FANDOM


"Que il ha illes qui partage su opiniones, es ya bon."

~ Interlingvaisto
Ghechjo

Jeb forte oponas klopodojn kontraŭ trodikeco.

Ĝibo de la Dinastio Buŝo, la unua de Sia Nomo, Reĝo de la Usonanoj kaj la Fondintaj Patroj, Sinjoro de la Sep Kontinentoj kaj Defendanto de la Regno, barbarlingve Jeb Bush, estas la ekzilita ĉefo de la Dinastio Bush, kiu konsideras sin la laŭrajta reganto de Usono. Li okazigis la geedziĝon de sia partio, la Respublikanoj, al la Tea Party por provizi la armeon, kiun li bezonas por rekapti la Ovalan Oficejon.

Li estas heredulo de George Bush la Pli Maljuna kaj George Bush, iamaj reĝoj de Usono. Dum la ribelado de Obama, lia patro sendis lin kun la Respublikanoj al Konektikuto, praa hejmo de la kastelo Bush. Nelonge post kiam la Respublikanoj formale perdis la baloton, la armeo de Obama almarŝis Kontektikuton por kapti Bush. Antaŭ la alveno de Obama, Bush kaj la respublikanoj eskapis al la Sudo, trans la Linio Mason-Dixon. Sen sekvantoj, Ĝibo devis veturi inter la sudaj urboj klopodante trovi subtenantojn por rekapti la Ovalan Oficejon. Tamen fojfoje li devis almozi manĝon kaj kampanjajn kontribuaĵojn el riĉaj negociaj firmaoj, do li gajnis la nomon "La Almozula Reĝo."

Ĝibo pretendas la titolon Sinjoro de la Sep Kontinentoj kaj nomas Obama nur kiel "la Uzurpulon."