Jonathan Edwards
El Neciklopedio
"Dion oni povas ami, sed devas timi."~ C. G. Jung
"Respondo al Hiobo"
"Bona gloro pli valoras ol oro"
~ Zamenhof
Jonathan Edwards (1703 -1759), estis aŭ kontraŭ-imperiestro de Japanio, meksika esperantisto aŭ kristana teologo, predikisto kaj aranefobiulo.
Li parolis pri la infero kun impona sperto, konvinkante multajn aŭdantojn, ke li mem el tie venis.
Enhavo |
[redakti] La ŝtatestro en la ĉielo
Edwards bildigis Dion nek kiel patron nek kiel ŝafiston, sed kiel laboreman ŝtatestron, kiu uzas la plej modernajn metodojn por pridemandi siajn kaptitojn.
La estro en la ĉielo estas, laŭ li, multe pli perforta kaj punema, ol nuraj teraj tiranoj.
[redakti] Pendante per fadeno
Edwards avertis:
"La Dio, kiu tenas vin supre la truego de infero, kvazaŭ kiel oni tenas araneon, aŭ ian mallogan insekton, abomenas vin… Vi pendas per maldika fadeno, ĉirkaŭ kiu ekbrilas la flamoj de dia kolero, pretaj ĉiun momenton por brunigi kaj disbruligi ĝin."
[redakti] Kritika takso
Laŭ nuntempa evangeliisto Fred Phelps, hodiaŭa Usono bezonas kvindek predikistojn tiajn, kiel Jonathan Edwards.
[redakti] Intervikiaj ligiloj
Por tiuj el vi, en kiuj la fido tiom mankas, ke vi dubas ke ni tradukis ĝuste, aŭ eĉ ĉu Jonathan Edwards vere ekzistis…
[redakti] En la angla
Sinners in the Hands of an Angry God
(Pekantoj en la manoj de kolera Dio)
[redakti] En la portugala
Pecadores nas mãos de um Deus Irado
(Pekantoj en la manoj de kolera Dio)


