Julia Gillard

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Et tu, Brute!"

~ Kevin Rudd
140

"Ŝi memorigis min pri Barack Obama"

~ John Howard
08196
Neniu el ili estas Julia

"Mi nur scias ke la kara virino devus protekti sin pli bone"

~ Cindy McKee pri Julia

"Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ"

~ nerdo pri politika blogo de Julia

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri Julia

"Informo pri la apoganti di Satano qui plagas la mondo"

~ idisto pri ĉi tiu artikolo

"Mmmmmmpfrr ! jen vi mokemas ..."

~ Arno Lagrange

"Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas"

~ Zamenhof pri Julia


Julia Gillard, prononcita Ĵulia Ĥilard, (naskiĝis 1961), usona aktorino, estas la unua aŭstralia ĉefrabisto kun ruĝaj haroj. Kelkaj kredas, ke ankaŭ ruĝa flago estus taŭga por ŝi.

Koaloj
Aŭstraliaj elektantoj de Gillard

[redakti] Kiel prenis povon

Ŝi fide subtenas la antaŭan ĉefrabiston Kevin Rudd ĝis 24 Junio 2010, kiam ŝi estas inter la malgranda grupo de konspirantoj, kiuj ĉirkaŭis kaj pafis lin. Post du monatoj post la ekzekuto, okazis elektado.

Preskaŭ neniu voĉdonis por Julia Gillard.

Ĉu tio estos la fino por ŝi?


Aliflanke, bonŝance por Gillard, malmulte voĉdonis por ŝia dekstrisma kontraŭulo Tony Abbott.

Multajn voĉdonojn gajnis la Aŭstraliaj Verduloj. La verda partio estas gvidata de Bob Brunulo, kaj enhavas multajn ruĝulojn, kiuj amas Gillardon pro ŝia harkoloro.

Pro tio, post la elektado, ili lasis ŝin daŭri kiel pupa ĉefrabisto.

Ankaŭ la rakonto pri Kevin Rudd havis feliĉan finon. Dum la tria monato post sia morto, Rudd reviviĝis, kaj oni donis al li la rolon de rabisto por zombiaj aferoj.

Kunveno
Julia Gillard alparolis kunvenon de la Laborista Partio.

[redakti] Idismo

Gillard estas ligita ankaŭ al idisma komploto. Pruvas tion la ida Vikipedio:

Julia Eileen Gillard (n. 29 di septembro 1961), politikistino, esas nuna chefministro di Australia. El asumis povo en 24 di junio 2010.
442

[redakti] Vikipedia mistero

Esperanta Vikipedio diras misteran frazon pri Gillard:

En nacia elektado en Aŭgusto 2010, la Laborista Partio gajnis malpli da voĉdonoj ol en 2007, se Gillard povis daŭri kiel ĉefministro kun subteno el la Aŭstraliaj Verduloj kaj el sendependaj parlamentanoj.

Eble tio signifas ke ŝi estas reptila eksterterano.

[redakti] Laŭ Biblio

Biblio havas profetaĵojn pri Julia Gillard. La Libro de Elija (12:1-5) diras:

אמרה: "תמיד חשבתי שאהיה מורה לאנגלית. היה מורה לאנגלית בבית-הספר במיצ'ם באדלייד שהיה אדם קפדן מאוד בנושאי משמעת, דקדוק וניקוד, אך בד בבד היה אדם מאוד נחמד. חשבתי שמורים הם אנשים טובים; הייתי סבורה כי זו תהיה עבודה מתגמלת, לראות את עיני התלמידים הצעירים בורקות לשמע רעיון חדש. שוחחתי על שאיפתי זו עם אמא של חברה לספסל הלימודים, שפסקה: "לא, את טובה בוויכוחים ובדיונים, עליך לנסות משפטים". אם לא הייתי

Tio estas:

1-En tiuj tagoj mi aŭdis la voĉon de la Eternulo, kaj ĝi diris: 2- Aŭdu ho, Izraelo, en tre suba tero reĝos virino kun fajraj haroj, 3- kaj ŝi nomiĝos laŭ la sessa monato de la paganoj. 4-Ŝi ne faros ion grava kontraŭ vi, kaj vere vi ne scios kial mi komunikiĝis tion profetaĵon, 5- sed skribu ĝin en Neciklopedion.


3050
Tute senrilata bildo

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ne vidu ankaŭ

[redakti] Se vi volas, vidu, se ne, ne vidu

[redakti] Finfine

La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Julia Gillard.
Aliaj lingvoj