Jerusalemo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"De superfluo malboniĝas la ĝuo"

~ Zamenhof pri Jerusalemo

"Molto interessante. Grazie"

~ italo pri ĉi tiu artikolo
TEMPLO DE SALOMÃO.jpg

Jerusalemo (hebree ירושלים Jeruŝalajim, arabe القـُدْس Al-Quds, oficiale en Israelo أُورشَلِم القـُدْس Urusalim al-Quds) estas sankta urbo de judismo, kristanismo kaj islamo, pro tio, ĝi estas la plej pacema loko en la Tero.

Nuntempe, sur la loko de malnova templo, estas bunta konstruaĵo, kie funkcias la Instituto Por la Evoluo de Nova Mondkulturo. Komence la du oficialaj lingvoj de la IPENM estis la araba kaj la hebrea, sed tre baldaŭ aldoniĝs Esperanto, la vera mondolingvo, eble unu monato poste, kiam oni ekaŭdis pri ĝi.

Enhavo

[redakti] Sanktaj skriboj kaj Jerusalemo

Sanktaj leteroj kun aliaj gravaj manuskriptoj de Zamenhof, estas bone konservitaj en la biblioteko de la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Tiu fako enhavas nur du malgrandajn esperantlingvajn manskribaĵojn de Zamenhof, plue du interesajn leterojn alilingvajn kaj du konatajn gravajn rusajn manuskriptojn.

[redakti] Geografia aspekto

Jerusalemo estas tute aparta urbo, komparebla kun neniu alia. Unuflanke, ĝi estas orienta malpura, malfacile trairebla kaj traveturebla brua urbaĉo. Aliflanke estas la trono de la Eternulo, kaj Lia gloro senteblas ĉie ĉirkaŭe.

[redakti] Deziro al paco

Moderna preĝejo en Jerusalemo

Vojaĝanta ĵurnalistino al Israelo venis kaj pridemandis maljunan judon, kiu preĝas tradicie skuante barbon apud la muro de Jerusalema Templo. Li finis la riton, demetis preĝan tukon
- Kiom ofte vi preĝas, sinjoro?
- Ĉiutage.
- Kiom delonge?
- Jam 40 jarojn.
- Kaj pri kio vi preĝas?
- Ke venu paco, ĉesu ekstera danĝero de militantaj popoloj, ke niaj infanoj ĉiam estu sataj.
- Kiun senton vi havas preĝante?
- Mi havas senton, kvazaŭ mi parolas kun muro!

[redakti] Singardemo

Viro kaj lia edzino iris ferii al Jerusalemo. Kiam ili estis tie la edzino mortis.
La estro de la funebro-entrepreno diris al li:
- Oni povas sendi ŝin hejmen por 5000$, aŭ enterigi ŝin ĉi tie, en la Sankta Lando, por nur 150$.
- Mi volas sendi ŝin hejmen.
- Kial vi volas elspezi tiom multe da mono, kiam estas tiel bele kaj malmultekoste enterigi ŝin ĉi tie?
- Antaŭ multaj jaroj, viro mortis ĉi tie kaj ĉi tie estis entombigita, sed post tri tagoj li reviviĝis. Mi ne volas riski tian eblecon.

Aliaj lingvoj
wikia