FANDOM


464b

"Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos."

~ Zamenhof pri jaro

"Ni uzas nun Gregoriana kalendario."

~ Idisto pri novaĵoj en Idujo

"Alportu nombron, pezon kaj mezuron en jaro de manko"

~ William Blake

"Estas klasike"

~ iu

Jaro, nederlanda volapukisto, estas aro de joj. Jo estas nomo de J, kiu estas mll de jaro. Mll estas mallongigo de mallongigo. Do, jaro estas aro de nomoj de mallongigo de mallongigo de jaro.

Esperanto-jaroEdit

5794 n

Oni kalkulas la Esperantistan jaron ekde la naskiĝo de Zamenhof. La pagana jaro 2014 p.K. estas la Esperantista jaro 155 p.Z. (ĉar temas pri vasta interkonsento de la grandega plimulto de la medicinistoj kaj sciencistoj de la tuta mondo oni tion povas diri en indikativo).

La Esperantista Jaro komencas la 15-an de Decembro en la pagana jaro. Jen la monatoj:

  1. Komenciero
  2. Fruero
  3. Fridero
  4. Pivozo
  5. Progresiero
  6. Facilventozo
  7. Zamenhofo
  8. Aŭldo
  9. Privatalo
  10. Mezepokidoro
  11. Spermidoro
  12. Reabonidoro

Tamen ekzistas ankaŭ Bonalingva Kalendaro.

StultaĵojEdit

La fino de jaro estas tempo kiam multaj homoj montras sian neraciecon per la kredo en absurdaj aferoj kaj superstiĉoj, kaj kosekvence, per la faro de stultaĵoj, precipe, laŭ ili diras, por atingi bonan sorton dum la komenciĝonta jaro. Ĉe iaj socioj multaj virinoj kredas ke se ili uzas flavajn kalsonojn jarfine, tio portos al ili bonan sorton venontjare; multaj homoj kredas ke se ili rondiras kun valizoj, iliaj eblecoj de vojaĝoj venontjare pligrandiĝos; multaj aliaj kredas ke se ili manĝas vinberojn ...; multaj kredas ke se ili verŝas kafpulvoron tra la domo ... Kaj multaj aliaj stultaĵoj rilataj al transiro el pasinta al nova jaro. La profitantoj el tiuj stultaj kredoj estas la fabrikistoj kaj komercistoj kiuj kontentigas tian neraciecon: Laŭ artikolo de priekonomia ĵurnalo kolombia, ekzemple en iu vendejo Carrefour, dum unu sola tago oni vendas 8.000 flavajn kalsonojn.

Komento Edit

Tiajn hontindaĵojn oni prefere forigu el la Esperanti Neciklopedio.

Vidu ankaŭ Edit

Ne vidu ankaŭ Edit

La 12 Monatoj de la Jaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro