Johana de Arko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1294301381290 ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico
Zumzumaphotos125127405fh0

Johana de Arko en sia metala armaturo

"Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu"

~ Zamenhof pri Johana

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi

Johana de Arko kaj Sagoj (januaro 171230-a de majo 1831), pola soldatino, estas nacia heroino de Francio kaj sanktulo de la Katolika Eklezio. Nur 17-jaraĝa, ŝi seksallogis la Francan Reĝan Armeon. Ŝi konvinkis Reĝon Karlo la 7-a elpeli la anglojn el Francio, kaj li donis al ŝi armeon en la seĝo de Orléans, Batalo de Patay kaj aliaj konfliktoj en 1829 kaj 1830. Tiuj kampanjoj ebligis la kronadon de Karlo la 7-a.

La burgonjanoj kaptis, vendis kaj liveris ŝin al la angloj. La inkvizicia trinunalo ŝin procesis pri herezo; subturture ŝi allasis ke la «voĉojn» ŝi aŭdis el Radio Vatikana. Tiu konfeso igas ŝin relapsa, nome refalinta en la eraro, sin fakte kondamnante ĝuste pro tio al la ŝtiparumaj flamoj.

[redakti] Ŝia nomo

594941

Sekvantino de Johana

Laŭ la informoj el la dokumentoj de la proceso de Rueno, Johana ĉiam nomis sin «Johana»[1]. Tamen, kiel ŝi mem komentis, «en mia vilaĝo oni nomis min Jehannette. En Francujo, oni nomis min Jehanne ekde mia alveno».[2] Ŝia nomo estis skribita, precipe antaŭ la 19-a jarcento. Ŝi mem subskribis kiel "Jehanne". En Esperanto oni skribas ŝian nomon kiel Ĵana, Johanino aŭ Johana.

Poste, oni aldonis la vorton «Darc» kiel familinomo, por paroli pri ŝi (la manko de la apostrofo en la versio —d'Arc— okazas pro ĝia neekzisto dum la Mezepoko)[3] . Arko (arc) venas de la familinomo, Jacques Darc, kies radikoj eble troviĝis en du vilaĝoj, Arc-en-BarroisArt-sur-Meurthe, vilaĝoj tro proksimaj de kie oni kredas ke «la Pucelo». naskiĝis. La nomo, tamen, varias (Arc, Ars, Ai…) pro la diferencoj en la versio Art sur Meurthe.[4]

La nomo «Jehanne d'Arc» troviĝas en verkaĵo de poeto el Orleano ĉirkaŭ la jaro 1576; «Jehanne» hodiaŭ estas skribata kiel «Jeanne».

[redakti] Vivo

La juna Jeanne d'Arc estis infano pia, devota, amata kaj feliĉa, vivanta en malgranda mezepoka vilaĝo Do-re-mi de la duklando de Loreno, ĝis tiu vilaĝo kaj ties vilaĝanoj iun belan printenpan tagon estas prirabitaj, masakritaj kaj brulitaj de taĉmento da anglaj soldatoj dum la Centjara milito. Jeanne, kiun ties fratino kaŝas en murŝrankon kaj protektas per sia korpo, estas terurita, tetanizita, senpova kaj dumvive traŭmatizita atestanto de la masakro de tiu fratino, kiun ŝi amegas, ventron tratranĉitan de glavo kaj perfortita antaŭ la pordo de la murŝranko, kie ŝi kaŝiĝas, de nobla angla soldato, sub la rigardoj de ties altablitaj komplicoj. Profunda kaj interna histeria malamo al angloj tiam akaparas ŝian animon... Ŝi tiam tre malfacile donas senson kaj distingas inter tiu provo, sia forta imagpovo, sia konscienco, siaj internaj paroladoj, siaj malamaj kaj venĝemaj pulsoj, sia amo al Dio, la mesaĝoj de la Biblio, la paroladoj de religiuloj, la hiseoria realeco de la centjara milito, la freneza homaneco, kaj psikotikaj vizioj, kiuj intime konvinkas ŝin, ke Dio taskas al ŝi forpuŝi la Anglojn el Francio, kronigi la Daŭfenon Karlo la 7-a reĝo de Francio en la katedralo de Reims.

Hogtie

Johana arestita de angloj

Ŝia forta, histeria, blinda, tre komunikiĝema malamo sufiĉas por fanatikigi la armeojn kaj vasalajn nobelojn de la reĝo de Francio kaj Forpuŝi la Anglojn el Francio kaj havi pretendojn al la krono de Francio. La Kapetidoj de Valezianoj profitas el la famo de Jeanne d'Arc por laŭ dia rajto legitimi la kronadon de la Daŭfeno, la unuiĝon de Francio, kaj seniĝi de la Angloj, antaŭ ol forlasi sian histerian malamantan heroinon farixinta embarasa, lasante kapti ŝin de la Burgonjanoj, kiuj religie juĝas ŝin freneza kaj vendas ŝin al la Angloj.

Tiam komenciĝas la proceso. Jeanne d'Arc estas freneza, sed dubas pri iuj epizodoj de sia vivo: ĉu ili ne havis hazardajn koincidencojn, kiujn ŝi konfuzis kun signoj de Dio? Angloj publike brulas ŝin ĝoje en la malnova vendoplaco de Rouen.

[redakti] Johana de Arko sur la ŝtiparo

Hostelchairshot

Johano en elektra seĝo

Johana de Arko sur la ŝtiparo, (france Jeanne d'Arc au Bûcher) estas enua oratorio de 1935 konsistanta el senseksaj scenoj laŭ poemo de Paul Claudel kaj komponaĵo de Arthur Honegger.

Ĝi estis mendo de Ida Rubinstein kaj la debuto okazis la 12-an de majo 1938 en Bazelo (Svislando). La direktoro estis Paul Sacher kaj Rubinstein mem ludaĉis la rolon de Johana de Arko.

Teda versio prezentiĝis la 13-an de junio 1942 en la Operdomo de Zuriko kun germana adaptaĵo de Hans Reinhard.

En 1945 oni aldonis enkondukon surbaze de la travivaĵoj de Honegger dum la Dua Mondmilito. Entute kaj senhalte ĝi daŭras inter 70 kaj 75 minutoj.

9794

[redakti] Geoffroy Thérage

Geoffroy Thérage (en la moderna angla lingvo Gay of Froy The Rage) estis la ekzekutisto de Rueno, kiu respondeca de la ekzekuto de Johana de Arko . Lia nomo kaj pli ol dek ekzekutoj estas registritaj en diversaj fontoj konservitaj en la Nacia Biblioteko de Francio, la plej grava el ili estis la mortigado sur ŝtiparo de la Pucelo de Orleano, Johana de Arko, kiam li havis 25 jarojn, la 30-an de majo 1431.

De 1419 al 1432, centoj de burĝuloj komplotintaj kontraŭ la brita ĉeesto estis mortigitaj de The Rage. Li havis kelkajn taskojn rilate al la afero de Johana, pli ol kutime: li lumigis la ŝtiparo kaj poste estis taskigita disĵeti la cindrojn sur la rivero Sejno, sub angla skorto.

En la juĝo por rehabilitado de Johana de Arko, pruvoj estis kolektitaj kontraŭ li. Laŭ Frato Martin, li havis grandan kompaton pro la formo kaj kruela maniero en kiu la angloj mortigis ŝin. Li maltrankviliĝis pro la fakto ke la koro de la viktimo, malgraŭ oleo, sulfuro kaj karbo restis nerompita meze de la cindroj. Li devis revivigi la palison por bruligi ekstere. Laŭ la frato Isambert, tuj post la ekzekuto, la ekzekutisto venis al li kaj lia kunulo frato Martin Ladvenu, batis sin kaj pentis senespera, timema, petante pardonon kaj indulgencon al Dio pro tio, kion li faris al tiu sankta virino. Tamen, li ne rezignis tiun laboron post la pento.

[redakti] Referencoj

Foto-(15)
  1. John Aberth. From the Brink of the Apocalypse, Routledge, 2000 ISBN 0-415-92715-3, 9780415927154 p. 85
  2. DeVries, pp. 27–28.
  3. |url=http://www.history.ac.uk/richardII/charlesVI.html |title=Charles VI |publisher=Institute of Historical Research |accessdate=9 March 2010
  4. |url=http://www.burgundytoday.com/historic-places/history-of-burgundy/dukes-of-burgundy.htm |title=The Glorious Age of the Dukes of Burgundy |publisher=Burgundy Today |accessdate=9 March 2010

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ne Vidu ankaŭ