Judas
El Neciklopedio
"Amu Antonon, sed gardu vian monon"
~ Zamenhof konsilante Judason pri uzo de liaj 30 denaroj
"Reala kiso estas io kion la patro faras al la filo"
~ Usonano pri Judas
"Kiso estas pli sana ol manpremado"
~ Judas al Jesuo
"Kontraŭ 60 denaroj, mi montros Dion, la ĉefo de la konspiro..."
~ Judas
"Evidente li estis judo!"
~ Hitlero pri Judas
"Ili transdonas pli ĝermoj donante la mano kiun prpers kisante"
~ aŭtomata tradukilo pri Judas kaj Jesuo
"Malsaĝulo kaj lia mono estas baldaŭ apartigitaj"
Judas estis juda apostolo, juda perfidulo de Jesuo, juda revolucia gvidanto, juda filo de Jakobo, kunulo de Simono la juda zeloto, kiu fondis la judan rokgrupon Judas Priest.
Laŭ la evangelio laŭ Sankta Mateo, 26, 47–69, tiu judo perfidis Jesuon per kiso kaj ricevis por tio 30 arĝentajn denarojn. Poste, pentinte, li pendumis sin. Eble tio estas indiko, ke li tre amis judan Antonon Grabovskion kaj ili bezonis monon por amfuĝo, sed Grabovski ne volis fuĝi kun li.
Se vi volus trovi pli da informoj pri Judaso, bonvolu iri al infero.