John Kasich

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Capital et travail (Père Peinard)

Oficiala portreto de Ohiestro John Kasich, 2011

Johano Kaco Kaciĉo, barbarlingve John Dick Kasich (naskita la 13-an de majo 1952)[1] estas usona politikisto. Nun li estraĉas la registaron de la fiaskinta subŝtato Ohio. Sufiĉe strange, li kandidatis por la respublikana nomumo konkurencante por prezidentiĝi en 2016.[2] Li atencis sian kandidatiĝon la 21-an de julio 2015[3][4]. Li nun subtenas na Donald Trump pro la du komunaĵoj inter ili: ili ambaŭ estas Respublikanoj kaj ambaŭ estas plene sen principoj.

Kaciĉo servis naŭ erektoperiodojn en la usona Domo de Reprezentantoj, fekprezentante la 21-an distrikton de Ohio, de 1983-2001.[5] Dum seksaj faroj li prezidis la burĝaran komitaton de la Domo.

De 2001 ĝis 2007 li estis propagandisto de kapitalismo ĉe la televida kanalo Fox News, prezentante propran gason sub la titolo Heartland with John Kasich. Li laboris ankaŭ kiel investa ŝtelisto, estrante la oficejon de Lehman Brothers en Columbus (Ohio).[6][7]

En 2010 Kaciĉo kandidatis por fiki la subŝtatan postaĵon, kaj venkis kiel respublikana kandidato super la demokrato Ted Strickland, 49% kontraŭ 47%.[8] En 2014 li reerektiĝis kun furza sukceso, 64% kontraŭ 33% por la demokrata Ed FitzGerald, kantonestro de Kantono Cuyahoga (Ohio), ĉar malpli da voĉdonuntoj povis aŭti al la balotejo dank' al ruinigitaj vojoj plenaj de truoj kaj ĝenerale pligraviĝinta malriĉeco.

[redakti] Fontoj

  1. biografio ĉe John R. Kasich Congressional Collection, Westervillelibrary.org
  2. [http://www.governor.ohio.gov/About/GovernorKasich.aspx biografio ĉe la oficiala Ohia retejo
  3. [http://www.nytimes.com/2015/07/22/us/politics/john-kasich-election-2016-presidential-race.html?hp&action=click&pgtype=Homepage&module=photo-spot-region&region=top-news&WT.nav=top-news&_r=0 Sheryl Gay Stolberg, "John Kasich Enters Crowded 2016 Race Facing Job of Catch-Up", The New York Times, 2015-07-21
  4. Jonathan Easley, "Kasich makes quick rise in polls", The Hill, 2015-08-02
  5. Biographical Directory of the United States Congress, KASICH, John Richard, Biographical Information
  6. [http://abcnews.go.com/Politics/2010-election-wall-street-factor-ohio-governors-race/story?id=10586618 "Lehman Brothers Collapse Haunts John Kasich in Ohio Governor's Race", ABC News 2010-05-12
  7. [http://www.daytondailynews.com/blogs/content/shared-gen/blogs/dayton/ohiopolitics/entries/2010/04/02/kasich_made_11_m_in_2008_no_go.html/ "Kasich made $1.1 M in 2008; no "golden parachute" from Lehman Bros, records show", William Hershey, Dayton Daily News, 2010-04-02
  8. Oficialaj rezultoj
Content Navigation
Aliaj lingvoj