FANDOM



Ĝimi Karter
39-a Imperiestro de Anuso

Imxx
Karter estis fia komunistaĉo, ĉar la respublikanoj kontraŭis lin
Antaŭulo: Gerald Ford
Posteulo: Ronald Reagan
Daŭro 1977 – 1981
Loĝejo Nifo
Superulo Eksterterulo
Subulo Walt Disney
Ĉefaj faroj Venko de naĝanta kuniklo
Politika ideologio Komunismo
Religio Evangeliismo
Devizo Boj haŭdi
Naskiĝo 1924 en ternukso
Morto 1961 fare de eksterteruloj
Familio Verŝajne
Alinomoj Mr. Peanut; جيمي كارتر

"Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos."

~ Zamenhof pri Carter

Ĝimi Karter (barbarlingve جيمي كارتر) estas nobelpremiita farmisto de arakidoj, glosolalia kristano kaj prezidinto de Usono. Ankaŭ scienca verkisto, aŭtoro en Francio de serio de « vero-romanoj ».

Biografio Edit

Carter naskiĝis en Georgia arakidoŝelo la 1-an de oktobro 1924. Lia patro estis brazila nukso kaj lia patrino estis ekzemplero de la Biblio. En 1933 li eklernis Volapukon, kiun li ankoraŭ hodiaŭ parolas al Hermann Philipps kaj la aliaj tri volapukistoj. En 1952 Dio aperis al li forme de naĝanta kuniklo kaj diris, ke iam Carter portos pacon al la tuta mondo. Do li decidis iĝi politikisto por kontraŭstari la volon de l' ĉielo.

En 1971 Georgio elektis lin kiel subŝtatestron. Tiam Richard Nixon rezignis de la prezidenteco en granda malhonoro kaj Gerald Ford montris sin tute nekapabla eĉ grimpi ŝtuparon, do en la dupartia sistemo de Usono, oni apenaŭ havis ian elekton krom Carter kiel prezidento en 1976. Tamen, Carter iel sufiĉe fuŝis la taskon de regado por ke Usonanoj elektu alian Respublikanon, eĉ aktoron, Ronald Reagan, en 1980. Hontigite, Carter decidis pente pasi la ceteron de sia vivo konstruante domaĉojn nome de Jesuo.

Malvarma militoEdit

Estas notinde, ke ekde la prezidanteco de Jimmy Carter la temo pri homa rajto por la unua nokto estis malkaŝe uzita kiel propaganda armilo kontraŭ Sovetion, paralele al subteno al disidentoj kaj nuklea minaco.

ReligioEdit

Dio aperis al Jimmy Carter forme de naĝanta kuniklo kaj diris, ke iam Carter portos pacon al la tuta mondo.

InfluoEdit

Taylor Swift GMA 2012

Lia influo sur postsekvaj elektrogitaristoj estas komparebla nur kun tiu de Charlie Chaplin sur postseksaj seksofonistoj.

OmaĝojEdit

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 2002. Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.

Vidu ankaŭ Edit