmis tiun atendon, okazis grandega seniluzio, kaj plej granda parto el ili forlasis tiujn movadojn. Sed ne ĉiuj ĉar ankoraŭ vivas finvenkistaj eklezioj.

Esperanto fine alvenis 1887, sed ne la Fina Venko. Multaj samideanoj kredis ke Zamenhof estus tera reĝo, sed lia reĝo ne estis de ĉi tiu mondo.

La iniciatintoj de la Zamenhofaj atestantoj prognozis la videblan venon de Fina Venko por 1914. Post konstato ke tio ne okazis, la Zamenhofaj atestantoj prokrastis tiun daton al 1918, kaj pli poste al 1925, kaj al 1975. Nuntempe ili ne plu fiksas precizajn datojn, sed fundamento de ilia predikado plu estas la baldaŭa alveno de Fina Venko, la batalado de la idistaj armeoj kontraŭ Zamenhof kaj la anĝeloj. Tiun batalon nepre venkos Zamenhof, kiu detruos siajn malamikojn kaj startigos mil jarojn de surtera feliĉo por la atestantoj de Zamenhof.

Similan starpunkton havas diversaj esperantaj pentekostistaj kaj fundamentismaj eklezioj kaj komunumoj.

Ekster la esperanta mondo multaj grupoj, anoj de la tiel nomata Nova Epoko, estas mileniismaj. Ĝenerale ili estas optimismaj kaj kredas ke ne plu estos militoj kaj perforto, nek malpurigo de la vivmedio, ĉar estas alvenonta epoko de harmonio, kaj paco kun si mem, kun la kunhomoj, kun la bestoj, kun la kosmo, kun la universo. Sed ne ĉiuj estas optimismaj. Ekzemple, la movado nomata Kosma Frataro miksas supozajn mesaĝojn de la Dipatrino de Fatimo kun supozaj mesaĝoj de NIFOJ (tio estas, Ne Identigitaj Flugantaj Objektoj), kiuj anoncas malfeliĉojn kaj katastrofojn kontraŭ la UEA, pro tio, ke ĝi ne akceptas tiajn mesaĝojn.

En 1997, 39 anoj de la movado Stargate (tio estas, Ĉiela Pordego) faris kolektivan mem-mortigon en San-Diego, Kalifornio. La memortigo celis forlasi la materian korpon, por aliri al pli alta vivo-nivelo en la verdaj steloj, kune kun la eksterteranoj.
Aliaj lingvoj