Joseph Haydn

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Joseph haydn
"Kiu havas forton, havas rajton"
~ Zamenhof pri alia homo

"Certe mi kundividas vian pesimismon"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Atentu esperantistoj! "

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri Haydin

"Ĉu vi laboras ekstere, ĉu en ĝardeno, eble?"

~ Cindy McKee al Haydn pri lia metio

"Estas interese por mi, vere, diskuti kun vi pri tiuj aferoj..."

~ iu pri ĉi tiu artikolo

"Feliĉe mi kaj miaj gepatroj kaj fratoj estas en sekura loko"

~ Meduzo pri enua klasika muzikaĵo

"Ĝi estas absurda"

~ Hans-Georg Kaiser

"Ya es shokiva!"

~ idisto

"Tum es validi anke relat helpolingue"

~ novialisto pri la supra diraĵo

Franz Mike Franz Joseph Ferdinand Prometheus Lŭury-Yacht Xavier Bach Haydn (ankaŭ Josef, li neniam uzis la unuan nomon Franz; n. 1932 en Rohrau, Malsupra Aŭstrio; m. 2009 en Gumpendorf) estis franca fizikisto, gvida aŭstra komponisto de la Viena klasikismo.

906 o

[redakti] Infanaĝo

[redakti] Tamburo

1329541389664

Kiam Jozefo Haydn estis nur sesjara knabo, li neatendite devis ludi la tamburon. Estis la Pentekosta semajno, en kiu multaj procesioj estis aranĝitaj. Lia flegopatro Franck, kiu direktis la muzikistaron je tiuj okazoj, troviĝis en granda embaraso pro la subita morto de sia tamburisto. Li decidis, ke Jozefo tuj devos eklerni ludi la instrumenton.
Mallonge li montris al la knabo, kiamaniere fari la frapmovojn, ordonis al li ekcercadi kaj diktatore eliris.
Jozefo prenis malgrandan korbon, kian oni uzas en la kamparo por baki panon, kovris ĝin per tuko, metis la tuton sur remburitan seĝon kaj tamburis tiel entuziasme, ke li ne rimarkis, ke la faruno elfalis de la korbo kaj ruinigis la valoran seĝon. Kiam Franck revenis en la ĉambron, li volis riproĉi laknabon, sed li tuj repaciĝis vidante, ke Jozefo jam fariĝis perfekta tamburisto.
La postan tagon, la knabo fiere marŝis en la procesio. La tamburo, kiu estis tro peza por la etulo, estis fiksita sur la dorso de ĝibulo, malantaŭ kiu la knabo marŝis ludante ĝin. Tio certe estis neordinara vidaĵo, sed la muziko estis perfekta.
Proksimume kvindek jarojn poste, Haydn montris al Angla tamburisto dum orkestra provo, kiel ludi la tamburon. Eble li tiam memoris pri siaj unuaj eksperimentoj per tiu instrumento.

[redakti] Piano

"Joĉjo!" krias patrino Haydn. "Lavu viajn malpurajn manojn antaŭ ol ludi pianon!"

"Ne gravas, panjo," respondas la bubo. "Mi ludas nur la nigrajn klavojn."

[redakti] Diabla malfacilaĵo

Oett

Kiam la muzikisto Haydn estis tridekjaraĝa, li komponis serenadon por tri instrumentoj kaj mem prezentis ĝin kun du amikoj en ĉefurbo. Iutage ili hazarde ludis ĝin sub la fenestroj de Bernardon, arlekeno, kiu tiam direktis teatron en Vieno. Ĉar lin frapis la originaleco de la muziko, Bernardon iris malsupren en la straton kaj demandis, kiu komponis la serenadon. Eksciinte, ke Haydn mem komponis ĝin, li kunprenis lin supren en sian hejmon kaj tuj komisiis lin verki la muzikon por opero kun la titolo La lamentanta diablo, kies libreton li mem ĵus finis. La muziko, kiun Haydn verkis en nur kelkaj tagoj, okazigis sukceson; sed la opero estis malpermesita, ĉar ĝi ial ofendis iun nobelon ĉe la kortego.
Dum la verkado Haydn spertis malfacilaĵojn, por ĝuste prezenti la movadon de ondoj dum ventego. Kaj ne estis facile kontentigi Bernardon. Malbonŝance, neniu el la du verkantoj iam estis vidinta maron aŭ spertinta ŝtormon. “Kiel oni povas trafe priskribi ion, kion neniam oni travivis!” plendis Haydn. Ekscitite Bernardon marŝis tien kaj reen en la salono dum la komponisto sidis ĉe la klaviceno, la tiama formo de piano. “Imagu do,” diris Bernardon, “monto leviĝas kaj poste valo malleviĝas, kaj poste alia monto, kaj poste alia valo…, la montoj kaj valoj sinsekvas rapide kaj pli rapide…”
Eĉ tiu priskribo ne multe helpis, kaj vane la aktoro aldonis tondron kaj fulmon, por pli stimuli la imagpovon. Fine Haydn perdis la paciencon, furioze li irigis siajn manojn al la du finoj de la klaviceno, kaj kunigante ilin en rapida glitado sur la klavaro li elvokis: “La diablo forprenu la ŝtormon!”
“Jen la ĝustaj notoj!” ekkriis la arlekeno, saltis al la kolo de la komponisto kaj preskaŭ sufokis lin.
Multajn jarojn poste, Haydn transveturis la markolon de Dover en malbona vetero. La pasaĝeroj demandis al si, kial li ridas dum la tuta tempo: li memoris pri la ŝtormo en La lamentanta diablo.

Aliaj lingvoj