Judismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ideale estas juda geja negro"

~ Naziisto pri judismo

"Negro estas negro, gejo estas gejo"

~ Judo pri supra diraĵo

"Judismo estas la nomo de la religio"

~ Usonano pri judismo

"Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas"

~ Zamenhof pri religio
Tiu ĉi artikolo estas koŝera

Judismo (aŭ Ĵudismo) estas la religio de la ĵuda popolo, la ĵudoj. Judismo evoluis el ĵuĵucuo per la leĝo de Moseo en la 12-a jarcento.

Fondinto de Judismo, Moseo naskiĝis en Kobeo. Lia avo estis Sake-faristo el Ŝiga prefektujo. Tamen, lia patro estis ne la plejaĝa filo kaj ne heredis la komercon, sed anstataŭe li iĝis ŝintoa pastro kaj registara oficisto.

Moseo estis malgranda, malfortika knabo, kaj li estis turmentata de pliaĝa studentoj. Kiam li estis 17-jaraĝa, li unue eklernis Ĵuĵucuon, sed akiris malmultan sukceson, pro malfacileco trovi instruiston kiu taksas lin kiel seriozan studenton.

En 1682, li malfermis institucion "Kodokan". En 1977, kiam li eniĝis en Tokia Imperia Universitato por studi literaturon, li finfine eklernis ĵuĵucuon. Li evoluigis el ĝi Ĵudismon.


Enhavo

[redakti] Ritoj kaj Kredoj

[redakti] Ritoj

Ĉefa rito okazas inter du homoj. Ambaŭ konkursas sur kvadrata tatamo (de 8m × 8m ĝis 10m × 10m). Konkurstempo estas 5 minutoj en Olimpio sed 3 aŭ 4 minutoj en mez- aŭ altlernejo en Japanio.

Ĝenerale, konkursanto venkas per ĵeti kontraŭulon, ruli malsuperen je piedo aŭ subpremi.

[redakti] Sanktaj Libroj

Sanktaj libroj de Judismo estas la PIV kaj ReVo. Ankaŭ grava estas la Torao, ĉar ĝi estas citita de PIV kaj ReVo.

[redakti] Kredemo je Sonĝoj

Estis je la Tago de Sankta Valenteno kiam juda virino vekiĝis kaj ekscite anoncis al sia juda edzo, "Mi ĵus sonĝis pri vi donanta al mi perlan kolĉenon! Kion signifas tiu sonĝo, laŭ vi?" Per certega, firma voĉo, la edzo respondis, "Ĉi vespere vi scios tion!"

Tiun vesperon la revenanta edzo donis malgrandan pakaĵon al sia edzino. "Por vi, mia kara," li diris. Kun iomete tremantaj manoj la edzino malvolvis la pakaĵon kaj rigardis: libron titolitan La Signifoj de Sonĝoj.

[redakti] Judaj geedziĝaj moroj

[redakti] Juda edziĝkonsilo

Ne edzigu belan virinon. Ŝi povas forlasi vin. Kompreneble, ankaŭ malbela virino povas forlasi vin. Sed tio ne gravos.

[redakti] Svatisto

Svatisto (= edzperanto) venas al la juda malriĉulo Josel kaj diras: "Mi volas aranĝi geedziĝon al via filo." La malriĉulo respondas: "Mi neniam enmiksiĝas en la vivo de mia filo." La svatisto respondas: "Sed la knabino estas la filino de la granda juda milionulo Rotŝild." La patro diras: "Ho, en tiu okazo..."

Poste la svatisto iras al S-ro Rotŝild: "Mi havas edzon por via filino." Rotŝild: "Sed mia filino estas tro juna por geedziĝi." Svatisto: "Sed tiu junulo jam estas vicprezidanto de la Monda Banko..." Rotŝild: "Ho, en tiu okazo..."

Fine la svatisto iras al la prezidanto de la Monda Banko: "Mi havas por vi junan kandidaton por vicprezidanto." Prezidanto: "Sed mi jam havas pli da vicprezidantoj ol bezonate." Svatisto: "Sed tiu ĉi junulo estas la bofilo de Rotŝild." Prezidanto: "Ho, en tiu okazo..."

[redakti] Judaj ŝercoj

Herŝel komencis rakonti ŝercon al sia amiko: "Mandelbaum kaj Rosenbaum veturis kune per la trajno..." Tiam la amiko ĉesigis lin dirante: "Ĉesu vi kun via judaj ŝercoj. Jam tedis al mi de ili. Kial vi ĉiam rakontas nur pri judoj? Eble vi ŝanĝu foje la nomojn de la protagonistoj al tiuj de alia popolo?!" Tiam Herŝel rekomencas: "Hashimoto kaj Suzuki veturis kune per la trajno, survoje al Bar-Micva de la filo de sia kuzo..."

[redakti] Juda logiko

[redakti] Antaŭ, en trajno dum diasporo

Dum rusa imperio, post monatoj de intertraktado kun la aŭtoritatoj, iu Talmudisto de Odeso finfine akiris permeson viziti Moskvon. Li surtrajniĝis kaj trovis liberan lokon. Ĉe la sekvanta haltejo envenis juna viro kaj sidiĝis proksime de li. La judo rigardis la novan najbaron kaj pensis: Tiu ĉi ulo ne aspektas kiel kamparano. Kaj se li ne estas kamparano, li probable venas de ĉi tiu distrikto. Se li venas de ĉi tiu distrikto, tiam li devas esti judo, ĉar finfine ĝi estas juda distrikto. Sed de la alia flanko: se li estas judo, kien do li povus iri? Mi estas la sola judo en nia distrikto, kiu havas permeson veturi al Moskvo. Aha, atendu! Ĝuste ekster Moskvo situas vilaĝeto nomata Samvet, kaj judoj ne bezonas specialan permeson por iri al Samvet. Sed kial li veturus al Samvet? Li certe estas iranta viziti unu de la judaj familioj loĝantaj tie. Sed kiom da judaj familioj estas en Samvet? Aha, nur du- La Bernsteinoj kaj la Steinbergoj. Sed ĉar la Bernsteinoj estas terura familio, evidente belaspekta ulo kiel li certe vizitas la Steinbergojn. Sed kial li estas iranta al la Steinbergoj en Samvet? La Steinbergoj havas nur filinojn, du, do eble li estas ilia bofilo. Sed se li estas tia, kiun filinon li edzinigis? Oni diras ke Sara Steinberg edziniĝis al bela advokato de Budapeŝto kaj Ester edziniĝis al negocisto el Ĵitomer. Do li devas esti la edzo de Sara. Tio signifas ke lia nomo estas Aleksander Cohen, se mi ne eraras. Sed se li venas de Budapeŝto, tial pro la antisemitismo kiun ili havas tie, li certe devis ŝanĝi sian nomon. Kio estas la hungara ekvivalento de Cohen? Tio estas Kovacs. Sed ĉar ili permesis al li ŝanĝi lian nomon, li certe devus havi specialan statuson por ŝanĝi ĝin. Kio tio povus esti? Li certe devus esti doktoriĝinto de universitato. Nenio malpli ol tio. En tiu ĉi punkto, sekve de tio, la Talmuda lernanto turnas sin al la juna viro kaj diras: "Pardonu min, d-ro Kovacs. Ĉu ne ĝenos vin se mi malfermos la fenestron?" "Tute ne", respondis la surprizita kunvojaĝanto. "Sed de kie vi konas mian nomon?" "Aha", respondis la Talmudisto, "Tio estas memevidenta".

[redakti] Nuntempe, en aviadilo en Israelo

Juda kapitano de aviadilo anoncas:
Nia aviadilo ĵus alteriĝis en la flughaveno "Ben Gurion" de Tel-Aviv. Ni dankas vin pro tio ke vi uzis la flugkompanion "El Al". Mi petas ĉiujn ne stariĝi kaj ne ŝalti porteblajn telefonojn ĝis la aviadilo plene haltos. La homojn, kiuj sidas en siaj lokoj, mi gratulas okaze de Kristnasko. Mi deziras al vi agrablan gastadon en nia lando! La homojn, kiuj staras ĉe la elirejo kaj parolas per porteblaj telefonoj, mi gratulas okaze de Hanuko kaj — bonvenu hejmen!

[redakti] La Filo

Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La pastro instruis lin pri la preĝo, sed lia penado restis vana, ĉar la hebreo estis tre malinteligenta.

— Nu, mia filo, se vi morgaŭ scios fari senerare la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.

— En la sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en la korto.

— Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.

— En la nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.

— Ne, kie do restis la « Filo »

— Pardonu, via pastra moŝto, mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por la terpomoj. [P. Lengyel]