Juĝisto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Juĝistoj

"Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius."

~ Zamenhof

"Longa vivo a la Linguala Komitato di ULI!"

~ Idisto

"Io pensa que tu non intende mi maniera de expression"

~ Interlingvaisto

"Mi ne scias, ĉu tio estas la ĝusta loko por atentigi pri tio, sed mi timas skribi sur la ĉefa diskut-paĝo de la Vikipedio"

~ Esperantisto

"Li diris tion, kion li pensas. Li tute rajtas fari tion, kaj ankaŭ vi rajtas diri tion, kion vi pensas."

~ Liberalulo pri juĝisto

Juĝisto (latine judex) aŭ juĝisto estas la tria plej grava ofico (post la reĝo kaj la palatino).

La ofico aperas en ĉ. 1130 kiel kortega palatino (curialis comes), kiu transprenis parton de taskoj de la palatino. Tiam la juĝisto direktis la reĝajn bienojn kaj anstataŭis la reĝon – formante reĝan ĉeeston – en la juĝa kortumo. Li iĝis juĝisto en komenco de la 13-a jarcento, kiam la kortegaj mastrumaj taskoj estis transdonitaj al la kameristo. Lian laboron helpis la elektitaj landa vicjuĝisto kaj juĝmajstroj. La ofico malgraviĝis meze de la 19-a jarcento kaj iĝis simbola, precipe post la aŭstra-hungara interkonsento. La ofico ĉesis post deklaro de la Hungara Respubliko en 1945.

[redakti] Praveco

6004 enlrg

Kramer: Volu aûskulti, sinjor’ juĝisto, mi havas en mia korto pomujon, kies unu branço transfleksiĝas en la korton de Kremer; kaj li çiam prenas por si la pomojn, kiuj defalas de mia pomujo. Mi pensas, ke la fruktoj, kiujn mia arbo produktas, apartenas al mi.

La juĝisto: Vi estas prava, Kramer.

Kremer: Sed mi pensas, ke la pomoj, kiuj falas en mian korton, apartenas al mi.

La juĝisto: Ankaû vi estas prava, Kremer.

La sekretario (INTERDIRANTE, AL LA JUĜISTO ): Estas ja afero neebla, ke ambaû interprocesantoj estu pravaj!

La juĝisto: Ankaû vi estas prava, sinjor’ sekretario.

[redakti] Esperanto

La sinteno de la magistratoj ne estis unueca rilate al Esperanto. Ekz. HESL laŭ interveno de la socidemokrata partio ricevis de la ĉefrubo de 1926 ĝis 1931 jaran subvencion, sed samtempe en mutaj provincaj lokoj diversaj magistratoj malhelpis la organizan laboron. Eĉ la neŭtrala HES devis plendi kelkfoje. En 1923 oni anoncis el Debrecen, ke la "grupfondiĝon malhelpas la konduto de la polico kaj oficialaj rondoj." En 1925 la deportamenta magistrato malpermesis la fondon de HES-grupo en Mezökövesd kaj la motivoj estis i. a., ke la klereco de la loĝantaro havas tiel primitivan gradon, ke eĉ la elementa instruado ne havis kaj ne havas la deziratan rezulton; ke la instruhorojn oni uzos eble por disvastigi kontraŭŝtatajn klopodojn ktp.: kaj la direktoro de la loka realgimnazio ne donis ejon por kurso, "ĉar la E-istoj estas komunistoj".

[redakti] Juĝisto kaj stuparo

Kiu diferenco estas inter juĝisto kaj ŝtuparo ?

La unua levigas la manon, kaj la dua la piedon.

[redakti] Saĝeco

12651070445

Vilaĝa notario devis ion sciigi rapide al la distrikta juĝisto. Ne trovinte alian homon, li sendis al tiu la pork-paŝtiston kun letero.

—Çu ne ekzistas pli saĝaj homoj en via vilaĝo? —demandis kolere la juĝisto.

— Ho jes, — respondis la porkisto, sed ili estas senditaj al pli saĝaj sinjoroj.

[redakti] Suspendo de juĝo

Suspendo de juĝoepoké (translilero de la antikva greka "ἐποχή" - epi- = "super" kaj -échein = "teni" - aŭ "suspendo") estas sindeteno el determinita juĝo aŭ taksado, kiam mankas sufiĉaj elementoj por formuli la juĝon mem.

Temas pri procezo, kaj do pri stato de la menso, aparte implikita en la formado de etikaj kaj moralaj juĝoj.

La nocio kontraŭa al tiu estas tiu pri antaŭjuĝo, nome pri juĝo formulita en malĉeesto de objektivaj informoj al kiu, tamen, estas allasita plena konsento kvazaŭ al pruvita vero.
Kiam la antaŭjuĝo kondutas tiri konkludojn aŭ formuli juĝojn spite de manko de sufiĉa nombro de informoj, la suspendo de juĝo altrudas la sindetenon ĝis la akiro de necesa kvanto da ili.

La suspendo de juĝo estas metodologia baza principo. Granda parto de la scienca metodo tendencas kuraĝigi la suspendon de juĝo rilate hipotezon antaŭ ol la sama estus perpruve formulita, testata kaj kontrolita.

En sociaj-politikaj kuntekstoj ĝi estas mejloŝtono de la civila por la kreskiĝo de la socio, bazita sur la konvinko ke neniu parta vidpunkto povas esti senhezite (malĉeeste de konsento) levita a universala principo. Rimedo kontraŭ fanatikismo, ĝi ebligas solvi, kaj plejofte eviti, konfliktojn ŝulditajn al reciproka miskompreno.

En Filozofio, la suspendo de juĝo estas aparte asociita al skeptikismo filozofia kaj al pozitivismo, kvankam ne elĉerpebla en tiuj medioj.

Sescenta racionalisto Kartezio, ekzemple, igis tiun suspendon la fundamento de sia epistemologio.
En procedo de li nomita "metodologia dubo", li asertis ke, rilate alestiĝon de scio certa kaj solida, nepras dubi pri ĉiu ajn sciaĵo, kaj nenion allasi por definitive vera. Nur eliminante la antaŭjuĝojn eblas koni la veron.[1]

[redakti] Origino de la termino

27046889 n

La "suspendo de juĝo" estis laŭ sistema maniero teorigita unuafojon en la antikva Grekio, aparte ĉe du pensfluoj: iuj filozofoj de Akademio de Platono (aktivaj ekde la 3-a jarcento ĝis la 1-a jarcento a.K.), kaj grupo de filozofoj diritaj novpironanoj (aŭ veraj skeptikuloj) (aktivaj en la 1-a kaj 2-a jarcentoj p.K.
La "suspendo de juĝo" laŭ novpironanoj, konsistas en la suspendo de sia konsento ne al la fenomenoj (el si mem nenegeblaj), sed al la fakto ke al tiuj fenomenoj, aŭ al pensformuladoj (kiel, ekzemple, pri kosmologio stoika) korespondus veraj realoj. Necesas esti konsciaj ke pri la realoj oni ne povas ol akiri juĝon subjektivan, do partan kaj falsan. Pro tio necesas suspendi la juĝon, kio poste "hazarde" (hazarde ĉar la rilatoj de kaŭzo-efiko estas kritikataj ĉe la pironanaj skeptikuloj) al la nekonfuzebleco aŭ al "ataraksio" rilate la opiniojn aŭ kompare kun la modera sufero aŭ metriopatheia (modera superrego sur la pasioj) antaŭ la neeviteblaj limoj de la homa sperto.

Por ekspli kaŭza rilato inter epoké kaj ataraksio Seksto Empiriko profitas de la metaforo de la pentristo Apelo (Πυῤῥώνειοι ὑποτύπωσεις” =Pyrrhoneae Hypotyposes aŭ pironanaj elementoj I, 19-35 de Seksto Emtpiriko):

“Oni diras fakte ke li, pentrinte ĉevalon, kaj dezirante ke la kadro montru ankaŭ la bavon de la ĉevala buŝo, tiom malmulte sukcesis, ke li rezignis kaj ĵetis kontraŭ la bildo pentrita la spongon per kiu purigadis la farbojn de la peniko: kaj oni diras ankaŭ ke tiu, furioze kontaktinte la pentritan ĉevalon, produktis figuron de bavo. Ankaŭ la skeptikuloj, do, esperis alproprigi al si ataraksion kribrate la anomaliojn de la eventoj kaj fizikaj kaj mensaj, sed, ne estante kapabla tion fari, ili suspendas la juĝon; kaj okaze de tiu suspendo sekvas, hazarde, ataraksio, kiel ombro la koopo.”

[redakti] De eraro al eraro

La juĝisto severe: Vi eniris hieraŭ nokte je la dua horo tra la fenestro rompinte vitron, kion vi serĉis tie?

Ruze la akuzato respondas: Mi opiniis, ke ĝi estas mia loĝejo.

La juĝisto kun triumfa tono: Kaj kial vi elsaltis kaj forkuris, kiam la mastrino malkovris vin?

La akuzato, senhezite: Ĉar mi pensis, ke ŝi estas mia edzino.

[redakti] Ĉe paciga juĝisto

Du sinjorinoj kverelas unu kontraŭ la alia ĉe la paciga juĝisto por ke li decidu kiu el ili pravas:

- Mi pruntedonis al ŝi bonan biciklon kaj ŝi redonis al mi rompitan biciklon.

- Unue, mi neniam prunteprenis ion de ŝi, due, kiam mi prunteprenis ĝin, ĝi esti jam rompita, trie, kiam mi redonis, ĝi estis en ordo.

[redakti] En tribunalo

La Juĝisto miras, ĉar la domo-mastro tute ne reagis, kiam li vidis aperi, en plena nokto, ŝteliston en la dormoĉambro:

- Mi estis tro ŝokita, mi estis min demandanta kiamaniere, tiu sukcesis eniri la ĉambron sen veki mian edzinon.

[redakti] Bone

En la juĝejo

--Vi jam estis plurfoje punita – diris la juĝisto al la akuzanto.

--Sed sinjoro juĝisto, ne forgesu mi estis pli plurfoje libere!

[redakti] Ĉe juĝejo

2920 n

Juĝisto: Do, sinjoro, kiom vi pensis, kiam vi vidis, ke viaj genajbaroj ekbatadis unu la alian?

Atestanto: Ho, sinjoro la juĝisto! Mi pensis, ke mi neniam edziĝos.

[redakti] Bone...

—Ĉu via mortinta amiko havis la kutimon paroli sola?

Mi ne scias, S-ro Juĝisto.

—Ĉu vi ne konis vian amikon plej bone?

—Kompreneble jes, S-ro Juĝisto, sed mi neniam estis kun mia amiko, kiam li estis sola.

[redakti] Alia pri juĝistoj

La juĝisto kun serioza mieno: Kaj vi diras, ke tiu ĉi viro prirabis vin! Ĉu vi rekonas inter tiuj multaj aĵoj vian propraĵon?

La denuncinta virino: Jes, tiu poŝtuko kun la litero M.

La juĝisto replikas: sed, sinjorino, tio ne estas pruvo, ĉar ankaŭ mimem havas poŝtukon kun litero M.

La virino obstine: Ĝuste! Precize du mankas al mi!

[redakti] Aliflanke

La juĝisto (AL JU̧ĜOTO): Çu vi edziĝis?

La juĝoto: Ne, mi estas fraûlo.

La juĝisto: De kiom da tempo?

[redakti] En tribunalo

Post longa proceso, la juĝisto anoncas la verdikton al la akuzito:

Ĉi tiu tribunalo trovis vin senkulpa, pro tio de nun vi estas libera.

– Jes, via ekscelenco. Mi nur bedaŭras, ke vi faris tiom da laboro por nenio.

[redakti] Ŝerco 992

Juĝisto: „Vi eniris kun celita armilo en bankan halon. Kaj kio sekvis?“

Akuzito: „Mi ekkriis: ,Kiu konsentas, ke mi prenu monon, levu manon.‘ Ĉiuj levis ilin kaj mi nur plenumis ilian unuaniman deziron.“

[redakti] Alie

Juĝisto: „Akuzito, se vi diros al ni, kie estas kaŝita la rabita mono, vi ricevos malpli altan punon.“

„Sed tio estas ĉantaĝo, sinjoro juĝisto.“

[redakti] Referencoj

  1. Kontraŭuloj de tiu metodo, el kiu Kartezio opiniis eliri fidante je la taŭgeco de la “Res cogitans” (La homa penso) kiu rekte vidas la veron, oni rebatis ke eĉ tiu certeco devas eniri en la metodologia dubo de dubanto, tial el tiu metoda dubo ne plu eblas eliri. Laŭ Kartezio, oni devas dubi pri ĉio, escepte de la fakto ke mi estas dubanta; sed se mi dubas tiam mi pensas kaj se mi pensas "mi estas."
Content Navigation