Jesuo
El Neciklopedio
"Jen la homo!"
~ Pontio Pilato pri Jesuo Kristo
"Amo pli kora, disiĝo pli dolora"
~ Zamenhof pri Jesuo
"La Savanto estas Jesuo!"
~ Usonano pri Jesuo
"Jesuo estas la vojo,la vero kaj la vivo!"
~ Pastro pri Jesuo
Li pozis kaj por pentraĵoj kaj por statuoj. Tiuj verkoj uziĝis kiel idoloj en la temploj de Romio, kaj kelkaj ĝis nun tie travivis.
Enhavo |
[redakti] Frua kariero
Lia kariero kiel arta modelo komenciĝis la mem tagon, kiam li estis naskita. Kun kune la patrino, li pozis por bildo uzota sur novjara salutkarto. Oni pagis ilin per oro, olibano, kaj mirho. Por Jesuo, tio estis la unua el multaj sukcesoj.
La fruaj sukcesoj tamen ankaŭ alportis problemojn. Oni akuzis la gepatrojn de Jesuo pro infanpornografio, ĉar ofte li aperis nuda en portretoj. Tial ili devis fuĝi al Egiptio.
[redakti] Pli malfrua vivo kaj instruado
Jesuo estis verŝajne la unua rabeno, kiu uzis la esprimon "kaptistoj de homoj" — vortoj ankoraŭ popularaj inter gigantaj polpoj.
[redakti] Ekzekuto
Jesuo estis ekzekutita, sed la kialo de la ekzekuto estas temo de historia disputo. Laŭ malnova teorio, judaj gvidistoj kondamnis lin pro blasfemo. Tamen laŭ pli nova teorio (bazita sur nuntempa historia esploro sed ankoraŭ ne pruvita), lin ekzekutis la romiaj artistoj, post kiam la artaj modeloj faris strikon.
Certas almenaŭ tio, ke la artistoj ĉeestis la ekzekuton, kaj tie faris pluajn bildojn.
[redakti] Zombia aperoj
Post la morto, Jesuo iĝis zombio kaj dum 40 tagoj daŭre li marŝis, parolis kaj eĉ manĝis. Li eble estis la nura juda zumbio em la historio.
[redakti] Ebla nuna rolo en ĉielo
Kvamkam ĉiuj samopinias, ke Jesuo estis bonaspekta, ekzistas multaj malsamaj vidpunktoj pri lia ebla nuna pozicio en la ĉielo.
- Laŭ kelkaj Hinduoj, Jesuo estas enkarnigo de Dio, alie konato kiel Viŝnu. Viŝnu ankaŭ enkarnigas kiel Kriŝno, kiel Budho, kaj ankaŭ kiel Matsjao, kiu estas giganta fiŝo. Pro tio, la fiŝo estas grava simbolo por la hindueskaj formoj de kristanismo.
- Laŭ unitarianismo (
aka monoteismo), li estas juda profeto, sekve tre grava por islamanoj. - Laŭ la trinitarismo (
laŭ sila ortodoksa kristanismo), Jesuo estas la Ŝafido de Dio, la eterne naskigita Filo. Li sekve havas unu hipostazon, du naturojn kaj estas samesenca kun sia Patro, la Virŝafo.
Imprese, ĉu ne? Vi diris ne? Nu, vi iros inferon.
[redakti] Jesuo kaj la Biblio
Jesuo estas menciita en la Sankta Biblio, sed kontribuis malmulton al kreada scienco.
[redakti] Postviva influo
Post la morto kaj zombiado de Jesuo, ekestis klubo, kiu uzis sian nomon por akiri monon, tiu klubo, post kelkaj jardekoj iĝis profesia entrepeno kiu daŭras ĝis hodiaŭ.
Rezume, oni povas diri ke Jesuo estas eksterterano ĉiopova kiu antaŭ dumil jaroj ekkomencis enterprenon kiu nun estas ege riĉa.
[redakti] Vidu ankaŭ


