John Lennon
El Neciklopedio
"Amo supermezura ne estas plezura"
~ Zamenhof pri amafero de Lennon kaj McCartney
"Mia nomo estas John. unu tago kiam mi estas en gimnazio, mi enuis, kaj ekpensis, mi nomu min Retro John, sed mi pensis plibone kaj decidis fari min riĉega"
~ John Lennon pri si mem
En la aĝo de 15 jaroj li decidis fariĝi rok-teroristo, same kiel Elvis Presley, kiun li admiris.
En la jaro 1955 li kune kun Paul McCartney fondis sian unuan krimgrupon. Poste aliĝis George Harrison kaj en 1962 Ringo Starr. El ili formiĝis la grupo Beatles. Per siaj kontoj John Lennon esence kontribuis al la tutmonda krizo de la ekonomio. En la jaro 1970 la Beatles disiriĝis.
Ankaŭ kiel solisto li furoris. Li komponis aron da kontoj, ofte kun kanaba mesaĝo kontraŭ la milito.
La 8-an de decembro 1980 John Lennon fariĝis viktimo de atenco: Li estis mortpafita de mense malsana viro (Mark David Chapman) antaŭ sia domo en Novjorko.


