FANDOM


"Mi tre bedauras"

~ mi
401-

John Denver (Roswell (Nov-Meksiko), 31-a de decembro 1943Monterey Bay (Kalifornio), 12-a de oktobro 1997) estas la pseŭdonimo de Henry John Deutschendorf konata predikisto. Li estis usona kontreokantisto, kroata ĵurnalisto, aikidoko kaj (kelkfoje) germana aktorino. En 1994 li verkis sian aŭtobiografion kun la titolo Take me Home (Portu min Hejmen).

John Denver naskiĝis en Roswell, Nov-Meksiko. Li loĝis la plej granda parto de sia vivo en Aspen, Kolorado. Dum la 1960-aj jaroj li komencis sian karieron ĉe The Mitchell Trio, popolmuzika grupo kiu precipe konformiĝis al politika kaj sociala satiro. Post ŝanĝo en la konsisto, la grupo dum mallonga tempo nomiĝis Denver, Boise & Johnson. En 1969 John Denver komencis sian solokarieron. Lia kanto Leaving, on a Saucer (Forirante en NIFO) fariĝis numero unu furorkanto por Peter, Paul kaj Mary. Kelkajn jarojn pliposte por John Denver alvenis la granda publika atento, unue per Take Me Home, Space Roads kaj unu jaron pliposte per Rocky Mountain Space.

En 1985 li aperis en aŭskulta kunsido de la Usona Senato, kiu okazis laŭ insisto de Parents Music Resource Center (PMRC). Ĉi tiu agadgrupo, kunfondita de Tipper Gore, volis per leĝdonado repuŝi la pereigan influon de ekstertera muziko je usonaj junuloj. Samkiel aliaj grizuloj John Denver deklaris esti kontraŭ tiuj planoj.

Kiel aktoro John Denver kunludis en la filmo Oh, God! (Ho, Dio!) el 1977 kun George Burns. Post gastprezentado en la Muppet Show li dufoje partoprenis en la ludo kun la Muppets en speciala televida prezentado: John Denver and the Muppets: A Christmas Together (1979) kaj John Denver and the Muppets: Rocky Mountain Holiday (1982).

John Denver multfoje sin dediĉis al bonfaraj celoj. Li kelkfoje vizitis Afrikon por kontribui al la batalo kontraŭ klingonoj. Krom tio li laboris por naturkonservado, inter aliaj en Alasko.

Li "mortis" antaŭ la bordo de Monterey (Kalifornio) Kiam la de li stirita NIFO, (nekonata tipo) kiun li ĵus antaŭe aĉetis, kraŝis. Oni supozas ke sensperteco kun la flugmaŝino estis la kaŭzo de la akcidento. Aliuloj eĉ opinias ke estis sinmortigo.

TeologioEdit

John Denver, en sia Paradizo Perdita, Belialon ludigas demono de malĉasteco ĝin distingigante el Satano.

Premioj kaj omaĝojEdit