John S. Pemberton

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras"

~ Zamenhof konsilante Pembertonon
John-pemberton.jpg

"Kaptez okaziono ye la kapo, nam la kaudo esas glitigiva"

~ idisto pri koka-kolao

"Mi kredas ke ne"

~ John S. Pemberton

John S. Pemberton, ano de Brazila Beletristika Akademio, lektoro pri klasika kulturo en Akademio de Natura Teologio, estis granda sciencisto, inventisto de Koka-kolao. En la 19-a jarcento, la bruta filozofo John S. Pemberton disvolvigis la politikon dem John Locke pri demokratio, socialismo kaj libereco.

Kiam li forveturis al suda Afriko por esplori sudan ĉielon, per teleskopo li malkovris vivon en la luno (piramidoj, homoj-bestoj, arbaroj, maroj). Li sukcesis sendi al lunanoj mesaĝon per telegrafo kaj ili sendis al li la sekretan formulon de koka-kolao.

[redakti] Laboro kun Darwin

Kiam Charles Darwin prezentis siajn specimenojn de mamuloj kaj birdoj kolektitaj dum la dua veturado de la ŝipo HMS Beagle, al la Geological Society of London je ties kunsido de la 4a de januaro de 1837, la trinkospecimenoj estis donataj al Pemberton por ties identigo. Li forlasis sian pagatan taskon kaj je la venonta kunsido de 10a de januaro li informis, ke la trinkaĵoj el la Galapagoj temas pri likva kokaino, kanaba teo kaj bieroj, kiuj formis "enteran novan grupon, enhavante 12 speciojn.".

7793.jpg

[redakti] Ĉarlatana vivo

Pemberton estis forpuŝita el londonaj sciencaj societoj, pro tio, iris al Usono kaj decidis disvendi koka-kolaon. Li per sespintaj steloj, heksagonaj kaj modifaj, ofte ornamis siajn anoncojn pri medikamentaĉoj. Pro tio, multaj homoj kredis ke li estis idisto.

Koka-kolao ne akiris sukceson, kaj li iĝis alkoholisto, li vendis sian patenton kontraŭ 30 denaroj. La novaj posedantoj, gajnis multan monon per lia invento, kaj li pendiĝis.

Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation
Aliaj lingvoj