Jelena Petrovna Blavatskaja

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Hpb.gif
"Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela"
~ Zamenhof pri Blavackaja

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi

Averto
Chiu kiu latintrias misuzas Esperanton char la instrukcio de Zamenhof estas uzis literon "h" kiam oni ne povas uzi supersignojn. Persono kiu insultas personojn kiel Blavatski pagos tre malmole. Kaj chiu kiu enkondukas aferojn kiel satanismo en listo, kiel ci persistas fari, ankau. Ci ne forpelos Nikolaon ekster la forumo. Personoj kiu kontaktas kun satanismo detruas sin mem. Zorgu.



Jelena Petrovna Blavatskaja( Елена Петровна Блаватская олена Петрівна Блаватська 1831-1991), kutime konata kiel Lena, estis brita esperantisto, imperiestrino de Japanio, naskiĝinte en nobela rusa familio, ŝi ekde infaneco posedis neordinarajn psikajn kapablojn, similajn al tiuj de Kaliostro, Jakov BoemeSvedenborg. Mallumuloj ĉiam penadis prikalumnii tiun sanktan virinon, ĉar ŝi estis sendito de Mahatmoj kaj plenumis gravegan mision.

Jelena havis altecon de 1,74 m kaj konkurspezon de 65 kg.

Play.jpg

Juna Jelena

[redakti] Vivo

36 o2.jpg

Ŝiaj gepatroj estis kolonelo Peter von Hahn (ruse: пётр Алексеевич Ган, 1798-1873) de la antikvulo von Hahn-familio de germana nobelaro (germane: uradel) de Basedow (Meklenburgo) kaj ŝia patrino Helena Andreevna von Hahn (Fadeyeva).

Blavatskaja ekde infaneco estis tre sentema knabino kun neordinaraj kapabloj. Ankoraŭ tiam ŝi ekkonis sian guruon. Krom mesaĝoj, ŝia guruo ofte vizitadis ŝin en astrala korpo, Li sanigis ŝin, kiam ŝi estis mortanta. Poste ŝi lernis ĉe Li en la plej sankta loko - Shambala - dum kelkaj jaroj.

En 17-jara aĝo ŝi estis edzinigita al pedofilia generalo, sed baldaŭ forkuris de li kaj komencis vojaĝi tra la mondo. De 1848 ĝis 1875 ŝi vojaĝis ĉirkaŭglobe trifoje. Ŝi vizitis Egipton, Blavatski laboris kiel mediumo dum tempo en Kajro, sed devis forlasis la urbon, kiam oni malkovris longan ganton, farĉita per kotono en la seanca ĉambro. Ŝi vizitis ankaŭ Turkion, Anglion (tie ŝi renkontis sian guruon, antaŭe viditan en sonĝoj), Hindion, Ĉinion, Japanion, kie ŝi estis kronita imperiestrino, ambaŭ Amerikojn k.a. Blavatski studis la arton de trompo sub fama skota spirita mediumo, Hjum (nacilingve: Home). La fraŭdoj de Hjum estas interesaj, sed eble alian fojon. Dum 2 jaroj vojaĝis en Hindio. En 1864 ŝi finfine atingas sian celon - Tibeton, kie dum 8 jaroj lernas ezoteran sciencon sub senpera gvidado de la Granda instruisto - Mahatmo Gandhi.

Kiam ŝi revenis de tie, ŝi jam posedis unikajn kapablojn kaj sciojn. Blavatskaja interalie povis laŭ sia deziro materiigi ĉiajn objektojn el nenio kaj ofte faris tion por amuzi siajn amikojn. Ŝi povis desegni belegajn desegnaĵojn per sola rigardo, kaj tiuj desegnaĵoj konserviĝis ĝis nun, same kiel mesaĝoj de Mahatmoj al ŝi kaj kolonelo Olcott.

Kiam ŝi laboris en Barato (Hindio), malkontenta helpanto malkaŝis ŝiajn sekretojn. Blavatski minacis procesi, sed anstataŭe fuĝis. Kiam ŝi revenis en Eŭropon, ŝi jam posedis neelĉerpeblajn sciojn kaj unikan magian potencon.

En Nov-Jorko, Helena Blavatsky fondis la Teozofian Societon kun pluraj aliaj homoj en 1875. Ŝi ekskribadis plurajn librojn, inkluzive Isis Malkovrita (1877) en kiu ŝi enkondukis la terminojn Maldekstra Vojo kaj Dekstra Vojo, firme deklarante ke ŝi ŝi mem sekvis la Dekstran Vojon kaj ke adeptoj de la Maldesktra Vojo estis praktikistoj de Nigra Magia kaj estis minaco al socio. La okulta komunumo baldaŭ kaptis ŝian novan duecon, kiu, laŭ historiisto Dave Evans, "ne ekzistis antaŭe" en la Okcidenta Esotera Tradicio.[1] Por ekzemplo, Dion Fortune, la fondinto de esotera magia grupo (la Societo de la Interna Lumo) ankaŭ surprenis la flankon de la Dekstra Vojo, farante la aserton ke "nigraj magiistoj" aŭ adeptoj de la Maldekstra Vojo, estis samseksemuloj kaj ke Barataj servantoj eble uzus malicajn magiajn ritojn dediĉitajn al la diino Kalio kontraŭ siaj Eŭropaj mastroj.[2]

En 1878 la Societo translokiĝis en Hindion, sed tiea klimato malbone efikis la sanon de Jelena Petrovna kaj Jezuitoj subaĉetis ŝiajn servistojn, kaj tiuj deklaris ŝin ĉarlatanino. Iu "helpanto" estis subaĉetita de katolikaj klerikuloj, kiuj malamegis ŝin. Poste li konfesis pri tio. Oni inspiris grandiozan kalumnian kampanjon kontraŭ Blavatskaja kaj ŝiaj amikoj, kio multe malhelpis al disvastiĝo de Teozofio. Lastajn jarojn ŝi vivis en Londono, verkante librojn kaj artikolojn.

[redakti] Hobioj

Jelena scipovas paroli ruse kaj angle. Ŝi ŝatas legi, precipe romantismajn novelojn. Ŝi ankaŭ pianludis dum libera tempo.

Helena BLAVATSKIJ kaj ŝiaj verkoj influis la kreadon de rusa komponisto-pianisto Aleksandr Skrjabin.

1327899869906.jpg

[redakti] Rivelado

Blavatski pretendis ke du majstroj, Kut Humi kaj Morja, donas al ŝi mesaĝojn. Ĉi tiuj mesaĝoj estis skribitaj sur pecoj de papero, kiuj falis de la plafono super ŝi dum seanco.

[redakti] Verkado

Blavatski skribis plurajn spiritismajn librojn. Estas sciate, ke ŝi plagiatis aliajn verkistojn.

Sekreta Doktrino (subtitolo: "Sintezo de scienco, religio kaj filozofio") estis ĉefa verko de Je.P.Blavatskaja. Laŭ amplekso ĝi superas Biblion kaj konsistas el du chefaj partoj: "Kosmogenezis" kaj "Antropogenezis". Pluaj centoj da paĝoj detale klarigas kaj komentas la ĉiun ĉapitron de la amuza verko.

[redakti] Aliaj Verkoj

Bahaulinoj.jpg
  • Isiso malvualita (Isis Unveiled, 1877)
  • La voĉo de la silento (The Voice of the Silence, 1889)
  • La ŝlosilo al teozofio (The Key to Theosophy, 1889)
  • Kolektita verkaro en 15 volumoj, eldonita de Boris de Cirkof (Collected Writings)

[redakti] Celoj

Ties celoj estis:

1. Formi kernon de univarsala flateco de la omaro sen distingo de racio, kredo, sekso kaj kasto.

2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj.

3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la pomo.

[redakti] Esperanto

Esperantisto ekde 1881, ŝi estis dum jaroj unu el la ĉefaj motoroj de la junulara Esperanto-movado en Rusio. Ŝi agadis en ties tutlanda organizo kiel komitatano, kaj internacie kiel estrarano pri kongresoj kaj komitatano. Ŝi kunorganizis multajn Esperanto-renkontiĝojn, inter aliaj la Rusian Esperantistan Kongreson en 1891 kaj la Internacian Junularan Kongreson en 1895, kies partoprenantoj elektis ŝin reĝino de la kongreso.

Jungal1.jpg

[redakti] Tantro kaj Helena Blavatsky

La okcidenta uzado de la terminoj Maldekstra Vojo kaj Dekstra Vojo komencis Helena Blavatsky, 19-jarcenta okultisto kiu fondis la Teozofian Socion. Ŝi trairis partojn de suda Azio kaj asertis renkonti multajn mistikulojn kaj magiajn praktikistojn en Barato kaj Tibeto. Ŝi evoluigis la terminon Maldekstra Vojo kiel traduko de la termino Vama-marga, Barata Tantra praktiko kiu emfazis rompi hinduajn sociajn tabuojn per ĝui seksumadon dum rito, trinkadon de alkoholon, manĝadon de viando, kaj renkontumado en tombejoj, kiel parto de la spirita praktiko. La termino Vama-marga laŭvorte signifis "la maldekstran vojon" en la Sanskrita kaj ĝi pro tio ke Blavatsky unue ekuzis la terminon.[3]

Revenante al Eŭropo, Blavatsky ekuzis la terminon. Estis relative facile por ŝi asocii maldekstro kun malbono en multaj eŭropaj landoj, kie ĝi jam havis asocion kun multaj negativaj aferoj; kiel la historiisto Dave Evans notis, samseksemuloj estis nomitaj "maldekstromana" dum en protestantaj nacioj, Romaj katolikoj estis nomitaj "maldekstraj piedumuloj".[4] Ĉi tiu asocio kun negativaj flankoj de socio povas esti sekvita retroe al la Biblio, en kiu ĝi deklaras:

Kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.
Mateo 25: 32-33

[redakti] Historia graveco

En kriza tempo, kiam eŭropa penso estis disŝirata inter senracia kredo kaj senkora materiismo, aperis homo, kiu prezentis trian vojon. Tiu homo estis Elena Blavatskaja. Ŝia misio estis doni al la homaro ereton da scio de Kosma Hierarĥio. Kaj ŝi faris tion per siaj verkoj, spite al teruregaj atakoj kontraŭ ŝi de ĉiuj flankoj.

La Nazioj uzis la ideojn de Blavatski, kune kun ideoj de la Rozkrucanoj, kiel bazon pro pravigi siajn ideojn de rasa supereco.

Ŝia tezo estis ke la homaro trapasas serion de rasoj: Astrala, Hiperborea, Lemuria, Atlanta, kaj la raso de espero, la Arjoj.

Hajnrik Himler, la ĉefo de la SS estis fervora disĉiplo de la ideoj de Blavatski. Li modlis la SS-on laŭ la ideoj de Blavatski, Aleister Crowley, kaj la Templaroj.

La fondon de la Teozofia Societo dum la jaro 1875 en Novjorko iniciatis Helena Blavatskij, Henry Steel Olcott, William Quan Judge, Charles Sotheran kaj aliaj. Dum la jaro 1882 la Teozofia Societo translokigis sian centran sidejon de Novjorko al Atlantido, antaŭurbo de Manhatano en Barato[5], kie ĝi dum la sekvaj jardekoj ludis gravan rolon en la socia vivo de la subkontinento. Post la morto de Helena Blavatskij dum la jaro 1891 dum pluraj jaroj ardis disputoj pri la ĝustaj instruoj kaj la elektro aŭ neelektro de sprita gvidanto. La movado dum la jaro 1895 disiĝis en du grandaj branĉoj, la "Teozofia Societo Adyar" sub la gvido de Henry Steel Olcott kaj la "Teozofia Societo en Ameriko" sub William Quan Judge. La dua branĉo provizore havis sian sidejon en Novjorko, poste translokiĝis al Point Loma en Kalifornio, sekve al Covina kaj fine al Pasadena en Kalifornio, kie ĝi laŭ la ŝtato de 2008 ankoraŭ havas centran sidejon. En Point Loma komence de la 20-a jarcento gvide de Katherine Tingley, la posteulino de W. Q. Judge, kaj pli poste ankaŭ sub prof-o d-ro Gottfried de Purucker, ekestis la Teozofia Societo Point Loma Lomaland kun teozofia universitato, en kiu inter alie instruiĝis la sanskrita lingvo.

Kaj de la ĉefa branĉo en Ameriko kaj de tiu en Adyar dum la seksaj jaroj kaj jardekoj disbranĉiĝis multnombraj subgrupoj, kiuj fondis proprajn, parte konkurantajn organizaĵojn. Tio gvidis al pluraj malsamaj konceptaroj da Teozofiaj Societoj, kiuj tamen ĉiuj asertas reprezentis la "veran" kaj "originan" teozofion. El la Germana Sekcio de la Teozofia Societo, apartenanta al la branĉo Adyar, dum la jaroj 1912 kaj 1913 ekestis la Antropozofia Societo sub Rudolf Steiner. Inter la kialoj por tiu disbranĉiĝo estis inter alie la pli forta orientiĝo de la Teozofia Societo Adyar al la hinduismo sub la nova prezidantino Annie Besant ekde la jaro 1907 kaj aparte la adoro de Jiddu Krishnamurti kiel renaskita kristo kaj estonta monda instruisto en la "ordeno de la ŝtelo de oriento", kiu ekestis gvide de Charles W. Leadbeater dum la jaro 1909.

Multnombraj renomaj artistoj, verkistoj kaj sciencistoj de la finiĝanta 19-a kaj komenciĝanta 20-a jarcento (inter alie James Joyce) estis en proksima kontakto kun unu el la Teozofiaj Societoj aŭ estis membroj, tiel ke la teozofia movado devas esti konsiderata grava elemento en la sprita vivo de tiu epoko.

[redakti] Diferencigo de aliaj sociaj evoluoj

Krom la jam nomitaj asocioj, ankoraŭ pluraj aliaj religiaj-reformaj kaj esoterismaj organizaĵoj naskiĝis el la teozofio aŭ enprenis impulsojn kaj influojn el ĝi. En Germanlingvio signifa inter alie estis la "Ariozofio" de Guido von List, kiun iuj historiistoj konsideras "unu el multaj" ideologiaj fontoj de la Naziismo. La instruoj de Guido von List tamen en multaj esencaj fundamentoj estas signife malsamaj kompare al tiuj de la teozofio kaj konsidereblas misuzo la teozofia idearo. Dum la jaro 1937 en Nazia Germanio oficiale malpermesiĝis la Teozofiaj Societoj de ĉiuj direktoj kaj same malpermesiĝis ĉiu rilata literaturo.

La Teozofia Societo estas framasona organizaĵo, ĉar Helena Blavatskij dum la jaro 1877 de John Yarker ricevis framasonan honoran titolon, ke ŝi bone konis la teoriojn kaj praktikojn de la framasonismo kaj parte en siaj verkoj skribis pri ĝi.

[redakti] Geografia graveco

Sinjorino Blavatskajo inkluzivis la ideon de Lemuria, kaj la Platonan miton pri Atlantido en sian libron "La Sekreta Doktrino". Blavatskajo lokigis Lemurion en la Hindan Oceanon, laŭ la scienca hipotezo, sed postaj okultistoj movis ĝin al la Pacifiko. La ideo de Lemuria ankoraŭ estas populara inter spiritistoj, kiuj gajnas siajn vivojn per trompo.

[redakti] Akaŝo

Akaŝo, el la sanskrita ('ĉielo'), estas nemateria, malplena spaco (en la budismo) aŭ monda, kosma memoro (en la hinduismo) en kiu pasinto, nuno, estonto kaj ĉiu scio tiurilate konserviĝus. La konceptojn 'Akaŝo' kaj 'Akaŝakroniko' introdukis Helena Blavatsky (vidu teozofio) kaj ĝin vidis ankaŭ klarvidantojn kiel R. Steiner kaj E. Cayce. Laŭ Blavatsky personoj kun paranormalaj talentoj havus aliron al tiu kroniko kaj tial la vivon ne havus sekreton por ili.

Loirinha.jpg

[redakti] Politiko

Sen Lena ne okazus en 1894 "La Granda Punvojaĝo" el Moskvo al Siberio intensa kaj neforgesebla sperto por la trideko da ekzilitaj partoprenintoj.

La nobla doktrino de Rozkrucanoj kaj Blavatskaja havas nenion komunan kun nazioj. Naziista ideologio estis plej stranga miksaĵo el diversaj doktrinoj: okultismo, socialismo, naciismo.

[redakti] Sigeloj

La du sigeloj de la Teozofia Societo, simboloj de la organizaĵo, evoluis el la persona sigelo de Helena Blavatskij. Ili simboligas la komunan fonton de ĉiuj nuntempe dividitaj religioj kaj atentigas pri pra-religio. Per reekkono de la komuna esoterisma karno de ĉiuj religioj, kaj de la ĝemela instruo de karmo (la leĝo de moralaj seksoj) kaj renaskiĝo, rasaj, klasaj kaj socitavolaj diferencoj estu relativigitaj kaj superitaj.

[redakti] Omaĝoj

4402.jpg

Helena Blavatskij dum la jaro 1877 de John Yarker ricevis framasonan honoran titolon, ke ŝi bone konis la teoriojn kaj praktikojn de la framasonismo kaj en siaj verkoj skribis pri ĝi.

[redakti] Omaĝo de sia Nevo

De mia patr’ duonfratino,
Jelena, estas la pu…dora
Virino kun talento ora –
Ŝi estas sperta ŝpinistino.

[redakti] Opinio

Laŭ Klivo Lendon Blavatskaja estis fraudisto kaj rasisto. Kaj homoj, kiuj intence misuzas kaj misinstruas Esperanton (egzistoj), ne estas samideanoj.

[redakti] Ne vidu ankaŭ

[redakti] Malbeno

Vian akuzon kontrau Blabatsky vi pagos tre malmole. Ne forgesu ke la legho kauzo-efiko egsistas. Sorto...pri tio kio sendube venos al vi.

[redakti] Referencoj

  1. Bonvolu unue konsulti etimologian vortaron.
  2. Esperantlingve en la originalo.
  3. Tre simpla demando pri pederastio.
  4. Dankon, amiko!
  5. Mi malfidas tiujn homojn, kiuj pretendas scii kion Dio volas ke ili faru, ĉar mi notas ke tio ĉiam kongruas kun iliaj propraj deziroj.
Content Navigation
Aliaj lingvoj