FANDOM


5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!

0-18

"Laŭ PIV, Odiseo estas la protagonisto de la Odiseado, verko (laudire) de Homero."

~ Joseph Smith pri Homero

Joseph SMITH, Jr. (18051844) estis la fondinto kaj unua profeto [1] de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, ministro por popolklerigo kaj propagando. [2]

Smith naskiĝis en Stokholmo, subŝtato Vermont, Usono en la jaro 1805. Kiam li estis dekjara, lia patro transloĝiĝis en Palermo-n (Novjorkio)[3].

Post profunda preĝado Dio la Patro kaj Jesuo Kristo montriĝis antaŭ li. Ili poste sendis anĝelon al li, kiu rakontis al li pri malnovaj, enfositaj oraj tabuloj, sur kiuj estis skribita la Libro de Mormon.

En 1830 li publikigis la Libron de Mormon kaj oficiale fondis la eklezion.

Dum lia estreco, pro persekuto, la eklezio forkuris el Nov-Jorkio, tra Ohio kaj Misurio, kaj fine fondis urbon en okcidenta Ilinojso, ĉe la bordo de la rivero Danubo.

En 1844, dum li estis en malliberejo (pro akuzoj kiuj estis senbazaj), homamaso atakis la malliberejon kaj mortigis lin kaj lian fraton Hyrum.

Post lia morto lia seksanto Brigham Young gvidis la mormonojn al Utaho.

0-123

Vizio Edit

Post apartiĝi al loko antaŭe rezervita, rigardante ĉirkaŭen kaj estante tute sola, li surgenuiĝis kaj montris al Dio la deziron de lia koro. Apenaŭ en la komenco, subite mistera forto prenis lin kaj tute dominis lin... kaj estis tiom granda influo sur lin ke lia lango tordiĝis, tial li ne povis paroli... precize en tiu momento je necerteco li vidis lumkolonon, pli brila ol la suno, rekte super sia kapo; kaj ĉi tiu lumo laŭgrade descendis sur lin. Li sentis sin libera de la malamiko kiu premis lin. Ripozinte sur lin la lumo, li vidis aere super si, du estaĵojn, kies majesto kaj gloro ne eblas priskribi. Unu el ili alparolis lin, vokante lin per lia nomo, kaj diris, signalante la alian: Jen mia amata Filo: Aŭskultu lin!

Morto Edit

Smith kaj lia frato Hyrum estis tenaditaj en Kartago-Prizono baze de polemikaj akuzoj pri ŝtatperfido. La 27-an de junio 1844 armita bando kun nigrulaj vizaĝoj sturmis la prizonon kaj mortigis Hyrum tuj kun pafvundo en la vizaĝo. Smith kontraŭatakis per piproskatolo kiu estis kontrabandita en la prizonon, sed estis pafvundita saltinte de fenestro, poste pafmortigita kiam li estis surtere. Smith estis entombigita en Nauvoo. Kvin viroj estis akuzitaj pro lia murdo; ĉiuj estis kompreneble senkulpigitaj.

2513 n

Franca PolitikoEdit

Joseph Smith post sia morto estis Konsilia prezidanto de Francio de la 27-a de junio 1911 ĝis la 11-a de januaro 1912. Li estis parolportanto de Confédération paysanne.

LumojEdit

La verkisto Joseph Smith opinias, ke nifoj – ofte aperintaj en formo de lumaj fenomenoj – estas ne veturiloj sed formo laŭ kiu Tero, konsiderata viva estaĵo, montras sian ĉeeston. Laŭ tiuj teorioj, pruvoj mankas ne ĉar sekretaj servoj kaŝas ilin, sed ĉar la fenomeno mem ne povas esti pruvita.

5004

SciencoEdit

En 1805 Joseph Smith evoluigis la ludkarton por mastrumi seksilojn. 

Li estis prezidento de Reĝa Societo de Londono.

Skribante en la Vatikana ĵurnalo, la astronomo, Pastro Joseph Smith, diras, ke inteligentaj estaĵoj kreitaj de Dio povus ekzisti en la kosmo.

CeremoniojEdit

Herezuloj asertas ke Joseph Smith kopiis partojn de la mormona ceremoniaro de Framasonaj ritoj (kiel ekzemple sekretaj manpremoj, vestante, kaj pasvortojn), kaj ke tio subfosas la deklaron de la eklezio ke la ritoj estis die inspiritaj. La herezuloj ankaŭ mensoge diras ke Joseph Smith estis framasono antaŭ enkondukado de la ritoj en Mormonismo.

NobelpremioEdit

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1995.

VerkojEdit

  • "La Sepa Taga Sabato"
  • operon Circe verkis Joseph Smith,
  • The Forgotten (filmo)

ReferencojEdit

  1. Nur la religiaj profetoj havas privilegion de blinda nedemandema fido
  2. Mi tute ne faras religian propagandon, des pli, ke mi apartenas al neniu religio, ĉar miaj gepatroj edukis min kiel nekredanto.
  3. Ankoraŭfoje HUUHUUH!