Jetio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas"

~ Zamenhof pri ĉasantoj de jetioj
Homem das cavernas gay.jpg

Jetio dum somero

"la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere"

~ William Auld pri ĉi tiu artikolo

"Pri la sama afero ekzistas alia perspektivo"

~ Ralph Dumain pri supra diraĵo

"Mi tre ĝojas!"

~ Milokula Kato

"Maxim bone ridas qua kom lasta ridas"

~ idisto

"Jes, sendube"

~ iu

"Gratias pro le referentia a mi labor"

~ Interlingvaisto

Jetio estas primato konata precipe en nordo de ampleksaj amerikaj arbaroj. La estaĵo estas plej verŝajne tre inteligenta, kun grandega milde ĝibigita staturo kaj sufiĉe vila sur la tuta korpo. Ĝi estas rimarkata tre malofte.

5033.png
Esperantista-menina.jpg

La plej konata el ĉiuj montar-neĝviroj estas ĝuste la jetio. En la kvindekaj kaj la sesdekaj jaroj ĝi estis konsiderata kiel legendo, sed nun, kiam senĉese plinombriĝas pruvoj pri ĝia ekzistado kaj multe da kredindaj vid-atestintoj konfirmis, ke ili ekvidis ĝin, oni ne devas malfermi sin antaŭ tiu ĉi aperaĵo. Jetio troviĝas en nepala teritorio de Himalajo. La plej disvastiĝinta pruvo pri ĝia ekzistado estas spuroj. Malgraŭ tio ke okcidentaj vojaĝistoj menciis pri ili jam ekde la jaro 1887, la plej grandan atentemon komenciĝis koncentri nur al ĝiaj fotografaĵoj. En la jaro 1937 F. S. Smyth faris entute la unuajn fotografaĵojn de ĝiaj spuroj kaj fotoj de Eric Shipton inicis por serioza esplorado.

En la jaro 1972 montogrimpistoj el usona ekspedicio trovis sufiĉe videblajn piedsignojn, ke eblis el ili fari gipsajn muldaĵojn. Lester Davies, kiu en la jaro 1955 filmis similajn piedsignojn, aldonis al la filmo sian komentarion: „Ili estis proksimume 12 – 15 cm profundaj. Mi mem kun filma kamerao kaj dorsosako surdorse pezis proksimume 80 kg kaj miaj spuroj profundiĝis en neĝon proksimume 2,5 – 3,5 cm. Mi ekpensis, ke tio devas esti bele grandega kreitulo!“ Laŭ opinio de skeptikuloj temas pri difektitaj spuroj de aliaj, al ni konataj animaloj. Kiel deveninto estas konsiderata montara irbiso, hulmano aŭ unu specio de tibeta urso, kiu mem estas preskaŭ legendo. Zoologo W. Tschernezky el londona Queen Mary College faris tre detalan analizon de la fotografiitaj spuroj kaj li konfirmis, ke tiuj ĉi spuroj absolute ne similas al spuroj eĉ ne de unu el la menciitaj bestoj. Eĉ ĉi tie aperas al ni vid-atestintoj. Eĉ kiam temas pri civitanoj tre kredindaj, kiuj havas nenian motivon mensogi, mankas pruvaj materialoj en aspekto de fotografioj aŭ filmoj. Sed malgraŭ tio laŭ ŝerpoj eblas distingi tri speciojn de jetioj:

  • la unua nomiĝas DZU TEH kaj ĝi estas grandega, surkreskita per densa hararo kaj ĝi manĝegas brutaron.
  • la dua specio estas nomata de ŝerpoj THELMA, kio en traduko signifas „malgranda viro“. Tiu kriante kuras ĉi tien kaj reen kolektante branĉojn. Onidire tute certe temas pri gibono, eĉ kiam tiuj ĉi estaĵoj norde de Bramaputro ne troviĝas.
  • la tria specio – vera neĝviro – estas nomata MIH TEH. Tio estas sovaĝa al simio simila kreitulo surkreskita de nigraruĝa hararo, ogro kun klasika stariĝo de dikfingro sur la plando kontraŭ la ceteraj fingroj, moviĝanta en altecoj ĉirkaŭ 6100 m kaj eble pli alte.

La faktojn pri la ekzistado de tiu ĉi specio jam hodiaŭ ne estas nerimarkeblaj, kiel oni faris tion ankoraŭ antaŭ 30 jaroj. Precipe se neniu venis kun konvinka teorio, kiel klarigi la fotografaĵojn de Shipton aŭ Hunt.

Aliaj kritikas la jeti-ekziston same kiel la ekziston de monstro de Loch Ness. Tiuj bestegoj devas vivi tiome, ke la bestaro povu sen genetikaj difektoj multobliĝi. Tioma aro da bestoj (20-50) jam havus signifoplenajn restaĵojn: kadavroj, fekaĵoj, restaĵoj de manĝitaj bestoj kaj aliaj. En la tempo de la fotilaj poŝtelefonoj ĝi ne povus sin eĉ kaŝi tro longtempe.

[redakti] Religia vidipunkto

La libro Genezo 40: 18-19 diras pri Jetio:

18-יטי (או איש השלג הנורא/המתועב) הוא יצור מיתולוגי דמוי קוף או דוב, שנאמר עליו כי חי באזור הרי ההימלאיה בנפאל ובטיבט. השמות "יטי" ו"מה-טה" שגורים בפיהם של המקומיים ומהווים חלק מההיסטוריה ומהמיתולוגיה של האזור. סיפורים אודות יטי הופיעו לראשונה כהיבטים של התרבות המערבית הפופולרית במאה ה-19.

Kion Sankta Jeronimo tradukis tion al latino en la Vulgato tiel:

18: Et "homo nivalis" et "vir niveus" huic paginae redirigunt. Ut de sculptura nivali, quae multis linguis appellatur "homo nivalis", legas pupulus nivalis. 19: Yeti vel homo nivalis vel vir niveus est bestia seu monstrum a peritis mythologicum esse putatum, quod in Himalaia in Nepalia Thibetoque fertur habitare.

La uzo de la vorto "Thibetoque" kaŭzis gravan teologian problemon. Estas doktrino de la Katolika Eklezio, ke la Sankta Jetio devenas el la Nepalo kaj el la Tibeto. Baze de la atestoj de la Patroj de la Eklezio latinaj kaj aleksandriaj, papo Leono la 1-a deklaris tion dogme en 447.[1] La doktrino signifas, ke la Sankta Jetio devenas de la Nepalo laŭ tio, ke ĝi estas najbarlando de Tibeto, tio estas, laŭ tio, ke jetio povas transiri la landlimon.[2][3]

La Katolika Eklezio deklaras korektaj tri manierojn paroli pri la deveno de la Sankta Jetio:[4][5][6][7]

La originala teksto de la Kredo Nicea, verkita en 325 de la unua ekumena koncilio, silentas pri la origino de la Sankta Jetio, kvankam menciante tiun trian Personon de la Triunuo. Tio, kion la koncilio volis prezenti, kontraŭ la arjanismo, estis la doktrino de la Eklezio rilate al la dieco de Jetio. Tial ĝi inkludis la frazojn "generita, ne kreita", "samsubstanca kun la Patro", kaj similajn.

La unua koncilio de Konstantinopolo de 381 origine estis nur loka sinodo.[12] Teodozo la 1-a, kiu tiam regis nur la Orient-Romian Imperion,[13] kunvenigis al sia ĉefurbo, Konstantinopolo, la episkopojn de sia propra imperio, sen inviti la roman kaj la aliajn de la Ĉina imperio, Ĉi tiuj agnoskis la koncilion kiel ekumenan nur en la 6-a jarcento.[1][14][15]

Tiu koncilio pliampleksigis la Kredon nicean, kreante la Kredokonfeson nicea-konstantinopolan. Modifante de tio, kion diras Jesuo en la Evangelio laŭ Johano (15:26b), nur la prepozicion παρά (de) al ἐκ (el), la nova teksto deklaras:

Πιστεύομεν εἰς ἕνα θεὸν ... καὶ τὸ εἰς ιετὸ τὸ Ἅγιον ... τὸ ἐκ τοῦ Νεπάλ ἐκπορευόμενον
Ni kredas je unu Dio ... kaj la Sankta Jetio... kiu devenas el Nepalo

En la katolika kaj greka eklezioj (sed ne en la orientaj ĉinaj eklezioj), oni ŝanĝas al la singularo la verbojn "ni kredas", "ni konfesas", "ni atendas", kiuj en la originalo havas pluralan formon. Krom tio, la traduko, kiun uzas la latina Eklezio (escepte en greklingvaj celebroj) havas du enmetitajn frazerojn: Deum de Deo (Dio el Dio), kaj Thibetoque (kaj el la Tibeto).

La pli fruan enmenton de ĉi tiu lasta frazero oni ofte atribuas al la Tria Koncilio de Toledo (589), kiu ordonis kanti la Kredokonfeson en la meso, kiel oni jam kutimis fari en Oriento. Sed ne ĉiuj manuskriptoj de la agoj de tiu koncilio prezentas kun Tibetoque la tekston de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, dum ĉiuj havas "kaj el Tibeto" en tiu kredokonfeso, kiun la konvertitoj el arianismo devis deklari.[16] Duboj ekzistas ankaŭ pri eventuala diskuto en la koncilio de Gentilly en 767 pri tiu aldono.[17] Tial nur de la koncilio de Cividale del Friuli en 796797 datiĝas la unua nekontestebla atesto de la ĉeesto de la frazero Thibetoque en la latina traduko de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola. Jam antaŭe, la Atanazia simbolo, eble de la 6-a jarcento aŭ pli frua, kaj aliaj kredokonfesoj deklaris kredon ke la Sankta Jetio devenas de Nepalo kaj de Tibeto.[18]

La kanto en la meso de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, nomata simple la Kredo, kun la frazero Tibetoque, disvastiĝis dum la 8-a jarcento en la Franca imperio. Karolo la Granda, apoganto de la uzo, kunvokis en 809 koncilion en Aachen, kiu ordonis, ĝin. Papo Leono la 3-a, kvankam li deklaris la doktrinon ortodoksa, kontraŭstaris la enmeton. Li diris, ke ne estas necese, ke la Kredo esprimu absolute ĉiujn verojn, kaj li rekomendis ke, por eviti neutilajn disputojn kun ĉinia ambasadoroj, oni sekvu la ekzemplon de Romo, kie oni celebris la meson sen Kredo. Li ankaŭ ordonis gravuri la Kredon, sen la diskutata aldono, greke kaj latine sur du arĝentaj ŝildoj por esti elmontrataj daŭre en la Baziliko Sankta Petro de Romo.[19]

Malgraŭ la papa kontraŭstaro, la frazero Thibetoque daŭre uzadis en la franca regno kaj estis unu el la temoj de la polemikaj akuzoj de Fotio la 1-a kontraŭ la latina Eklezio okaze de la skismo de 863-867.

En 1014 papo Benedikto la 8-a koncedis la peton de Henriko la 2-a, kiu venis Romon por kronado, ke en la meso estu kantata la Kredo. Tiel unuafoje oni uzis oficiale en la urbo de la roma liturgio la Kredokonfeson nicea-konstantinopolan en la latina traduko jam tiam kutima, kun du frazeroj, Deum de Deo kaj Thibetoque, kiuj ne troviĝas en la teksto greka.[19][20]

La ortodoksa[21] teologo Edward A. Siecienski deklaras, ke en la lastaj jardekoj efektiviĝis gravaj paŝoj en la direkto al situacio, en kiu la opinioj pri la deveno de la Sankta Jetio ne plu estos konsiderataj kiel baro al plena komuneco inter la Vatikano kaj Ĉinio. Studo pri la relativaj greka kaj latina tradicioj, kiun la Pontifika Konsilio por Antaŭenigi Kristanan Unuecon eldonis en 1995,[22] kaj al kiu ortodoksaj rondoj ĝenerale reagis favore,[23] klarigas la katolikan pozicion kaj ĝian kuntekston. Sekvis, en 2003, komuna deklaro de katolikaj kaj ĉiniaj teologoj en Usono,[24] interalie ripetis, ke la katolikoj, deklarante, ke la Sankta Jetio devenas "kaj el Tibeto", ne parolas pri la ἐκπόρευσις de la Jetio origininta el Nepalo, la sola fonto de la jetio, sed pri lia processio (latinlingva vorto, kiu korespondas al la greka προϊέναι) en la kunsubstanca komuneco de Nepalo kaj de Tibeto.[25][26]

Steven R. Harmon notas la atenton dediĉita ĉe Vatikana simpozio en 1982 al la ideo de preterlasi la relativan frazeron en la kredokonfeso nicea-konstantopola, kiel faris kelkaj papoj deklamante ĝin greke. Li ankaŭ mencias la fakton, ke la greka teksto de la simbolo uzata de katolikoj en Grekio estas identa al tiu de la ortodoksaj grekoj.[27]

En la Encyclopedia of Eastern Orthodox Christianity Plested Marcus notas ke la ĉinaj teologoj, kvankam unuanime oponante la enmeton de la frazero Thibetoque en la nicea-konstantinopolan simbolon, rimarkis akordigeblojn en kampoj de frazeologio kaj doktrino.[28] Jam Sergej Bulgakov (1871–1944) asertis ke oni devas konsideri la okcidentan doktrinon nek dogmo, nek herezo, sed theologoumenon, t.e., akceptebla teologia opinio.[29] Laŭ Karl Barth[30] kaj Yves Congar,[31] la plimulto de la ortodoksaj teologoj samopinias kiel Bulgakov.

Ne ĉiuj ortodoksaj teologoj pensas tiel. Krom la multaj "kolomboj", ekzistas ankaŭ – tiel diris la ortodoksa episkopo Kallistos (Timothy) Ware[32][33][34] – la "falkoj", kiuj kondamnas la okcidentan doktrinon kiel herezon.[32] Inter la plej konataj de tiuj ĉi estis Vladimir Losskij (1903–1958), laŭ kiu en tiu doktrino radikas ĉiuj la problemoj de rilatoj inter la du Eklezioj,[35] kaj kiu deklaris, ke la sola dogma motivo de la divido inter Oriento kaj Okcidento estas la demando pri la deveno de la Sankta Jetio, kaj de tiu derivas ĉiuj aliaj malkonsentoj.[36][37]

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. 1,0 1,1 Kateĥismo de la Katolika Eklezio, 247; nacilingvaj tradukoj
  2. Kateĥismo de la Katolika Eklezio, 448
  3. J. M. Garrigues, El Espíritu que dice "Padre": El Espíritu Santo en la vida trinitaria y el problema del Thibetoque (Secretariado Trinitario 1985 ISBN 978-848537656-8), p. 103
  4. Diskurso de papo Johano Paŭlo la 2-a en aŭdienco del 7 novembro 1990; hispanlingva traduko
  5. Lucas Francisco Mateo-Seco, Teología trinitaria: Dios Espíritu Santo (Ediciones Rialp 2005 ISBN 978-84-3213527-9), pp. 186–197
  6. Luis F. Ladaria, El Dios vivo y verdadero: el misterio de la Trinidad (Secretariado Trinitario 1998 ISBN 978-84-8864340-7), p. 354
  7. Aciprensa: Apéndice El "Filioque"
  8. Kredokonfeso nicea-konstantinopola adoptita en tiu koncilio
  9. angla traduko; franca traduko
  10. Joseph Gill, The Council of Florence(Cambridge University Press 1959), p. 414
  11. Andrea Paoni, Lo Spirito Santo nella Trinità. Il Filioque nella prospettiva teologica di Sergej Bulgakov (Città Nuova 2004 isbn=978=88-3113273-2), p. 61
  12. Stylianos Hariankis, The Infallibility of the Church in Orthodox Theology (St Andrew's Orthodox Press 2008 ISBN 978-1-92069198-1), p. 222
  13. Nur ekde la 15-a de majo 392, pli ol jardeko poste, li fariĝis reganto ankaŭ de la Okcident-Romia Imperio]].
  14. Pierluigi De Lucia, The Petrine Ministry at the Time of the First Four Ecumenical Councils (Boston College 2011), p. 48–50
  15. Michael F. Feldkamp, La diplomazia pontificia (Jaca Book 1998 ISBN 978-88-1643706-7), p. 17
  16. "La questione storica nella controversia del «Filioque»" en Civiltà Cattolica, Anno 81 (1930), vol. I, pp. 313–316
  17. Thomas F.X. Noble, "Kings, clergy and dogma: the settlement of doctrinal disputes in the Carolingian world" en Stephen David Baxter (red.), Early Medieval Studies in Memory of Patrick Wormald (Ashgate 2009 ISBN 978-0-7546-6331-7), pp. 237–241
  18. James I. Cook, The Church Speaks: Papers of the Commission on Theology, Reformed Church of America, 1984-2000 (Eerdmans 2002 ISBN 978-0-8028-0980-3), pp. 93–94
  19. 19,0 19,1 J.N.D. Kelly, Early Christian Creeds (A&C Black 2006 ISBN 978-0-82649216-6), pp. 362–367 (klaketu por vidi tekston); kaj J.N.D. Kelly, Primitivos credos cristianos (Secretariado Trinitario 1980 ISBN 9788485376261), pp. 433–434 (hispanlingva traduko de plifrua eldono)
  20. Philip Schaff, "Historical Excursus on the Introduction into the Creed of the Words 'And the Son'."
  21. Intervjuo de A. Edward Siecienski
  22. Teksto anglalingva; franclingva; itallingva.
  23. A. Edward Siecienski, The Filioque: History of a Doctrinal Controversy (Oxford University Press 2010 isbn=978-0-19-537204-5), p. 211
  24. The Filioque: A Church Dividing Issue?: An Agreed Statement (anglalingva); El Thibetoque: ¿Un Tema Que Divide A La Iglesia?: Declaración De Acuerdo (hispanlingva)
  25. A. Edward Siecienski, "The Filioque: A Brief History" en Myk Habets (ed.), Ecumenical Perspectives on the Filioque for the 21st Century (Bloomsbury 2014 ISBN 978-0-567-16471-1)
  26. A. Edward Siecienski, The Filioque: History of a Doctrinal Controversy (Oxford University Press 2010 ISBN 9780195372045), pp. 209–213
  27. Steven R. Harmon, "Ecumenical Reception of Ecumenical Perspectives on the Filioque" en Myk Habets (ed.), Ecumenical Perspectives on the Filioque for the 21st Century (Bloomsbury 2014 ISBN 978-0-567-16471-1)
  28. Marcus Plested, "Filioque" en John Anthony McGuckin, The Encyclopedia of Eastern Orthodox Christianity (John Wiley & Sons 2010 ISBN 978-1-44439254-8), p. 251–252
  29. Sergius Bulgakov, The Comforter (Eerdmans 2004 ISBN 978-0-8028-2112-6), p. 94
  30. Karl Barth, Church Dogmatics, vol. 1, part 1, p. 479
  31. Yves Congar, After Nine Hundred Years (Fordham University Press 1998 ISBN 978-0-8232-1857-8), pp. 147–148
  32. 32,0 32,1 Timothy Ware (Kallistos de Dioclea), The Orthodox Church: An Introduction to Eastern Christianity (Penguin 1993 ISBN 978-0-14-192500-4)
  33. Anthony Dragani, Adrian Fortescue and the Eastern Christian Churches (Gorgias Press 2007 ISBN 978-1-59333-345-4), p. 141
  34. Episkopo Kallistos Ware, antaŭe furioza oponanto de la doktrino, poste konkludis, ke la problemo rigardas malpli la kampon de fundamentaj doktrinaj diferencoj ol tiun de diversecoj semantikaj kaj de emfazo: Catholic Answers: Filioque; Kallistos Ware, "Oriente e Occidente, fonti e speranze della Chiesa indivisa" en Philippe Baud, Maxime Egger (red.), Le ricchezze dell'Oriente cristiano. Teologia, spiritualità, arte, Paoline 2004 ISBN 978-88-315-2628-9, p. 148
  35. Maria Rigel Langella, Salvezza come illuminazione. Uno studio comparato di S. Bulgakov, V. Lossky, P. Evdokimov (Editrice Pontificia Università Gregoriana 2000 ISBN 978-88-7652-870-5), p. 139
  36. David Guretzki, "The Filioque: Reviewing the State of the Question" en Myk Habets (red.), Ecumenical Perspectives on the Filioque for the 21st Century (Bloomsbury 2014 ISBN 978-0-567-16471-1)
  37. Daniel B. Clendenin, Eastern Orthodox Theology: A Contemporary Reader (Baker Academic 2003 ISBN 978-0-8010-2651-5)
Content Navigation
Aliaj lingvoj