Judas

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Amu Antonon, sed gardu vian monon"

~ Zamenhof konsilante Judason pri uzo de liaj 30 denaroj

"Reala kiso estas io kion la patro faras al la filo"

~ Usonano pri Judas

"Kiso estas pli sana ol manpremado"

~ Judas al Jesuo

Judas estis apostolo, perfidulo de Jesuo, juda revolucia gvidanto, filo de Jakobo, kunulo de Simono la zeloto, kiu fondis la rokgrupon Judas Priest.

Laŭ la evangelio laŭ Sankta Mateo, 26, 47–69, li perfidis Jesuon per kiso kaj ricevis por tio 30 arĝentajn denarojn. Poste, pentinte, li pendumis sin. Tio estus eble indiko, ke li apartenis al rezistada movado kontraŭ la Romianoj. Eble estas indiko, ke li tre amis Antonon Grabovskion kaj bezonis monon por amfuĝo, sed Grabovski ne volis fuĝi kun li.

Se vi volus trovi pli da informoj pri Judaso, bonvolu iri al infero.